Septembro 2024

Iu konatulo de mia frato estas la librovendisto. Lastatempe li interesiĝis pri la Strato. Do mi venis al li kun la Stratoj pensante kaj esperante, ke li volas aĉeti iun, aŭ eble ĉiujn tri, por li mem. Tamen li pensis pri io alia: preni la libron por lia vendejo. Denove ekvivis la malnova problemo pri kiu mi pensis, ke ĝi mortis antaŭ longe. Aû nur fulmis kiel la flamo de kandelo tuj antaŭ estingiĝo. Tamen mi jam ne povas imagi miajn librojn en la librovendejo. Mi povus, se la eldonkvanto estus multe pli granda, do se miaj libroj ne estus libroj individuaj, samkiel izolaj kaj apartaj. Sed tiam mi devus solvi alian problemon: kion fari je libroj nevenditaj? mueli ilin? bruligi? enterigi? lavi? neniigi? transformi en ion? en kion? Nun mi havas neniujn nevenditajn ekzemplerojn kaj neniujn perdojn. Kaj preskaŭ neniujn profitojn. Jen la situacio vere nekutima. Malkutima. Preskaŭ perfekta.


Septembro 2024

La botelo kun La plej malbona vino en la mondo jam staras sur la breto en mia subtegmenta laborejo. Apude staras alia botelo, duone malpli granda, kaj en ĝi troviĝas La kadavra trinkaĵo. Vere, povus ŝajni, ke ĉio kongruas perfekte. Tamen ne estas tiele. Aŭ estas kiel kutime, ĉar alie ne povas esti. La sento, ke io ne kongruas, ne koncernas la jakon, la fakton ke la plasta tuko kiun mi uzis ne estas ideala, perfekta; da perfekta mi havis nur du negrandajn pecojn – mi aĉetis ĝin antaŭ longe, iom akcidente, kaj nun ĝi ŝajnas neaĉetebla. Tiu ĉi morna necerteco koncernas la vino mem. Do la teksto mem. Tion, ke mi probable devus rakonti ĉion alie, triapersone. Mi devus verki ĝin pli kiel la romanon kaj malpli kiel la taglibron. Tiel mi gajnus pli da spaco kaj da distanco, alian perspektivon. Multaj aferoj iĝus pli klaraj. Nun, por tiuj kiuj ne konas min persone kaj ne konas la lokon kie mi vivas, iuj aĵoj kaj aferoj povas ŝajni malklaraj, konfuzaj. Konsolas min la penso, ke tio ja estu malbona vino. Do ĝi konfuzu, malklarigu kaj ne gustu bone. Povra konsolo estas tio.
La kadavra venemo pograde min penetras. Nun mi komencas pensi, ke ĉio kion mi verkis ĝis nun, mi povis verki alie. Ke ĝenerale mi povis fari ion alian. Kion? Mizera ĉagreno estas tio.



La 25-an de Majo

Okazis io kio ne devus okazi. Neniam. Tamen okazis. Mi fuŝe muntis la Straton. Kelkfoje okazis, ke mi malbone printis ion aŭ ne ĝuste kungluis du foliojn. Neniam okazis, ke mi fuŝe muntis la tutan libron. Fine tio okazis. La kvaran folioj mi faldis eksteren anstataŭ internen, kaj poste ĉio implikiĝis. Komence ŝtoneto – sekve lavango. Mi rimarkis tion bedaŭrinde nur ĉe la fino, kvankam tutan tempon ŝajnis al mi, ke io ne kongruis. Mi provis savi la ekzempleron. Mi ŝajne sukcesis, sed anstataŭ sufiĉe regulan kuboidon la libro ekhavis la formon de aĉa, lama, kurba paralelepipedo. Mi skribis sur la kovrilo, ke tiu ĉi ekzemplero estis fuŝe muntita kaj montreblas nur hejme, ĉar mi pensis, ke mi uzos ĝin ĝuste tiele, sed la sekvan tagon mi demandis min: ĉu en aŭtovendejo oni montrus aĉe produktitan veturilon?
Enkaze de libroj kies ĉiu ero ambicias signifi ion, ankaŭ tio ion signifus, sed kion?
Denove la etan eraron kiu havas tragikajn konsekvencojn. La neniigon. Samkiel iu mortiga mutacio.

Sed tio ne estas vere grava. Jen iu plua incidento kiu baldaŭ iĝos la anekdoto de tempo al tempo alvokata el pli kaj pli ampleksaj abismoj de memoro.
Gravas tio, ke sur la breto en mia kapo ekstaris la nova libro. La plej malbona vino de la mondo. Ĝi estas preta. Unu el tiuj libroj kies ĉiuj elementoj troviĝas en ĝustaj lokoj ekde la komenco kaj oni devos ŝanĝi nenion. Mi nur devas elpreni ĝin el mia kapo, demeti de la breto. Iom tio daŭros. Antaŭe mi devos fini La teorion de implikado. (Kial antaŭe? Kial ne poste?) Kaj en ĝi ne ĉio kongruas. Ĝi ne apartenas al la libroj perfektaj. Kaj eĉ ne povas. Ja rakontas pri la peno de (mal)implikado.



La 24-an de Aprilo

Strange, mi verkis nenion pri la ekspozicio en Jagelona Biblioteko. Ŝajnus, ke pli prestiĝan lokon ne troveblas, kaj mi mutis. Probablege pro tio, ke tio ne estas mia ekspozicio. Kaj ja ĝuste tio estus la bonega kaŭzo por ion verki. Ne mia signifas la ekspozicio de miaj libroj ne de mi farita. La unua tia. Finfine. Bravisime. Ne mi imagis ĝin, ne mi preparis ĝin. Kaj ĝi estis preparita kun vervo kaj impeto. Kun filmo dokumenta (preskaŭ). Kun eldonaĵo enhavanta kelkajn eseojn pri mia verkaĵo. Bonege, kaj mi daŭre mutas. Probablege pro tio, ke aliuloj verkis pri la ekspozicio, kaj en la kaoso de malferma ceremonio mi forgesis foti la spacon.
Tamen mi verkas nun, ĉar provokis min iu okazaĵo. Hieraŭ estis la Monda Tago de la Libro. La biblioteko invitis min, por ke mi ion rakontu kaj mi elektis la temon: la libereco de la libro. Mi veturis trajne, pensinte, ke estos pli komforte. Jes, estis, tamen la trajno lacigis min pli ol gvidado. En la Biblioteko ĉio en mi tremis kaj mi timis, ĉu mi eblos lekcii. Ne kaŭzis mian staton la kulistimo, ja nenion mi timis, prefere kaŭzis ĝin la freneza vetero, saltantaj temperaturo kaj premo, urbo mem al kiu mi jam malkutimiĝis, do la sovaĝiĝo arbara-herbeja, ia ĝenerala laceco kaj nevolemo. Iel-ajn mi sukcesis diri ion, sed ne tion kion mi volis, multe tro kaose, tro laŭte, tro longe. Ĉiam rakonti la samajn historietojn, doni la samajn ekzemplojn, daŭre provi ekspliki kion maleksplikeblas estas vere elĉerpa. Nu, sed kion mi faru, se mi parolas al la homoj, kiuj ne legis miajn librojn, nur rigardis ilin belege malliberigitajn en elegantaj vitrinoj. Mi lerte komponis la lekcion antaŭe, sed kiel kutime la grenado eksplodis en mia kapo kaj ĉio kaosiĝis. Mi eksentis min kiel la maljuna ĉevalo penege tiranta la pli kaj pli pezan ĉaron grimpante pli kaj pli abruptan deklivon. Feliĉe, ne multaj atestis mian turmenton.
Mi estis revenanta hejmen kaj rememoris kiel en la simila trajno, pli aĉa kaj malrapida, je la sama itinero, mi estis imaganta mian unuan libron. Nun mi rigardis la fuĝantajn lumetojn de la sama fabriko de cemento preterpasata en la sama surdiganta bruo de radoj. Kaj venis al mia kapo, ke mi nepre devas ĉesi rakonti stultaĵojn, ke rakontado mem estas la granda stultaĵo. Mi havas iom bizaran senton, ke mia verkado iĝas pli kaj pli bona dum mia parolado iĝas pli kaj pli malbona, do estas ŝanceto, ke mutiĝonte mi faros mian verkadon perfektan.
Tio sonas preskaŭ kiel la novjara promeso dekutimiĝi. Preskaŭ, do ne estas. Nek promeso, nek fikutimo.


La 1-an de Februaro 2024

Okazaĵoj sen influo je la sorto de la mondo estis finitaj jam antaŭ du semajnoj kaj mi daŭre ne sciis kion verki pri tio. Mi ne sciis ĉu mi devus verki ion ajn pri tiu grava fakto, ĉar LA OKAZAĴO (koncerto + legado + artagado = prezentado de la libro) estis planita maje kiam estos varme kaj seke kvankam tia vetero povas okazi ankaŭ multe pli frue. Mi estis aspektanta mi ne scias kion kaj...
Mi estis faranta kvar ekzemplerojn. Ili estis preskaŭ pretaj. Tiam mi trovis, ke parto de la paĝoj estis renversita. Momenta manko de atento, stulta eraro. Kion faru?! Unue krio kaj furiozo. Poste mallonga cerbumado. Ili saveblas. Do disŝirado, malkunigado. Reprintado. Rekunigado. Rebindado... Preskaŭ plena sukceso. Nur unu ekzemplero estas iomete kurba – ĝi restos en la legejo.
Ĉu jen laŭvica okazaĵo kiu neniel influis la sorton de la mondo?



Decembro 2023

La tempo venis por ripari la grandajn stratojn. Jam preskaŭ monato forpasis je la fino de nia duopa ekspozicio. Post preskaŭ kvar monatoj mi havos la unuopan ekspozicion en Jagelona Biblioteko. Kaj la stratoj estas sufiĉe piedpremitaj. Ie disŝiritaj parte aŭ eĉ plene. Kompreneble kun multaj foldaĉoj. Mi devos ĉion tion glatigi, purigi, kunigi. Mi ne faros novajn ekzemplerojn. Ne por la aprila ekspozicio. Tie mi montros tiujn kun dekoj aŭ centoj da ŝusignoj – la unika aldona valoro ili estas. Eble post la aprila ekspozicio la stratoj estos tro detruitaj por ilin ripari, tiam mi faros la novajn ekzemplerojn. Eble. Mi tion pripensos. Escepte se io alia devos esti farita. Io ekaperis surprize kaj ekokupos min mem kaj mian tempon. Ĉiam okazas tiele.
La skizo de la teorio de plektado atendas ankaŭ. Mi pensis, ke mi montros ĝin aprile, sed tio maleblas. Plej probable ĝin anstataŭos Eventoj sen influo je sorto de la mondo kiuj elmergiĝis neatendinte el la nebulo de malklaraj ideoj kaj pensoj, el la kaoso de diversaj pecoj de tekstoj kolektataj de iam, kaj ekprenis la formon de preta libro. Kaj ne nur de la libro sed ankaŭ de arta spektakleto kiu akompanos la oficialan prezentadon de Eventoj. Kaj nun mankas ankoraŭ 20-30 eventoj... Kvazaŭ troviĝi je la fino de vetkuro ne kurinte parton de la distanco – oni jam ne volemas ĝin kompletigi, bedaŭrinde oni devas. Jes. Oni ne devus legi librojn antaŭ ol ili ne estas verkitaj.



Septembro 2023

Dum mia matena promeno kun la hundo, post kelkaj jaroj de erarvagado tra mia kapo, mi fine ekvidis tiun libron en ĝia kompleta kaj plej ĝusta formo. Unu eta dubo pri la titolo: La skizo de la teorio de plektado La skizo de la teorio de (sin)plektado de kabloj.La enkonduko je...
Nun mi devas verki ĝin – jen ĉio kio restis por esti farita. Unue la ciklon de lekcioj por la Ekstrema Universitato liberlanda kaj poste mi arigos ilin, plektos kaj printos. Du versiojn, sed en unu volumo: plektitan kaj malplektitan.
Vere, simplega estas ĉio, tiuj nodoj kaj bantoj...



