JUNAJ
                JUGLANDOJ
               
FREŜE
                ELŜELIGITAJ
                <<<


Unue oni devas ilin kolekti. Ĝuste tio: kolekti – ne pluki. Kaj nur tiujn kiuj jam eloviĝis el nigriĝintaj ŝeloj. Ili daŭre estas malsekaj. Ĉar ili kuŝas en falintaj folioj, ankaŭ malsekaj, jam ekantaj putri. Oni devas porti ilin hejmen, por ke ili sekiĝu iom – sed nur iom, tiom ke ne makulu fingrojn per la suko. Tiam oni devas rompi la lignan kruston kaj elpreni la cerbosimilan kernon. Nuksokoloran. Ĉu iu alia koloro eblus? Kial ne? Ĉu nuksoj aŭ juglandoj povus esti prujnokoloraj? Kial ne? Ĉio dependas de tio kia estus la koloro de prujno, kia distanco estus inter ĝi kaj la koloro de nukso. De kiu nukso? Ekzistas ja diversaj nuksoj ..... Nu bone, ni lasu kolorojn. Koloroj ne estas gravaj – gustoj gravas. Sed la plej gravas la haŭteto. Tio ke ĝi estas – ĝia koloro ne gravas. Oni nepre devas ĝin forigi ĉar ĝi estas amara. Tio ne estas malfacila. Ju pli freŝa la kerno de juglando des pli facile. Tiam ekaperas la vera esenco de la nukso: blanka, frakasebla, delikata, dolĉa. Interese, ju pli seka estas juglando, des malpli amara estas ĝia haŭteto kaj des pli malfacile forigebla..... Tial oni devas hasti. Amareco penetras la blankan, delikatan kernon, dum dolĉeco de la kerno penetras la haŭteton, tiele ili pli kaj pli unuiĝas, mergiĝas. Kaj ankaŭ pro tio oni devas hasti, ke juglandoj ne estas multaj. Kaj la sciuro estas vere diligenta.