Septembro 2023

Post unu monato estos la ekspozicio. Granda. Grandega. Antaŭ ĉio la nova Strato. La kruciĝo de la nova kun la malnova. Vera, reala, tute ne metafora... Kontraŭe, la kruciĝo kun Esplanado estos prefere simbola, imagita - Esplanado pendos survande dum la stratoj estos sternitaj surplanke... Eble mi ni devus printi Liberlandon, do ankaŭ Esplanadon. La foliego de papero ne estas ja ekrano, kaj la spaco de artgalerio ne estas kiberspaco. Sed la spaco de artgalerio pli similas la kiberspacon ol la spaco de libro. Mi eĉ povus fari verajn ligilojn (ekzemple uzante fadenojn)... Ne tio estas grava, sed tio ke mi volis fari la normalan ekspozicion, retrospektivan, kaj mi faros la superlibron. La tuta ekspozicio estos la libro kaj enirante la galerion oni eniros la libron...


Aŭgusto 2023

Mi “finis” la anglan version de la nova Strato. Mi uzis la citilon, ĉar ĝi neniam estos finita. Ĉiam ŝajnos la mi, ĉiam mi estos konvinkita, ĉiam mi scios tion, ke mi povus aŭ eĉ devus fari ĝin alie. La unua Strato apartenas al "trafita-dronigita" tipo de libroj – ĝi estas ĝuste tia kia devus esti kaj ne povas esti alia. Punkto. La dua Strato apartenas al "netrafita-nedronigita" aŭ prefere "trafita-nedronigita" tipo de libroj. Ĝi estos ŝvebanta surface kvazaŭ iu vrako. Konsolas nur tio, ke ĝi estontus alia ol la unua Strato. Kaj estas.


La 18-an de Junio 2023

Mi faras novajn Stratojn. Mi jam faris 11. Se mi kalkulis bone. Unu duoble pligrandigita, kiun mi sternos surplanke en la artgalerio dum oktobra ekspozicio (preskaŭ monato da laboro). Tri je la formato originala. Kvar iom malpligrandigitaj (kaj tiu ĉi formato estos la baza, kaj la papero 160g estos ankaŭ baza pro stratkruciĝoj). Kvar poŝaj, iom pli ol dufoje malpligrandigitaj.
4 + 4 + 3 + 1 = 12. Do mi kalkulis erare. Mi forgesis la ekzempleron jam printitan sed ankoraŭ ne binditan.
Tio estas iom laciganta.
Sed malgraŭ enuo, laco kaj pezeco trakuras mian kapon la ideo frivola: fari la version dufoje malpli grandan ol la poŝa, kaj poste la miniaturon, tian ke ĝin enhavigu la alumetujo... kaj kompreneble fari la ekzempleron gigantan, kvazaŭ bilbordan, kaj poste la version Borghesan, do 1:1 – kiel? printi la tekston direkte sur la pavimo aŭ prefere printi la naturmezuran straton sur iu materialo? Kaj kie metu tian libregon, sur kia breto? Kiel ĝin legi (tio estos vere facila), kie kaj kiel ĝin malfoldi kaj sterni (tio estos malfacilega)? Kiel foldi ĝin post legado kaj en kian skatolon meti?



La 1-an de Aprilo 2023

Sur la tablo kuŝas la unu ekzemplero de la nova Strato.
Mi rigardas ĝin kaj plonĝas en necerteco.
Mi ne scias ĉu ĉio en ĝi estas ĝusta aŭ neĝusta.
Sendube la papero ne estas ĝusta. Tiu sur kiu estas printitaj la stratoj krucaj. Ĝi havas saman dikecon kiel la ĉefa strato, do estas iom tro dika, ĉar la libro faldebas malbone – la libro ŝvelas. Aŭ la tuta libro devus esti printita sur iom malpli dika papero, aŭ nur krucaj stratoj sur multe pli maldika papero.
Mi faros la duan ekzempleron, tiam mi printos la krucajn stratojn sur malpli dika papero.
La trian ekzempleron mi devus printi sur malpli dika papero – centsesdekgrama. Mi ne havas tian papero en la necesa formato – mi havas iomete malpli grandan. Do la tria ekzemplero estos printita same kiel la dua: la ĉefa strato sur ducentgrama, la krucaj stratoj sur centtridekkvingrama. Aŭ ĝi estos iom malpligrandigita. Ni vidos.
Poste ĉiuj tiaj paperoj elĉerpiĝos kaj mi printos sur la ducentgrama papero ofseta kiu alvenis hieraŭ. La sama pezo sed la papero ŝajnas pli supla. Bedaŭrinde, ne estas same blanka kiel la centtridekkvingrama.
Jen la problemoj pure teknikaj, oni povas diri. Interesas neniun krom mi mem, do por kio mi verkas pri ili?
Mi ne verkos pri tio kio temas la libro. Se mi estus klarigonta ĉiujn komplikaĵojn, malkovronta ĉiujn sekretojn, mi ne devus verki la libron. Vere, la libro klarigas sin mem plej bone.
Sed ĉiu objekto vivas sian kaŝitan vivon kaj ĉiu vivo, eĉ tiel silenta, havas siajn problemojn. Ĉu valoras priskribi tiujn? Ĉar kial tiujn kaj ne la aliajn?


La 1-an de Marto 2023

La unua versio de la nova STRATO jam estas preta.
Sienkiewicz strato en Kielce dudek jarojn poste aŭ reserĉe al l’alia flanko.
Nun ni (mi kaj la libro) devas iom ripozi. Ne longe. Tempo urĝas. Ideoj urĝas. Ĉio urĝas


La 5-an de Novembro 2022

Mi veturis al Vroclavo je Nacia Montro de Libroarto.
Ĉefe por ke mi renkontu tiujn kiujn mi ne vidis jam de ege longe, ĉar dum lastaj dekkelkaj jaroj oni faris neniun tian ekspozicion. Mi ne seniluziiĝis, ĉar alvenis multaj artistoj kaj neniuj verkistoj, tamen la renkonto estis tre plezura.
Mi veturis tien ankaŭ por ekvidi kio ŝanĝis sin kaj kio ne.
Veturante mi elpensis la plej simplan kaj mallongan difinon de la libro:
LIBRO ESTAS LA OBJEKTO POR ESTI VERKITA KAJ LEGITA
Mi atendis, ke laŭ tia difino, mi trovos tie nemultaj librojn. Kaj mi ne seniluziiĝis. Troviĝis tie nur unu libro: "La ĝenerala kaj speciala teorio de volucio".
La aliaj aĵoj estis la objektoj por rigardi, ĉirkaŭrigardi kaj enrigardi ilin. Kelkaj estis parte kaj fragmente skribitaj, sed ne verkitaj.
Do nenio nova. Ĉio tia kia estis. Nova estis nur tio, ke mi ne serĉis la inspiron. Mi rigardis, sed mi ne ŝtelrigardis. Mi sentis min sufiĉe inspirita de tio kion jam vidis en la pasinteco. Tamen tio kion mi legas daŭre min inspiras – nu, eble mi devus verki, ke tio prefere ne inspiras min, sed konfirmas miajn elektojn. Ĉar miaj planoj, celoj kaj intencoj estas klaraj, klare nebule konturiĝas je la horizonto.
Mi ankaŭ iris al iu (ne)kutima proksima librovendejo plena de objektoj verkitaj por legi ilin. Mi ne provis imagi, ke ie tie staras miajn "helikolibroj". Ie ili devus troviĝi? Eble ili devus rampi tra la strato provante eviti kuregantaj veturiloj por ne esti dispremigitaj. Eĉ se ili sukcesus, la pluvo malplezure pulpigus ilin, en koton ŝanĝus.
En la galerio ĉiuj faris siajn objektojn (nerajte nomitajn librojn), sed nur mi verkis mian objekton tiele libriginte ĝin. En la librovendejo ĉiuj aŭtoroj verkis siajn librojn, sed mi estus tie la sola aŭtoro kiu ankaŭ faris ĝin propramane.
Ĉio klara, klarega – nenio ŝanĝis sin, ĉar nenio povis sin ŝanĝi.
Ne. Ne ĉio estas klara. Nun mi devas difini, same lakone, legadon kaj verkadon.
Mi atendas iun bonan okazon.



Oktobro 2022

Objektoj jam estas pretaj. Same bone mi povus verki: Objektoj daŭre ne estas pretaj. Tio estus la simpla konstato, ke mi estos aldonanta sekvajn desegnaĵojn kaj tekstojn. Aŭ forprenanta ion. Ion trapuŝanta. Mi povus ankaŭ verki: La damnaj Objektoj neniam estos pretaj! Tiel mi forĵetu el mi la frustracion rezultantan el la fakto, ke mankas iu supera koncepto, iu kadro limiganta, ekzemple ke mi desegnas nur objektojn troviĝantajn en tiu ĉi spaco aŭ nur sur tiu ĉi tablo. Kaj mi simple konstatis, ke sufiĉas. Ja mi ĉiam povos fari la duan volumon. Kaj en la dua volumo la desegnaĵoj estos miksitaj, plektitaj kun tekstoj. Nun ili nur najbaras, kuniĝas nur intelekte, sed ne fizike. Do en la sekva volumo ili povus kuniĝi intelekte kaj fizike, mense kaj korpe. Aŭ nur fizike, kaj intelekte ne. Ho, estus interese. Ja oftege okazas, ke mi gapas al iu objekto, kaj pensas pri io tute alia; la objekto provokas neniujn asociojn, estas la ento ideale, perfekte je mi paralela. Ni estas la entoj perfekte paralele intermiksitaj . . . . . . . Nu, sed tio okazos eble iam. Post la dua Strato. Jes. Nun alvenis la tempo de la dua Strato kaj mi vere devos pensi nur pri ĝi.
Ĉe la septembra ekspozicio en OBK bone funkciis la unua Strato duoble pligrandigita. Estis serioze damaĝita, sed mi tute konscie ne protektis ĝin, nur sternis ĝin sur la betona planko; ĝi estis la ekzemplero prova kaj mi decidis en la lasta momento ĝin montri, aŭ prefere permesi la vizitantoj promeni. Ja mi ofte diris, ke legante la Straton ni kvazaŭ promenas – ĉu promenante ni kvazaŭ legus ĝin? La dua Strato ankaŭ devas havi la duoble pligrandigitan ekzempleron. Tamen unue mi devas prepari la normalan, la bazan.



La 1-an de Septambro 2022

La malplena halo. Tute ne kvadrata – prefere oblonga rektangulo, sed ĉiu alia formo ne estus malpermesita, nek malplezure akceptata. Ne tute blanka. La planko el griza, glimetanta betono. Centre, kvankam same bone povus esti angule, sur la blanka, svelta kvadro, alta samkiel tablo, kuŝas la libro. Unu. Tute normala libro. Ordinara kaj reala. Libro por malfermi ĝin, foliumi, legi.
Iu kiu ĝuste alvenis rigardi la ekspozicion estas samtempe seniluziigita, maltrankvila, iom kolera kaj scivola, timas ke denove anstataŭ serioza artaĵo trovos iun stultan trukon. Kaj pravas. Malfermas la libron kaj la libro eksplodas. Elŝprucas el ĝi multkoloraj paĝoj, literoj, frazoj, vortoj. Ili inundas la plankon, kovras la murojn, atingas la plafonon...
Ĝis nun bone. Sed kio plu?
Ĉiam estas iu ĝena, embarasa KIO PLU.
Ĝis nun ĉio estis plene ebla. Estas suspekto, preskaŭ certeco, ke poste okazos nur maleblaĵoj. Ĉar devus esti tiele, ke tiu kiu malfermis la libron kaj kaŭzis la erupcion de rakontoj, nun, do post legi tiujn eĉ maldetale, supraĵe, fermos la libron kaj tuta litera lafo revenos al ĝi, por ke iu sekvulo povus kaŭzi la novan, same grandiozan, malsopirigantan eksplodon.
Kiaj bizaraj pensoj alvenas dum la matena promeno kun la hundo la sekvan tagon post la nova ordinara ekspozicio – do post la laŭvica malsukcesa provo kunmeti la librojn-puzlojn por komponi ONI NE SCIAS KION.



La 14-an de Majo 2022

Estas la dato de mia granda ekspozicio en Kielce: oktobro 2023. Estas la kaŭzo: antaŭ dudek jaroj oni eldonis "Sienkiewicza Strato en Kielce". Estas la decido kaj volo por fari la novan "Straton". Estas la koncepto kiel fari ĝin, kia ĝi estu. Estas sufiĉe da forto. Eble. Kaj da tempo. Eble.
Ĉu estas sufiĉe da tempo por fari ankaŭ "Atlason de arboj"? Ne.
Ĉu estas sufiĉe da tempo por fari ankaŭ "Kajeron" Ne. Kompreneble por la estonta ekspozicio.
"Atlaso de arboj" atendas jam dekkelkaj jarojn. Eble fine ĝisatendos. Ŝajnas ke ĝi maturiĝis. Ke ĝi estas preta por libriĝi. Ke mi estas preta por tia defio. Mi eĉ verkis la unuan tekston, kiu nenepre estas arbo – jen prefere la teksto enkondukanta, sed ĝi estis verkita. Eble iam arbiĝos... "Atlaso" enhavos arbojn estintajn, ja mi dokumentis mian ĝardenon antaŭ preskaŭ dudek jaroj. Iuj arboj tute malaperis, aliaj kreskis kaj aspektas tute alie. Kompreneble troviĝos en ĝi ankaŭ arboj nunaj, estantaj, ja tuj post kiam ili estos verkintaj ili iĝos estintaj.
"Kajero" atendas nelonge. La kajero kiu estos bazo por "Kajero" atendas jam kvardek kvin jarojn, se mi bone kalkulis. Nek ĝi sciis, ke atendas, nek mi. Jam de longe mi pensas pri la libro iom palimpsesta, sed ne je la bazo de la kajero plenverkita dum la dista kaj sinuoza vojaĝo. "Alia malpriskribaĵo de la monto" montriĝis vere alia, tute alia libro. La dua "Strato" ankaŭ estos alia libro, prefere kontinuo ol palimpsesto. Eble mi sukcesos je "Kajero" kvankam la kajero ne estas unu el miaj libroj verkitaj antaŭ longe kiun mi kvazaŭ reverkos aldonante abundajn kaj malicajn komentojn. La kajero estas nur la kajero.
Mi aĉetis la novan tabulkomputilon por desegni kaj verki/skribi arbojn kaj straton. Nenio speciala, sed nova kaj dufoje pli granda ol la malnovan. Mi ne scias ĉu mi desegnos kaj verkos/skribos sur ĝin arbojn kaj domojn. Tio vere plifaciligos mian laboron. Sed plifaciligoj povas esti trompemaj kaj facile iĝas malplifaciligoj, eĉ malebligoj. Tamen pasigi tutan someron je la strato kaj desegni domon post domon ne akcepteblas – ne, sendube mi ne desegnos domojn same kiel mi faris tion antaŭ dudek jaroj. Mi pridesegnos fotojn kiujn mi faris pere de mia poŝtelefono dum du horoj. Nun mi faras tutan straton kunmetante la fotojn. Do, laboro progresas.
La nova "Strato" estos iom pli longa. Kaj pli larĝa. Kaj pli komplika. Ja temos pri transirado je alia flanko. Pri elirado. Pri tio kio troviĝas transe. Kio troviĝas je ambaŭ flankoj.
Kaj da "Objektoj" estas pli ol duono.
Sed angligado de la "Traktato pri tero kaj metalo" nur komenciĝis.
"Vinberejo" kreskas malrapide.
Pli kaj pli multe da laboro. Pli kaj li malmulte da tempo – domaĝe estus perdi ĝin por solvi la problemon de malneceso.
Tiom da aferoj samtempe. Pli kaj pli multe da aferoj samtempe. Pura senila frenezeco.



La 17-an de majo 2022

Mi finis MNIEOPISANIE (Memmalpriskribaĵon). Mi faris kelkajn ekzemplerojn. Revenas la demando bone konata: por kio? Sed nun en iom alia kunteksto. En la kunteksto de la "Strato". Por kio verki kaj fari aliajn librojn, se homojn interesas antaŭ ĉio, nur, la "Strato"? Mi ja povus tiom da tempo kaj da energio uzi por fari multajn novajn ekzemplerojn de ĝi. Montri je librofoiroj nur la "Straton" . . . . . . Tia libro estas vera malbeno, sed bedaŭrinde tiele okazas. Vi povas fari multajn verkojn kaj homoj memoras nur unu, nur tiun ĉi asocias kun vi, kaj pensas ke konas bone tutan vian verkaron . . . . . La kunteksto de la "Strato" estas iom pli larĝa, ĉar jam pasis dudek jarojn de kiam mi verkis kaj faris ĝin, do eble venis la ĝusta tempo por verki kaj fari la sekvan. Jen la heroo de la tiama junia promeno alvenas ankoraŭ foje kaj iras la saman vojon kiu jam ne estas la sama, ĝi estas alia, samkiel alia estas li mem kaj la urbo. Ĉio estas alia . . . . . . En kio konsistas alieco? Kio estas alieco, diverseco, malsameco? Interesaj demandoj. Meritas la malpriskribadon . . . . . Malpriskribaĵo de la alia strato. Malpriskribaĵo de (mal)sama strato. Alia (mal)priskiribado.


La 29-an de aprilo 2022

Lastan fojon mi partoprenis la librofoiron antaŭ dek jaroj. Ŝajnas al mi, ke en Oksfordo. Tiam mi konstatis, ke sufiĉas, mi jam ne havas forton, librojn veturu mem, se ili volus. Sed ili nek volis, nek volas.
Mi pensis, ke alvenis la tempo, por ke la homoj alveturu ĉi tien, al la libroj. Kaj tio komencis okazi, sed ĉesis, ĉar unue ekis la pandemio kaj nun daŭras la milito najbare.
Tial, sed ankaŭ pro aliaj kialoj ne tute por mi klaraj, mi decidis partopreni Bristol Artists Book Event. Kaj mi flugis.
Estis preskaŭ samkiel antaŭ dekkvin jaroj kiam mi vizitis Bristolon la unuan fojon. Eble eĉ pli bone kelkaspekte, kvankam mi enspezis iom pli ol duono da kiom mi elspezis. Ne gravas.
Sen dube la libroj estis multe pli pezaj ol antaŭe. Bizare, ĉar dum lastaj jaroj mi verkis malpli peze, pli distre. Tio signifas, ke mi devus verki eĉ pli malpeze, por ke la libroj povu flugi mem.


La 31-an de oktobro 2021

Post dudek kelkajn librojn ekde Malpriskribaĵo de la monto mi faris Alian malpriskribaĵon de la monto. Ĝi estas vere diferenca. En la unua troviĝas la fotoj faritaj en la sama loko en ĝardeno. En l’alia troviĝas la desegnaĵoj faritaj en diversaj lokoj en kaj for la ĝardeno kaj ankaŭ de aliaj montoj.

Se iam la tria malpriskribaĵo estos farita, kia ĝi estos? La unua kaj la dua estas malpriskribaĵoj deeksteraj – ĉu la tria estu la malpriskribaĵo deinterna? desuba?



La 31-an de aŭgusto 2021

Mi aktualigis Traktaton pri paĝeografio. Nur la polan version. Tio signifas, ke ĝi ne estas la tute nova libro, sed nur iom ŝanĝita kaj reprojektita. SImple la dua eldono. Ĝi ŝajnas pli bona kaj pli bela, ĉefe pli kohera… kaj havas pli da spaco, da aero… Mi ne scias ĉu mi Esperantigis ĝin. Eble la trian eldonon. Se la tria eldono iam ekaperos. La tria eldono de Traktato devus esti mia lasta libro, ĉar ĝi ekhavus sperton de ĉiuj libroj kiuj mi iam ajn kreis... Do, ĉu ne estus pli bone verki fine la aŭtobiografion? L'aŭtobiografio konsistus el kelkdek ĉapitroj, el tiom da ĉapitroj kiom libroj mi verkis, ĉar ĉiu ĉapitro rakontus la historion de unu libro – en la Traktato mi ne priskribas ilin nur mencias (ne ĉiujn), prezentas kiel ekzemplojn. La lasta ĉapitro estus vere interesa – ĝi devus rakonti pri l'aŭtobiografio mem.

Jen interesa ideo, vere kaptanta la kapon, ĉar revenanta. Riska pro du kaŭzoj: unue, mi ne scias kiam mi devus verki tian aŭtobiografion por fini ĝin ĝustatempe; due, se okazus ke mi estus vivanta post kiam mi printis la unuan ekzempleron, kaj pli longe ol momenton, mi povus verki neniujn novajn librojn. Nu, bone. Tiom malpli multe da balaaĵoj...



La 23-an de aprilo 2021

La ĝenerala kaj speciala teorio de volucio estas preta. Kvazaŭ kaj preskaŭ. Ĉio konvenas kaj taŭgas kaj ekde frua mateno mi pensas, ke ne konvenas kaj ne taŭgas, ke la libro ne estas tia kia devus esti. Mi devus verki ion alian kaj iel alie. Aliajn rakontetojn el la vivo de heliko. Iajn aliajn historietojn helikajn… Sed nun mi devas solvi alian gravan problemon: kiel fari skatolojn por helikolibroj. Ili estas rompeblaj kaj bezonas bonajn kaŝejojn.


La 2-an de aprilo 2021

Mi gluas la skatolon. Maldika ĝi estas, ĉar por la Konĉerto. La kartono estas iomete pli mola ol la antaŭa kaj la delikataj strietoj surfacaj apenaŭ videblaj – probable jen la rezulto de alia makulaturo uzita; interese kiaj tekstoj kaj bildoj troviĝas ene de la kartono... Sed ne pri tio mi pensas, se pri io ajn, ja tutan mian atenton forkaptis la gluado. Mi ŝmiras la faldojn kiujn mi devas kunigi kiam la telefono eksonas. Mi havas rajton ne respondi, ĉar mi estas okupita, mi faras ion gravan kaj ne povas interrompi la procezon de gluado, ĉar se mi tion faros la gluo sekiĝos kaj la kartono deformiĝos... Sed mi ankaŭ ne povas ne respondi. Ja mi daŭre atendas tiun telefonon. Stulte kaj naive kaj daŭre. Mi daŭre imagas, ke iu telefonas kaj mendas ĉiujn miajn librojn. Kaj diras: mi decidis telefoni, ĉar viajn verkojn vere ravis min kaj mi konstatis, ke mi volus ke aliaj homoj ankaŭ estu ravitaj de viaj verkoj, kiom eble plej multe da homoj... Kompreneble, iu kiu nun telefonas diros nenion tian, tamen iu ŝanco ekzistas, do se mi ne respondos, mi tiun ŝancon perdos. Kaj, tion mi povas diri preskaŭ kun certeco, se mi ne respondos, la telefono montriĝus ĝuste tiu ĉi de ĉiam atendata... Per unu mano mi tenas la gluatajn edrojn kaj samtempe mi premas la kontraŭan randon de skatolo al mia ventro kaj mi faras kelkajn paŝojn por preni la poŝtelefonon kiu kuŝas ĉe la klavaro. La numero kiun montras ekraneto ne troviĝas en la listo. Mi levas la telefonon kaj aŭdas la voĉon, iom dormeman, pli lacan ol dormeman, monotonan kaj enuan, de virino mezaĝa. La voĉo demandas ĉu mi estas la posedanto de domo kaj kiam ricevas la respondon jesan komencas klarigi, ke se mi nur volus la eksperto de ilia firmao rakontos al mi kiel mi povus ricevi la monhelpon por instali sunpanelojn sur la tegmento de mia domo kaj tio daŭros malpli longe ol ok minutojn. Do pli longe ol tiu ĉi interparolo. Mi aŭskultas ŝin same malatente, dormeme, lace kaj monotone, kaj tute ne kolerigita (dank'al la skatolo) mi informas la virinon, ke mi jam havas sunpanelojn sur la tegmento de mia domo. Tiam la virino abrupte finis paroladon eĉ ne dirinte "ĝis la revido". Mia mortanta revo travivis kaj la ŝanco ne estis perdita. La edroj de skatolo kungluiĝis bone. Tute bone.


La 25-an de marto 2021

Mi estis faranta la ekzempleron de Traktato pri paĝeografio kaj denove mi pensis ĉu eble mi devus disvastigi ĝin. Deknaŭ jarojn pasis ekde kiam mi verkis ĝin. Dudek kelkajn librojn. Nu, sufiĉe multe, ambaŭ da jaroj kaj libroj. Sufiĉe multe mi havus por priskribi, por aldoni. Kiel tion fari, se daŭre novajn ideojn alvenas al la kapo kaj volas esti librigitaj? Daŭre alvenas... Ĉu mi atendu ĝis kiam ili ĉesos alveni, kiam mi estos certa, ke neniu nova libro ekaperos, ĉar nur tiam la Traktato bezonos neniujn aldonojn?
Disvastigi aŭ verki la novan?
La dua traktato pri paĝeografio.
Aŭ simple Paĝeografio.
Aŭ tute alie... Kiel?
Librografio.
Libromanio.
Librologio.
Kion la verkisto povus scii pri la libro.
Libro – terra incognita.
Liber incognitus.
Se ĝi estu la nova, tute alia, libro, ĝi estu tute nova kaj alia – ĝi priskribu la cirkonstancojn sub kiuj ĉiuj antaŭaj libroj estis kreitaj, ĝi estu la kolekto de iliaj biografioj. Interesa idea, sed riska. Eĉ pli ol produkti la vinon glacian – se vi ne rikoltos la vinberojn en la ĝusta momento, frosto senutiligos ilin. Kion mi riskus? Ke mi ne finos, ĉar mi komencos tro malfrue? Ke mi finos tro frue, ĉar mi komencos tro frue? Kio tiam okazos? Nenio. Mi povos komenci lerni ludi la violonon.



La 8-an de novembro 2020

La nova libro, du unuajn ekzemplerojn da kiu mi faris antaŭ hieraŭ, estas vere papera, eĉ papere eskvizita, kvankam ĉi kaze estetiko venkas semantikon. Interesa, tamen tute ne surpriza estas tio, ke ĝi ne estas la nova libro kiun mi menciis finaŭguste. Nun, en la komenco de novembro mi ne memoras pri kiu libro mi pensis tiam. Sendube ne pri tiu ĉi ĝuste finitan, ĉar pri ĝi mi tiam tute ne pensis. Mi ŝatas librojn aperantajn neatendite, kvazaŭ de nenie kaj kiuj, aldone, havas nebanalan titolon:



Oni vidas, ke la titolo estas la desegnaĵo. Jes. Ĝi estas nek la sekreta skribo, nek iu ĉifro, nek piktogramo – jen ordinara desegnaĵo tute ne abstrakta kvankam povas aspekti tiele. Kial do la titolo devus esti la vorto, se la libro estas duone verkita kaj duone desegnita?



La 24-an de aŭgusto 2020

Mi faris la e-libron. La unuan. Tempo montros ĉu la ununuran, sed probable jes. Anoiziologio aŭ kelkaj lekcioj pri stulteco. Ĝi aspektas kiel ĝi aspektas, kvankam mi volis ke ĝi aspektus iom alie, pli bone kaj pli bele – ekzemple, mi volis ke ĉiu lekcio komenciĝu je nova ekrano – sed tion mi ne kapablis fari, malgraŭ ke mi tre penegis. Tre, sed mallonge. Tro mallonge, kvankam multe tro longe. Mi havas pli kaj pli malmulte da tempo kaj mi ne devus perdi ĝin por lerni tion kion mi neniam ellernos. La html kodo restos por mi la lingvo mistera. Kaj estu tiele.
Jen la dosiero ŝarĝebla (lekcioj estas en pola lingvo – Esperantaj versioj estas legeblaj en la Universitato Ekstrema en Liberlando):
Anoizjologia.epub
Anoizjologia.mobi
Probable mi iom pli sukcesis enkaze de rakontaro. Ĝi estas la normala podofo de la versio A6, do mezure alĝustigita al ajna legilo de e-libroj. Do ĝi ne estas la "klasika" e-libro. PDF pli taŭgas por tabulkomputiloj, tamen tiam la formato de la paĝo devus esti pli granda, A5, kiel mi faris publikiginte la rakontojn aparte.
Futuro-ebook.pdf
Kaj nun mi komencas la novan libron. Paperan. Prefere nur paperan.



La 26-an de julio 2020

Mi tamen sukcesis prepari la libron. La papera versio de la rakontoj ne tute fantaziaj estos prezentita je la ekspozicio kiu komencos post kelkaj tagoj. Kaj kelkaj ekzempleroj de FUTURO jam kuŝas sur la breto. Mi faros kelkajn pli. Kelkaj + kelkaj = dek. Dek jam ne kelkaj kaj ankoraŭ ne dozeno, ne dekkelkaj. Pli mi ne faros, ĉar estas multe da aliaj farendaĵoj. Ekspozicioj estas lacigantaj. Tre lacigantaj...
Mi pensas pri e-book. Pri e-libro. E-libroj estas malbelaj. Tre malbelaj. Do mi pensas pri bela e-libro. Pri bela e-book. Almenaŭ ne turpa. Ekzemple la dosiero pdf je formato A6, do ĝuste tiomgranda kiomgranda estas la ekrano de la legilo. Kompreneble senkolora. Tiel mi imagas FUTURO-n. "Anoizjologio" aŭ lekcioj pri stulteco estos nur la html dosiero. Tamen kion fari por ke la tekstaranĝo ne estos detruebla? La legilo ebligas ŝanĝi iujn atributojn de la formo (ekzemple oni povas elekti la tiparon kaj ŝanĝi mezuron de literoj). Kutime la aranĝo de teksto havas neniun valoron semantikan. Kaj se ĝi havas iun?
Plej probable FUTURO ne estos Esperantigita. Ne nur pro netradukebla kaj neeksplikebla kuntensto kultura, kvankam ne ĉiuj rakontoj estas vere lokaj kaj eĉ se ili estus tiaj ili enhavas iom da tutmondeco. Ankaŭ pro manko de la tempo.



La 9-an de julio 2020

Mi refreŝigis Mapriskribaĵon de la monto. Mi denove skanis ĉiujn fotojn kiuj feliĉe ne estis perditaj. Mi korektis kelkajn erarojn kaj lingvajn mallertaĵojn. Mi ree kompostis la tekston, kompreneble ripetante la antaŭan kompostaĵon. Mi ŝanĝis iom la konstruon de libro, por ke oni povu malfermi kaj malfaldi ĝin pli facile. Kaj nun malfermado estas pli facila, tamen la libro daŭre ne estas tia kia ĝi devus esti. Mi neniam diros: tio ĝi estas. Nu, ĝi estas ĝuste tia. Alia ne estos. Iuj libroj estas ĝuste tiaj. Do, anstataŭ, post kelkaj jaroj, denove provi ĝin plibonigi, mi faros tute novan libron. Kun desegnaĵoj. La loko jam estas preta. Mi fortranĉis arbustaĉojn sub la giganta kverko, la patro kaj patrino de ĉiuj kelkdekaj kverkoj kiuj kreskas en nia ĝardeno-arbaro-origina. Nun mi havas tie la fenestron kun grandioza vidaĵo. Mi ne havas la benkon. Mi faros ĝin tuj post la ekspozicio de miaj libroj kiu estos malfermita je lasta tago de julio.


La 24-an de majo 2020

Mi verkis la rakonton. Ĝi estas titolita RA-DIO. Legeblas nur en pola lingvo. Eĉ se mi esperantigus ĝin, nepoloj ne komprenus. Ne pro netradukeblaj lingvaj insidoj kaj rebusoj, ĉar tiuj ne estas multaj. Pro kuntekstoj kultura kaj politika. Pro iu-ajn kunteksto. Ĉar eĉ mi mem ne povas kompreni tion kio okazas nun ĉi tie.
Do, la rakonto estas la sekva provo kompreni nekompreneblan. Ke mi ne povas kompreni distan landon kun tute alia kulturo, historio, naturo, pejzaĝo, kiun mi trakuras kaŝe, tio ne mirigas. Ke mi ne povas kompreni la landon kie mi naskiĝis kaj vivas tutan mian vivon ankaŭ, surprize, ne mirigas.
Do, kion oni devus verki kaj kiel oni devus verki por ke oni komprenu? Kion oni devus verki kaj kiel oni devus verki por ke aliuloj komprenu? Ekzemple tiuj vivantaj en la distaj landoj kiujn mi kaŝe trakuras. Kiel ni klarigu neklarigeblan? Al ni kaj al aliuloj. Kaj temas nek pri senmakula koncepcio nek pri kvantuma interplektado, ĉar tiuj estas sufiĉe simplaj kompare kun la buĉumado de ĉiutaga vivo.



La 23-an de aprilo 2020


Kiam, la antaŭan tagon, mi enlitiĝis, mi ne memoris, ke la sekvan tagon estos la Monda Tago de Libro. Tamen mi sonĝis, ke mi eniris la librovendejon. La vendejo estis unu, sufiĉe granda ejo, kies mezan parton okupis vasta renforma plato kovrita per libroj. Malantaŭ la plato, ĉe unu ĝia fino (se tiaj rondecaj figuroj povas havi finojn – la oblongaj havas) sidis la virino kaj tagmanĝis. "Nu, bone – mi pensis – ja estas tempo de tagmanĝo." Antaŭ la telero kuŝis du kvadrataj libroj. Unu estis malfermita, kaj la virino legis ĝuste ĉi tiun, l'alia fermita (ŝi povis legi ankaŭ tiun, kial ne?). La libroj aspektis kvazaŭ iu romano en du volumoj. Mi provis tralegi la titolon, sed la literoj estis tro malgrandaj kaj la distanco tro granda. Mi ŝovis min desktren. Tiam iu ulo aliris min kaj diris: "Sinjoro, probable vi serĉas ion tian". Kaj montris al mi la libron aspektantan kiel la pico. Mi eksentis min tuŝita: "Tute ne! Mi serĉas ion alian. Mi serĉas la kuleron. Specialan. La kuleron parolantan. Mi verkas la libron pri manĝado. Pri manĝado el la kulera vidpunkto. Pri tio kiel la kulero perceptas manĝadon".
Kompreneble, en la sonĝo ĉio estis multe pli subtila, kaj la ideo ravegis. Mi volis vekiĝi, por ke mi notu tio. Mi penegis vekiĝi. Ripetis: vekiĝu! nu, vekiĝu! devas tion noti, tuj! Finfine mi vekiĝis, sed iom tro malfrue. Io ekstreme esenca perdiĝis en la densaĵo de realo taga, io kio kaŭzis ke la sonĝata sceno neniel ŝajnis bizaraĉa, kaj la kulero rakontanta pri manĝado esti io evidenta, natura...
Ĝuste tiaj estas libroj.



Aprilo 2020

Ho! Multege okazas kaj ne okazas!
Mi devos verki la plej malfacilan libron. La libron-vizaĝon. Facebook fanpage . . . .
Pri kio verki tie? Kiel? Mallonge kaj koncize pri tio kio okazas kaj ne okazas. Ja je la nova retejo de Liberatorium mankas novaĵojn.

Do:
La kongreso konusologia ne okazis fine de aprilo.
Ne ĉi tie pri tio. Tie pri tio. Tie je la fanpaĝo. Sed post momento, post kelkaj tagoj...



Aprilo 2020

Mi preparis la elektronikan version de KUKURYKI (Kokerikoj). Por distribui ĝin senpage je plikuraĝo kaj pligajigo dum la tenebra, kvankam paradokse sunplena en Dąbrowa Dolna, tempo de la plago.
Oni povas elŝuti ĝin ĉi tie:
KUKURYKI



La 4-an de aprilo 2020


De kelkaj tagoj belega suno. Nokte frosteto, kiu dum semajnoj malĉeestis. Tuj, eble morgaŭ, la kvazaŭ-vintro sopiros lastan fojon… Estas seke. Tre seke. Talpaj kairnetoj sur la herbejo paliĝis, heliĝis – nun estas kremkoloraj. Oni piedbatus iun kaj ĝi dispolviĝus, eksplodus same kiel likoperdo finsomere. Kvieto. Mireganta kvieto. Kvazaŭ en la okulo de ciklono... La okulo de ciklono de pandemio. Unu el nekalkuleble multaj okuloj. Kvazaŭ tiu ciklono-plago estus la reto en kiu la mondo kaptis sin mem. La mondo homa, nia mondo. Denove nia vico, kvankam ĉi foje pli ĝuste estus verki, ke ni mem ĝin allogis... Ni tute ne suferas pro tio, ke la herbejo, tiu ĉi kaj ĉiuj aliaj, ankaŭ la talpejoj, tiuj ĉi kaj ĉiuj aliaj, kaj arboj, birdoj, vermoj tion ne rimarkis. Kaj ni devus pro tio suferi. Ĝuste pro tio.
Eble, estante en la okulo de ciklono, mi devus verki la libron pri feliĉo de virusoj. Pri nekredebla, progreso kaj disvastiĝo de ilia civilizacio. Pri tio kiel ili koloniigas sekvajn landojn, insulojn, kontinentojn, unversojn. Pri grandiozaj iliaj kreaĵoj... Kaj mi, estante en la okulo de ciklono, finis verki TOSKONUSION. Aŭ prefere finfine de ĝin liberiĝis. Mi malpriskribis (ne priskribis) la mondon konusan kun triangula bazo. Mi travojaĝis la ŝtorman maron. Nun mi devas fari en la ĝardeno grandan verkan instalaĵon je la spirito de neklasika literaturo toskonusia. Poste mi fotos ĝin kaj malkonstruos. Kaj mi verkos la raporton de la Kongreso Konusologia, kiu ne okazos, kaj kiun partoprenontis kelkaj decaj kaj noblaj gastoj.



Januaro 2020

Ankoraŭfoje Liberatorium estas la eldonejo supertera. Mi ne scias ĉu estas bone aŭ malbone pro tio. Eble mi iom bedaŭras. Eble mi estas iom trista. La sorto de miaj libroj tute ne ŝanĝis. Mi ne scias ĉu estas bone aŭ malbone pro tio. Eble mi iom bedaŭras. Eble mi estas iom trista.

Oktobro 2019

Mi denove sonĝas librojn. Mi ĉesis kiam mi finverkis la "krimromanon somnambulan", antaŭ unu jaro kaj duono. Ĝis nun mi sonĝis neniujn librojn. Kaj hodiaŭ mi sonĝis la libron-helikon. Ĉe unu eĝo la folioj, fakte la sufiĉe longaj bendoj paperaj, estis kunvolvitaj samkiel konko, dum ĉe alia eĝo oni povis turni la foliojn tute normale, kiel en la libro kodeksoforma. Mi vidis ĝin tre klare. Memoris vere bone. Ĝi estis eta. Nur iom pli granda ol la heliko. La kovrilo ne plaĉis al mi – probable ĝi estis farita el maldika metala tuketo, sub kiu troviĝis la ordinara tolo. Mi preferis nur la tolon, do mi eĉ provis forŝiri la metalon...
Mi vekiĝis. Ellitiĝis. Forgesis nenion. Bildoj nek senkonturiĝis, nek malaperis. Posttagmeze mi faris la modelon. Kelkaj problemoj devos esti solvitaj, sed la libro-heliko estas farebla. Sufiĉe facile. Multe pli malfacile estos verki ĝin tiel, por ke neniu legu tekstojn rapide – ja ĝi estu la (mal)priskribaĵo de la mondo malrapida, ĉu ne?



Julio 2019
 

Verŝajne la verkisto verkas nur unu saman libron. Se estas tiele, kaj multe, eĉ ĉio indikas ke estas,  mi ne ĉagreniĝu. Ĉiam mi promesis al mi, ke mi verku nur unu libron foje, do neniam kelkajn samtempe (promesis = konsideris ke oni devas, penis kaj klopodis, eĉ ne ekpensis ke povus esti alie, faris neniujn promesojn). Mi finas unu libron kaj nur tiam mi komencas la sekvan. Kaj nun montriĝas, ke mi komencis verki tri sekvajn librojn. Sed se la tri malgrandaj libroj estas nur ĉapitroj de unu granda librego, jen mi ne malobeis iun fundamentan principon, do ĉagreno estas sencela kaj senkaŭza.
Tri? Ĉu mi jam ne pensas pri la kvara? Jam? Ja mi pensas pri ĝi de longe. Konkludante: unu verkata-skribata, du verkataj-skribataj-desegnataj, unu desegnata...
Kion tio signifas? Kion tio pruvas? Kien tio gvidas?


Januaro 2019

Mi devus verki ion en decembro. Almenaŭ kelkajn frazojn pri la simpozio en Irlando. Ekzemple pri tio, ke mi prenis la specialan kajeron (duone plenigitan per bildoj desegnitaj antaŭ kelkaj jaroj en Stambulo), por desegni venton, tute kvazaŭ mi antaŭsentus (normale mi antaŭsentas nenion), ke blovos forte kaj lozaj folioj volonte transformiĝos en mevojn. Tutan unuan tagon mi estis vaganta en suna inundo ĉirkaŭ la vilaĝo kaj laŭlonge marbordo. Blovegis. Tio kion mi desegnis estis same malsukcesa kiel la simpozio estis sukcesa. Do ne aperos la sekva parto de "pridesegnaĵo de la mondo" – tiel estis punita mia troa aŭdacemo.
Vere plezure estas pasumi kelkajn tagojn kun amikojn kaj konatulojn kiujn mi ne vidis tre longe kaj kun nekonatulojn kiujn mi vidis neniam, kun ĉiuj tiuj kiujn mi ne devas pardoni pro tio kion mi faras nek tion ekspliki.... Dekkelkaj prelegoj kaj prezentadoj kaj ĉiu tute alia – diverseco de la mondo de libroj estas vere admirinda. Mi rakontis pri mia nepapera hiperteksta Liberlando. Mi forgesis diri, ke vento ne blovas en Liberlando. Multe mi diris pri Liberlando, multe mi montris, sed ankaŭ tre multe forgesis diri kaj montri.
Mi alportis ankaŭ kelkajn librojn paperajn verkitajn-faritajn en lastaj jaroj kiujn mi neniam montris en Irlando. Mi volis alporti ankaŭ "La traktaton pri tero". Mi esperis kompletigi ĝin antaŭ forveturo – mi volis, ke ĝi estu unu frazo skribita surgrunde (tiam mi povus facile fari la version anglan), sed ne okazis tiele. Okazis io alia kaj la traktato estas alia. Plej gravas tio, ke nun ĝi estas kompleta. Mi finis ĝin kaj sammomente mi finis la tuta ciklon pri elementoj. Pro tio, ke traktato pri metalo troviĝas ene de la traktato pri tero same kiel metalo troviĝas entere. Nun estus bone prezenti ie la tutan ciklon. Kaj aliajn lastajn librojn ankaŭ.
Estus ankaŭ bone respondi la faman demandon: kion plu?
Facilega respondo. Tiom multe devas esti verkita kaj aldonita en Liberlando (ekzemple: lekcii pri ekologio de menso, konstrui la vojsistemon, plibonigi la industrion...) Ie sur la horizonto nebule aperas la dua volumo de "Mia ŝtato". La priskribo de la mondo konusa je bazo triangula jam de longe kuŝas ie en l'angulo de mia kapo. Kaj la priskribo de la mondo plenplenhoma? - l'ideo estis notita antaŭ nelonge kaj daŭre estas tro krokiza. Mi devas eki priskribi min mem; antaŭ kelkaj jaroj mi jam priskribis la harojn – nu, jen sufiĉe bona komenco, sed mi sentas, ke la tempo venis por daŭrigi... kio do, nazo? plej probable... Mi devus angligi kaj esperantigi iom da libroj. Ne nur tiujn pri elementoj. Eble "La konĉerton kromatikan". Eble "La traktaton pri paĝeografio" – unue mi preparos la novan eldonon, plivastigitan kaj plibonigitan... Kompreneble mi devas daŭrigi provojn desegni la venton...
Sed antaŭ ĉio mi alkroĉos la ŝildon al la vando norda de la domo – finfine mi havas tiun. Kompreneble ne nun. Mi atendos ĝis la printempo. Ĉu mi devus fari tion la unuan de Aprilo? Ĝuste tiam ni festos la dekan datrevenon de Liberatorium. Aŭ ni solene malvualos la ŝildon. Ĉu tiel manifestiĝos la forĵeto de la taktiko ĝis nun observata: "sidu en angulo kaj oni vin trovos"? Ja de tempo al tempo mi forlasas mian angulon. Eble tro malofte, sed se mi forirus tro ofte, aŭ nur ofte, mi disipus tro multe da tempo. Kaj se tro multe da homoj vizitus Liberatorium, ili disipus tro multe da spaco... Pensinda tio estas: la spacon oni povas repreni, reakiri, la tempon ne. Bizarega estas la tempospaco.
Kiel trovi la balancon? Kiel ĝin trovi, se ĝi lertege kamuflas, kaŝas kaj senĉese ŝanĝas sin?


Oktobro 2018

Mi finis la “Traktaton pri plasto”. Mi nekutime penegis verkante ĝin, kompletigante. La batalo estis kruela kaj obstina, vere, kaj la armistico kontentis neniun. Mi intencis uzi en la priskribo la jenan frazon: "la plej malbona libro kiun mi ĝis nun faris". Tamen mi haltigis min. Unue pro tio, ke mi ekpensis, ke iu alia el miaj libroj povus esti pli malbona, do la frazo devus esti iom alia: "unu el plej malbonaj libroj kiuj mi ĝis nun faris". Sed ankaŭ tian frazon mi ne verkis. Mi rigardis la unuan ekzempleron kaj mi konstatis, ke ĝi estas ĉarma: la brila travidebla folio, dika glimanta glatega papero, malhelrozaj literoj, kovrilo el silikona papero kvarone travidebla. Ĉiuj elementoj bone alĝustigitaj (eble krom la fadeno kiu devus esti tiu por fiŝkaptado), ĉiuj materialoj kontentaj pri si mem kaj siaj najbaroj. Vere plasta libro. Plasta laŭvorte kaj metafore, ĉar la tekstoj en ĝi prefere neprofundaj kaj negravaj, ne multe enhavantaj... Kaj se estas ĝuste tiel, tio estas grandioza libro. Grandioza je sia adekvateco. Vera plasta traktato. Se estas tiel. Ja povas esti tute alie.
Nu, ne gravas.... Gravas nur tio, ke mi ĝin kompletigis. Ke nun mi povas trankvile eki la terskrapadon.


Septembro 2018

Ĉu mi fermis la cirklon?
Mi aĉetis nadlan printilon, por printi fragmentojn de la traktato pri plasto. Mi ne scias ĉu mi sukcesos, ĉar tiaj literoj oni povas facile forviŝi el papero silikona. Kio povas esti ege interesa. Konfirmos la tezon, ke nenio kroĉiĝas al plastiko. Eĉ sensensa balbutado. Eble mi printos per ĝi ankaŭ "Traktaton pri tero". Tiam mi revenos al la ideo de libro kairnumita el sableroj; "Vosto d'elefanto" estontis tia libro kaj vere la unuaj ekzempleroj printitaj nadle antaŭ dudek kelkaj jaroj estis ĝuste tiaj; interese, ke mi tute ne memoras kio okazis je tiu printilo – post kelkaj ekzempleroj ĝi devis esti riparita – poste aperis printiloj inkaj kaj ĝi mistere malaperis... Kaj etaj fragmentoj de "Traktato pri metalo" mi tajpos per mia malnovega tajpilo. Jes. Mi faros ĝuste tion.
Ĉu tio estos la cirklo? Aŭ eble elipso. Kvadrato. Heksagono. Poligono ege malregula...
Mi revenos al la komenco? Mi fermos iun figuron? Aŭ tio estos la unua volvo de spiralo. De 4D spiralo.


Septembro 2018

Mi estis reformanta Liberlandon tutan printempon. Finis en la komenco de somero. Nun, komence de aŭtuno mi pri tio verkas. Kial nun? Kial ne printempe? Tio tute ne gravas, ĉar en Liberlando ne ekzistas jarsezonoj. Ankaŭ jaroj ne ekzistas. Tio povus signifi, ke ne ekzistas tie tempo... Tamen la reformo ne koncernis tempon – eki aŭ inventi iun ajn tempon, des pli malliberigi tiun novan tempon en iu ajn kalendaro. La reformo estis ĉefe administra. Ankaŭ teritoria. Se Liberlando havas iun teritorion. Do, estus pli bone verki pri la reformo situacia, lokeca. Nome kio-kie-estas, kio-kie-troviĝas, kie-kion-oni-povas-serĉi. La fakto, ke la dosieroj estis transportitaj al novaj serviloj tute ne gravas – tio estas l'afero ege interna, profunde subhaŭta kaj tiaj aferoj eĉ specialistojn ne interesas (kompreneble se specialistoj ne specialiĝas pri koloniado, konkerado, ŝtelado kaj aliaj similaĵoj). Gravas aferoj eksteraj. Ne funkcias plu la domenoj net, com, org, eu. Jam ne ekzistas kvar enirejoj. Kvazaŭ ne ekzistus flugejo, haveno, enveturejo, subtera tunelo. Nun estas nur unu pado gvidanta al Liberlando: trans Liberatorium, trans la laboratorio de libroj. Nu, verkante la veron, Liberlando estas la libro. Iu speco de libro. Libro bizara, sed libro. La libro-lando. La lando-libro. Libro-ŝtato. Ŝtato-libro. Libera lando de liberaj libroj. Libera libro de libera ŝtato. Libera aŭ tute dependa de mi. Ja mi estas Liberlando. Mi estas la libro. Kaj la lando. Kaj la ŝtato. Ktp... Nu, nun Liberlando estas pli densa, pli koncentrita kaj pli komplika, sed pli klara. Novaj tekstoj esti aldonitaj (novaj partoj konstruitaj), aliaj tekstoj estis forigitaj (iuj partoj estis ŝanĝitaj). Jen ĉio. La sistemo estas la sama. La principoj estas la samaj. La bazo estas la sama. Denove venis la tempo de peniga, enua, ĉiutaga laboro.


Januaro 2018

Kelkaj monatoj jam pasis de la ekspozicio en Francio. En Oksitanio. En Avejrono. En Naucelle. Mi verkis nenion pri ĝi. Kaj dum preskaŭ tri semajnoj pasigitaj tie mi ne skribis eĉ unu vorton, ankaŭ. Eble tro bele estis, tro bone… Anstataŭ mi desegnis multe. Kaj mi faris la libron titolitan PRIDESEGNAĴO DE LA MONDO. Ĝi ne havas la numeron. Mi ne scias ĉu jen la nula aŭ unua parto. Mi ankaŭ ne scias ĉu estos aliaj, sekvaj partoj. Mi havas sufiĉe multe da desegnaĵoj. Kaj mi havos pli multe. Nu, ni ekvidos. Pri kio oni ne povas verki, oni devas desegni. Kion oni ne povas priskribi, tion oni devas desegni. Kion oni ne povas desegni, tion oni devas priskribi. Kion oni povas nek desegni, nek verki, nek priskribi, tion oni devas ludi. Kion oni povas nek verki, nek priskribi, nek desegni nek ludi, tion oni devas... Mmmm.... Iam alvenos momento, ke oni bezonos nek desegnadon, nek verkadon, nek priskribadon, nek ludadon. Esperu, ke restu ravo, ne teruro.


la fino de Junio 2017

Estas libroj kiuj ekaperas neatendite. Ni ne devas ilin elpensi, ĉar ili jam estas elpensitaj kaj ĉiuj iliaj elementoj perfekte alĝustigitaj. Ni ne devas verki ilin, ĉar ili jam estas verkitaj, sufiĉas nur reskribi ilin. Bedaŭrinde, ni devas printi ilin, ĉar tiaj libroj jam ne lernis arton de materiiĝado. Ili aperas kontraŭ kaj malgraŭ niaj planoj kaj intencoj. Ni tute ne povus prokrasti tiun materiiĝadon – prokrastado kaj atendato, kaŭzitaj pere de niaj planoj kaj intencoj, nur detruos ilin... Ne, ne detruos. Libroj simple preterfluos kaj malaperos. Kaj neniam revenos. Samkiel nuboj. Samkiel papilioj. Samkiel glimanta akvo.
Oni ne povas perdi la ŝancon. Tial de preskaŭ du monatoj mi reskribas (materiigas) ion kion hezite kaj plendube mi difinus kiel la kriminala rakonto somnambula, kvankam la vorto kriminala ne estas ĝusta. Tamen mi ne scias kia estus ĝusta kaj ĉu mi iam trovus la tian. Plej probable mi devus ĝin inventi.
La libro ne havas titolon. Interese. Ĝi havas ĉion krom la titolo. Tio povus indiki, ke la manko de titolo estas grava, signifoplena peco de tiu ĉi puzlo. Do eble la simpla vorto puzlo enigmo estus ĝusta. La puzlo somnambula.
Probable apero de tiu ĉi libro estas la reago je tre (kaj tro) longa peno verki pri la mondo eĝa. Ĉi tie estas neniu peno, neniuj problemoj, neniu baraktado. Ĉio estas klarega. Mi nur atendas kiam mi sonĝos la sekvan parton kaj mi notas ĝin. Jen ĉio. Ho, se estus tiele enkaze de ĉiu alia libro... Ĉu ne estas tiele? Verki librojn estas transformi la realon en la sonĝon. Verki la puzlon somnambulan estas kiel transformi la sonĝon en realon.


Decembro 2016

Post kelkaj tagoj mi veturos al granda urbo por preni hejmen miajn librojn. De pli ol du monatojn ili estas ekspoziciataj en Galerio de Bela Libro. Mi prenos unu parton – alia parto restos. Nun ili estos tie sur la breto pretaj por legi ilin kaj foliumi. Ili estos inter aliaj belaj libroj. La galerio estas nova, ĝi estis malfermita printempe kaj ne multe da libroj oni povas en ĝi rigardi.
Ĉu miaj libroj estos en la ĝusta loko? Ĉu miaj libroj estas belaj? La ĉeesto de kelkaj malnovaj presiloj sugestus, ke ne. Ja miaj libroj ne estas presitaj pere de metalaj tipoj. Ne estas presitaj sur belaj paperoj. Ne estas bele binditaj. Tamen tia ĉi sugesto limigus la belon de libroj nur al la aspekto metia difinata kiel laboro mana plenumata laŭ la reguloj obeendaj en la epoko predigitala. Do tiel ni havus aferon kun nur parto, segmento de belo. Kaj la cetero? Kiaj estus aliaj segmentoj de belo? La bela libro devus esti bele verkita. Antaŭ ĉio... La bela libro devus esti bele elpensita kiel libro, kiel iu tutaĵo. Sendube... La bela libro devus havi belajn konstruon kaj strukturon. Certe... La bela libro devus bele, pere de tuta si mem, rakonti iun historion (plej bone ankaŭ belan, sed tio ne nepras, konsiderinte, ke la plimulto de historioj ne estas bela). Tio estas komprenebla... Nekomprenebla estas la belo mem. Kio ankaŭ estas komprenebla. Ĉar ni ĉiam havas aferon nur kun ĝiaj segmentoj, partoj. Ni daŭre ne povas kunmeti la tuton. Daŭre io mankas, iu grava fragmento. Ni daŭre pri io forgesas. Daŭre ni faras erarojn (plej bone estus se ni farus belajn erarojn, sed tio ne estas facila kaj okazas sufiĉe malofte, ĉar belaj eraroj estas maloftaĵoj, kaj krome oni maleblas trejni eraradon – la eraro bone trejnita ĉesas esti eraro)... Plua konsiderado prefere ne havas sencon. Multajn librojn oni verkis pri belo. Tamen ni ne scias ĉu tiuj libroj estas belaj. Probable ne estas – sendube ne estas belaj tiuj libroj pri belo kiujn mi havas hejme. Ĉu la priskribo de belo devus esti bela? Ho, kiu cerbumu pri tio..... Do tamen krei la belan libron pri belo havus profundan sencon.
Pro tio ke Galerio de Belaj Libroj troviĝas en la granda kaj grava urbo en kiu loĝas multaj grandaj kaj gravaj homoj sin okupantaj pri libroj, kelkaj el ili estis alvenontaj je la malfermo. Eble kun ilia helpo mi sukcesus respondi la demandon ĉu miaj libroj estas belaj. Tamen neniu el ili alvenis. Verŝajne malhelpis ilin iuj grandaj kaj gravaj okazaĵoj. Mi esperu ke ankaŭ belaj. Do nenio granda kaj grava okazis en la vivo de miaj libroj. Denove. Kiel kutime. Bone. Bele. Tutan tempon estas okazanta bela ĉiutageco. Daŭre bela. Kaj daŭre okazas.


Aŭgusto 2016

Mia granda lasera printilo difektiĝis. Tute neatendite (vere? ĉu mi ne atendis tion subkonscie? aŭ eble eĉ iom konscie?) ege surprize, printante la paĝon de "Kukuryki" ĝi komencis terure bruegi, kvazaŭ transformiĝus en kombajno, kaj senĉese kriaĉis pri nova ruĝa farbo, kvankam la pulvorujo estis pli ol duone plena. Anstataŭ alvoki iun ripariston kiu enrigardus la intestojn de monstra maŝino, mi aĉetis la novan printilon. Inkan. Kun la tute nova teknologio de daŭra inkprovizado. Kvarfoje malpli grandan, eble dekfoje malpli pezan, sed akceptantan same grandajn formatojn de papero. Kompreneble, ĝi estas iom malpli rapida, kaj ne printas duflanke aŭtomate, kio ne estas por mi granda problemo. Mi pagis por ĝi iom malpli multe ol mi pagus por la nova, originala ruĝa farbopulvoro. Eble mi havis malbonŝancon aĉetante ĝuste tiun ĉi modelon, ĉar nun, post sep-ok jaroj la farboj por ĝi estas la plej multekostaj el ĉiuj. Tamen nek bonan nek malbonan ŝanco estas la fakto, ke enkaze de printiloj laseraj de tempo al tempo, cikle, oni devas ŝanĝi ankaŭ aliajn sufiĉe multekostajn partojn, kio generas ankaŭ monton de foruzitaĵojn. Ŝajnas, ke mi estis unu el multnombraj viktimoj de la komuna konvinko, ke oni pagas multe por lasera printilo, sed poste printas preskaŭ senkoste, dum oni pagas nemulte por inkaj printiloj kaj poste, printante, pagas multe. Kiel kutime mitoj ne montriĝis la vero. Se mi devis printi centoj da miloj da paĝoj tiam lasera printilo estus multe pli efika, sed mi ne devas..... Tamen tiuj problemoj estas de naturo teknika kaj ekonomia. Gravaj, sed duarangaj. Estas aliaj problemoj, pli esencaj por miaj libroj, vere profunde filozofiaj, nome: pulvoro aŭ inko?
Pulvoro restas sur papero. Pulvoro estas metata sur paperon. Kvazaŭ gluata al ĝi.
Inko penetras paperon. Estas ensorbata. Inko restas en papero.
Inko estas nobla. Farbopulvoro estas barbara . . . . . . . .
Ho, jen fundamentaj, esencaj problemoj triarangaj. Ili iĝos unuarangaj nur kiam pulvoro kaj inko ricevos iujn specialajn misiojn por plenumi, kiam komencos porti la ŝarĝon de signifo, de funkcio. Samkiel koloro. Samkiel formo de literoj. Samkiel deformaĵoj de sintakso. Samkiel aro de preferataj adjektivoj. Samkiel rompado de principoj interpunkciaj......
Same bone ni povus pridiskuti jenan temon: plumo aŭ krajono aŭ globskribilo?
Tial mi tranĉos ĉion per la supozo koincidanta kun certeco:
plej probable nun, en Liberatorio, denove ekos la epoko de inko

Estas interese, ĉu iam denove ekos la epoko de printiloj nadlaj. Aŭ de tajpiloj.
Estas interese ankaŭ, kiam mi printos la paĝon sur kiu la literoj estos starantaj, estos elkreskantaj el papero samkiel herboj elkreskas el la grundo.

Kio estas la problemo nularanga?
Printi aŭ ne printi.
Jen la demando. Kaj jen la nuna, hodiaŭa respondo: printi!


Februaro 2016

Jen la dua libro kiun mi ne planis. La dua kiu aperis surprize, tute neatendite. La unuan, "6/7 traktatoj pri ligno", mi trovis en la pogranda magazeno de diversaj paperaĵoj. Mi ekvidis la skizkajeron kun folioj el pakpapero kaj mi diris: ho, grandioza papero! aspektas kvazaŭ ligna..... Mi aĉetis kelkajn tiajn kajerojn, portis ilin hejmen – eble iam mi uzos ilin. Kaj mi uzis ilin preskaŭ tuj. La ligna papero. Lignokolora. La papero kreita speciale por la traktato pri ligno. Tie kaj alie ligno estas konsiderata kiel elemento. Oni ne scias kial. Same kiel metalo. Ĉu mi serĉu nun la paperon metalan? . . . . . Sed unue mi uzis la lignan (lignoaspektan) paperon. Mi reverkis "Monodrum". Ĉiam mi sentis, ke ĝi estas malbone komponita, ĉiam iuj partoj malkonvenis. Mi forĵetis muzikon kaj bildoj. Mi lasis nur tiuj tri rakontoj. Pri faligado de arbo. Pri hakado de trunko. Pri tranĉado de branĉoj. Kaj mi aldonis aliajn tri. Pri rabotado de bastonoj. Pri skulptado de blokoj. Pri splitoj kaj rabotaĵoj. Kaj la frakcio de (aŭ frakcia) rakonto pri segpolvo . . . . . La libro estis tiel surpriza, ke mi eĉ ne anoncis ĝian aperon. Sed ĝi vere aperis. Kaj estas. Atendas la sekvan traktaton pri la sekva elemento. Pri fajro. Ĝi estos vere elementa libro. Estos. Legantoj estos brulantaj pro malpacienco atendante la finon. Cindriĝos. Skoriiĝos. Ŝlakiĝos.
Tio okazis antaŭ kelkaj monatoj. Poste ŝajnis ke ĉio revenis sur la normala, kutima trako. Kelkaj novaj fragmentoj de Liberlando. Ĉiutaga, regula laboro pri "Fajro". Kaj tute neatendite – kokinoj. De kie kokinoj? Kial kokinoj? Mi devis aĉeti prezenton por la trijara nepo de mia frato. Iun libreton.... Librovendejoj pli kaj pli multe teruras min. Mi eniras kuraĝe kaj kun scivolemo. Kiel kutime. Kaj tuj, preskaŭ tuj, mi malorientiĝas, perdas min. Tro multe, tro multe. Da libroj. Mi ne scias kion mi devas serĉi. Mi ne scias antaŭ kio mi devas fuĝi. Kie mi kaŝu min. Strange, sed mi sentas kvazaŭ tio ne estus mia mondo . . . . . . . . Estas alie en vendejo de malnovaj libroj. Eble tial, ke tie mi sentas min kvazaŭ en mia propra hejma biblioteko kiu konsistas ĉefe el malnovaj libroj . . . . . . Do mi eliris. Mi konstatis, ke mi mem faros por li la libreton. Ie mi havas kelkajn poemetojn. Mi trovos ilin. Kolektos. Kaj mi havos la libron.
Mi trovis la poemetojn. Mi kolektis ilin. Sed ili ne konvenis unu al alia. Do mi ne havis la libron. Mi decidis verki novajn poemojn. Pri kio? Pri kokinoj. Kaj pri kokoj. Kial? Kial ne pri sukerfiŝetoj? Pri kokinoj multaj poemoj estis jam verkitaj, sendube, kaj pri sukerfiŝetoj sendube neniu. Mi konas sukerfiŝetoj. Mi vidas ilin en la banĉambro. Ankaŭ en la kuirejo. Mi neniam renkontis ilin en la biblioteko, kaj ili verŝajne ŝatas manĝi ankaŭ kovrilojn... Eĉ pli interesa estus la libro pri tardigradoj, estaĵoj bizaregaj, preskaŭ demonaj..... Kaj pri tiom trivialaj kokinoj? Nu bone, estu kokinoj. La poemetoj komencis multobliĝi. Kiam mi havis 11 eble 12, mi devis fari la libron – la findato alproksimiĝis rapide. Mi desegnis kokinoj uzante mian memoron. La desegnaĵoj estis viglaj, iom abstraktaj. Kvankam estis sufiĉe varme kaj mankis neĝo, pro kialoj nekonataj, kokinoj ne alvenadis al nia ĝardeno, kion ili kutime faras, do mi ne povis ilin portreti. Mi faris tri ekzemplerojn kaj ŝajnis ke jen la fino de mia kokina aventuro. Tamen ne estis tiele. L'aventuro daŭris. Kiam la kvanto de poemoj proksimiĝis al tridek, mi decidis ĉesi la verkadon. Sufiĉas. Ja mi devas ŝpari iom da forto kaj energio por sukerfiŝetoj. Kaj por tardigradoj.
Kompreneble, aperis ege interesa problemo. Ĉu la mondo kokina estas priskribebla. Ne de ekstere, sed de interne. El kokina vidpunkto. Priskribi ĝin tiel, kiel priskribus ĝin kokino, se kokino scipovus verki (skrapi kokino scipovas). Priskribi ĝin kokine. Kia estus la lingvo kokina? Ia ĝi estus. Ĉu tradukebla en la homa? Ĉar premisante, ke mi sukcesus iĝi la kokino por iom da tempo kaj mi memorus tio, kiel mi vidus tiun sperton en mia homa memoro? Ĉu estus eble memori tion home?


Oktobro 2015

Pli kaj pli ofte mi pensas tiele: Antaŭ nelonge mi estas la sesdekjarulo. Kaj kion mi scipovas fari? Nur bizarajn librojn bezonatajn de neniu. Nu, jen io, sed tiu ĉi io estas nur iomete pli granda ol nenio. Tiom iomete, ke la konstato "Mi scipovas fari nenion" treege iomete ne pravas..... Jes, fakte, tutan mian vivon mi verkis kaj librumis kaj mi ne scipovas krei la solidan / bonan / ĝustan / pravan / veran (mi ne scipovas ankaŭ elekti la plej konvenan vorton) libron....
Mi rememoris iun historion pri kiu mi iam ie legis. Kiam la patro de Paul Cezanne estis mortanta, l'artisto volis desegni (aŭ pentri – tion mi ne memoras) lian portreton. La edzino konsilis al li peti iun veran (ĝustan / bonan / solidan / pravan) pentriston fari tion. Tio ne estis bona momento por ŝercado (plej probable ŝi tion ne diris, sed povus).


Oktobro 2015

De iom da tempo la sento de nepriskribableco estas pli forta ol kutime. Vortoj svarmas en mia kapo, sed ne svarmas sur papero. "Liberlando" kreskas ege malrapide, pli malrapide ol kutime. Priskribinte akvon kaj lignon, mi komencis priskribi fajron. Mi estos priskribanta ĝin ĝis la printempo, ĝis la momento kiam mi ĉesos hejti la kaldronegon . . . . . . . Ĉu vere temas pri nepriskribableco? Ĉar sendube ne temas pri tio, ke mi laboras pli kaj pli malrapide – nenio mirinda tio estas, kvankam mi devus labori pli kaj pli rapide, ja mi havas malpli kaj malpli da tempo. Eble temas pri tio, ke estas tro multe da ĉio kaj estos eĉ pli?
Aŭ pri tio temas, ke mi ne scias pri kio temas?
Ne.
Jen simple PLI KAJ PLI GRANDA MALCERTECO.
Estanta la rezulto de pli kaj pli granda konscio pri treega komplikeco de ĉio?
Eble jes.
Ĉu tio estas io malbona?
Eble ne.


Septembro 2015

Tiu ĉi libro aperis surprize. Neatendite. Mi tute ne pensis pri ĝi. Mi ne planis ĝin. Tamen tio ne signifas, ke ĝi falis de la ĉielo aŭ luno. Ho, ne. Tute subite iu libro transformiĝis en la alian. Kvazaŭ la pupo en la papilion. Aŭ la larvo en la pupon. Tion mi ne scias. Pri tio mi ne certas.
"Monodrumotraktalo pri ligno hakado" transformiĝis en "6/7 traktatoj pri ligno". Vere mallongaj traktatoj ili estas. Traktatetoj. Iuj libroj povas ŝanĝi siajn korpojn ne ŝanĝante animojn (se la distingo korpo-animo havas tiukaze iun-ajn sencon – kompreneble, jes, havas, ĉar tiam estas pli facile kaj pli simple verki kaj paroli pri iuj aĵoj kaj imagi tiujn, sed tutcerte ne pli vere). "Monodrumo" ankaŭ ŝanĝis la korpon ne ŝanĝante l'animon. Ĝis subite transformiĝis tute kaj plene. Nun enhavas neniujn DVD, fotojn, tamburadon. La libro-disko (aŭ la libro-dovodo) iĝis la libro-libro.
Interese, en kion transformiĝos tiu ĉi libro-libro?
Kaj en kion transformiĝas papilio?


Januaro – Februaro – Marto 2015

Kiam antaŭ naŭ (naŭ?!) jaroj mi montris miajn librojn en la sama fenestro, mi aranĝis tie la specialan ekspozicion – malnovaj tajpiloj kaj tajpaĵoj, unuaj printitaj ekzempleroj, diversaj versioj de ĉiu titolo.... Kaj mi verkis la specialan tekston.
Nun, ĉi foje, mi preparis nenion. Mi simple alportis la librojn. Multe pli da libroj, kvankam nur novajn versiojn. Kaj mankis lokon por ĉiuj. Mi ankaŭ verkis neniun tekston. Ĉu estis io kion mi devus klarigi? Nu, parte ankaŭ pro tio, ke la propono surprizis min – mi havis tempon nur por printi kelkajn ekzemplerojn de mankantaj titoloj.
Jes. Nenio devas esti klarigata. Tiele ŝajnas. Ĉu estas pli bona loko por libroj ol la fenestro de librovendejo? Kompreneble – manoj de leganto.... Sed ni revenu al la fenestro. Povus ŝajni, ke la revo plenumiĝis. Povus ŝajni tiele.... Tiom da fojoj, kiam mi eniras iun librovendejon kaj vidas ĉie ĉirkaŭ mi tiom da diversaj libroj mi pensas: kaj ĝuste ĉi tie, inter tiuj libroj, troviĝontus la miajn? kiel ili aspektus tie? ĉu ili konvenus? ili ja estas bizaraj, strangaj, aliaj..... Do, kie ili konvenus? Kie estas ilia loko? Nur ĉi tie? En Liberlando?


Aŭgusto 2014

Iun belveteran aŭgustan tagon, kvankam matene super niaj kapoj svarmis nuboj kaj la tagon povus sambone esti malbela, ni malfermis la legejon. Finfine – ĉar pri tio ni pensis de longe, pri ia loko kie iu povus libere, senzorge, nin ne ĝenante kaj de ni ne ĝenata, pasigi iom da tempo legante librojn kaj poste, pro troo da entuziasmo, ravo kaj frenezo eble eĉ ion aĉetus... Nu, de longe ni pensis pri io tia, sed ĝuste nun ni sukcesis tian lokon krei. La festeno malferma estis pli por intelekto ol por korpo – partoprenis ĝin preskaŭ tridek niaj geamikoj kaj gekonatuloj, eble pli. Nenie neniu povis trovi iun ajn anoncon aŭ sciigon pri tiu ĉi okazaĵo. La ideo inviti nur geamikoj kaj gekonatuloj estis vere absurda por diskonigi nian legejon, tamen havis iun egan avantaĝon: ni devis klarigi nenion. La elektita strategio de diskonigo minimuma, aŭ estanta nur konciza informado ripetata kaj disvastigata nur buŝ-al-buŝe, ne nepre devas esti strategio malbona. Facile oni povas rimarki, ke ni havas malpli kaj malpli da tempo, do ni preferas ŝpari la tempon ol perdi ĝin. Kompreneble, kalkuli ke iu erarvaganta legulo trovu ĉi tiun lokon, povas montriĝi la plej naiva naiveco. Tamen ankaŭ en tiu ĉi frenezo troviĝas iu metodo. Kia? Mi ne scias. Eble tia, ke trovi nian legejon estos iuspeca rite de passage, aŭ prefere rite de venir (rito de alveno)..... Ni pripensas printi flugfoliojn. Kiam ni plene kaj profunde tion pripensos, tiam ni eble printos informilojn komence de vintro. Oni ja scias, ke kiam vintre nokte la vojaĝanto...
Kelkaj tagoj antaŭ la malfermo, pro pluvego, rompiĝis la branĉego de maljuna pomujo. Sur daŭre verdajn kaj freŝajn foliojn mi skribis per blanka farbo:

przez piekło burzy
do nieba poezji
a potem na stos
ach cóż to za los
co niszczy i nuży

tra infero de tempesto
al ĉielo de poemo
kaj poste al ŝtiparo
ho fia sorto ĝi estas
kiu detruas kaj tedas

Trovi la poemeton, lerni ĝin parkere kaj laŭte reciti – jen estis la bileto por eniro. Kompreneble neniu kontrolis biletojn, sed estis klare videbla ke iuj gastoj ekposedis la biletojn kun plezuro nemensoga.
Poste mi ludis nelongan koncerton sur la teraso kun mia amiko Mieczysław Litwiński (violonisto kaj kantisto, kiu ankaŭ amas legi librojn) – ne nur pro la malfermo de la legejo, sed ankaŭ okaze de nia kuna 118 naskiĝotago (li estas nur unu monato pli aĝa ol mi).


Junio 2014

Ni kreis la profilon je Facebook. De kelkaj tagoj mi cerbumas kion verki tie. Hodiaŭ matene ŝajnis al mi, ke mi jam scias, sed kiam mi volis eki verkadon, montriĝis, ke mi ne scias. Eble mi verkos, ke ni ne scias por kio ni kreis la profilon de Liberatorio. Verŝajne ni intencas malfermi galerion de libro aŭtora – se mi havas nek volon, nek forton, nek monon por veni kun libroj al diversaj foiroj, festivaloj kaj ekspozicioj, homoj venu al la libroj. Tamen la intenco daŭre estas nur la intenco. Kiu venos ĉi tien? Nu kiu? Kiu volos? Kiu aŭdacos? Ni komencis ordigi la ĝardenon. Prefere: ni ĝardenigas la ĝangalon – pli precize: ni reĝardenigas la ĝangalon. Ĉu ni metos benkojn en krepuskaj verdaj tuneloj por erarvagantaj legantoj vere surprizitaj ke tiuj bizaregaj libroj estas tamen legeblaj?


Junio 2014

Oni demandis min fari la bibliografion de miaj libroj. Mi faris ĝin. La bibliografio enhavontus ankaŭ verkaĵojn nekonatajn. Ĝi enhavis tiujn. Mi komprenas, ke temis pri libroj kiuj pro iuj kaŭzoj ne troviĝas en la retejo Liberatoria. Do la verkaĵoj kiuj estas, ekzemple, unikaj kaj restos unikaj (ĉar ili devas esti unikaj), aŭ la verkaĵoj kiuj estas nur tajpaĵoj kaj restos tajpaĵoj (ĉar devas – por nenio alia ili utilas). Mi foliumis la tajpaĵojn. Jes, mi iom miris, ke ili ekzistas, ĉar ili ne devus. Antaŭ multaj jaroj mi "inventaris" ĉiujn tajpitajn "pra-librojn" (aŭ "proto-librojn") kaj mi trovis en ili nenion kio ekskuzus ilian ekzistadon. Ili plenumis la taskon kaj povis foriri. Muziko ne donas tiom da klopodoj, ĉar se oni ne surbendigas ĝin, tiam nenio restas post ĝi. Nenio restas post longaj horoj de penema ekzercado. Tamen tajpaĵoj restas. Samkiel mallertaj desegnaĵoj, skizoj, provpentraĵoj. Petoj, petegoj, ordonoj, minacoj, testamentoj de aŭtoroj por ke tiuj restaĵoj ne estu publikataj kaj montrataj postmorte tute ne efikas. Do oni devas ĉion forbalai. Kaj mi forbalais. Nun montriĝis, ke ne ĉion. Kelkaj tajpaĵoj restis en la malnova loĝejo de miaj parencoj. Unue mi intencis gardi la tajpaĵojn. Mi cerbumis kiel uzi ilin. Precipe tiujn priskribantajn miajn junajn kaj folajn vojaĝojn. Eble meti nunajn komentojn sur la malnovajn priskribaĵojn? Fine mi konkludis, ke tiaj ideoj ne estas bonaj, ke apogas ilin putra kaj fia sentimentaleco. Nenio malbona okazos, se la tiuj malaperos. Malaperos nur mallertaj, momente ravaj, momente tro histeriaj, ĉefe neelteneblaj priskribaĵoj. Bildoj kiujn mi portas enmemore ne malaperos. Mi kontrolis tion. Ili daŭre troviĝas tie. Daŭre klarvideblaj. Sufiĉe klarvideblaj por ke mi povu priskribi ilin ankoraŭfoje. Pli bone. Iam. Kiam mi jam povus vojaĝi nur tra mia memoro. Kaj se mi ne kapablus vojaĝi ankaŭ tre mia memoro, ankaŭ tiam nenio malbona okazos. Verŝajne entoj ne estu multobligitaj malnecese kaj mi jam multobligis sufiĉe da tiuj. Do en iu belega junia tago mi ŝanĝis la stakon da flavetiĝintaj paperfolioj en stakon de nigra cindro. Nu, pli bona sorto ĝi estas ol iu ulo senĉese torturontus ilin por solvi la misteron de miaj bizaraj verkaĵoj.
Mi gardis nur du tajpaĵoj. La unuajn. Kvankam mi longe pensis ke mi gardu nur unu, sed ili estas iel kunigitaj. Ili kune estas gravaj, ĉar ili ambaŭ estas bizaraj. La unua teksto kaj tuj bizara. La unua teksto kaj tuj elpensita kiel tutaĵo, ne kiel la teksto, sed kiel la libro: folioj estis kunkudritaj ne flanke, sed supre, laŭlonge la malpli longa rando; la teksto estis taŭzita ambaŭflanke... Ĉar la teksto estus fluonta kiel la rivero, estontus la rivero kun bordoj kovritaj per desegnaĵoj.... Desegnaĵoj ne estis faritaj. Sed tuj poste (aŭ antaŭe) estis verkita alia teksto tra kiu kuris trajno, ĉar la teksto estontus la vojaĝo trajna.... Feliĉe ambaŭ estas mallongaj. La rivero montriĝis la rojo kaj la trajno rapide alvenis la destinon.


Aprilo 2014

"La konĉerto ĥromatika" – vere bizara libro ĝi estas: finita, sed kvazaŭ ne finita. Ĉiuj aliaj miaj libroj estas finitaj. Sen iu ajn „kvazaŭ”. Finitaj kaj fermitaj. Eĉ se ili havas erarojn, kaj sendube havas multe da tiuj, mi nur korektas ilin, kompreneble se mi iun tian trovas kaj ĝi estas korektebla. Eĉ se iuj libroj, post iom da tempo, ricevis novan "korpon", la "spirito" restis la sama ("Hasa rapasa" estis transformita el kvadrata triangulo en kvinangulan trapezon, kaj la tria parto de "Malpriskribaĵo de la mondo" ekzistas en tri versioj: akordiona, sablohorloĝa kaj kalendara – la unua jam ne estos farata pro troa komplikeco kaj kvanto da tempo bezonata por fari unu ekzempleron, la dua ankaŭ, kvankam bezonas multe malpli da tempo do la rezigno pri produktado ne estas definitiva). Mi finis "La konĉerton ĥromatikan", printis kaj bindis ĝin kaj tuj ekpensis, ke ĝi povus esti alia, tute alia. Ke ĝi ne estas tia kia ĝi devus esti. Mi komencis konsideri kia ĝi povus esti kaj mi daŭre tion prikonsideras. Ekzemple, la problemo de la teksto malaperanta, subtrahata, ne estis solvita ĝuste – tamen mi daŭre ne scias kia estus la ĝusta solvo de tiu ĉi problemo: ĉu devus malaperi literoj aŭ vortoj? malaperi tute aŭ nur parte? kiele silentigu la rakonton ne ĉesante (laŭte) rakonti? Nun plejprobable ĉio iel-ajn ligita kun la "Konĉerto" estos ne tia kia ĝi devus esti. La unua publika prezentado de la libro ne estis tia kia ĝi devus esti – oni ne scias kiam, kiel kaj kial ĉio komencis okazi ne tiel kiel devus, aŭ ne tiel kiel mi elpensis kaj imagis. Eble mi devus elpensi kaj imagi nenion..... Same kiel mi ne devus atendi, ke jen ĉiuj komencos laŭte paroli pri la "Konĉerto", laŭdante aŭ mallaŭdante ĝin. Ne devus iĝi silento, sed iĝis.... Nu, ja devus iĝi silento. Ja "Konĉerto ĥromatika", kiel ĉiu koncerto, finiĝas pere de silento. Ne povas esti alie. Hipotezante, ke io tia kiel silento vere ekzistas...


Julio 2013

Antaŭ nelonge mi malkovris, ke mi povas printi kovraĵojn. Ĝis tiu momento ŝajnis al mi, mi eĉ estis pri tio vere certa, ke mi ne povas printi kovraĵojn, ke tio simple maleblas. Tamen montriĝis, ke tio ne nur eblas, sed estas facilega. Kompreneble, kiam la kovraĵoj estas faritaj el koloraj dikegaj paperoj, mi printas nur la titolon, mian nomon kaj logotipon de nia eldonejo. Sufiĉas. Tute sufiĉas. Asketeco atendata. Minimumeco maksimuma. Titolo printita rekte sur la kovraĵo plaĉas al mi pli ol la titolo gluita. Almenaŭ nun. Tamen printitaj kovraĵoj bezonas simplan logotipon. Kaj prefere unukoloran. La nuna logotipo havas tro multe da maldikaj linietoj, tro kompleksa ĝi estas. Do mi revenis al la litero B. B kuŝanta surdorse imitas malfermitan libron. Ne nur. Oni povas ekvidi en ĝi multajn aliajn aĵojn kaj objektojn. Ekzemple: la konturon de malpriskribita monto. B kuŝanta surdorse estas io multe pli ol nur la litero kiu falis surgrunden.... Tian B mi uzas delonge, do mi faris neniun revolucion. Iam ĝi estis sigelo, signo kiun mi stampis sur lignaj skatoloj por miaj libroj. Tamen nun mi trovis alian B. Tre interesan B. Ĝi memorigas kaj asociigas eĉ pli multajn aĵojn kaj objektojn. Bone. Vere bone.... Nun atendas min eta "reBranding". Eta kaj plezura, sed ne plezureta.


Aprilo 2013

Mi partoprenis vere etan, vere lokan libran okazaĵon. Iuspecan foireton de libro literatura. Nur poezio kaj prozo. Nur kelkaj ĉi-tieaj eldonistoj kaj verkistoj. Pro neatendata koincido mi sidis sola en la ĉambro – la ceteraj partoprenantoj sidis en la ĉambro najbara. Eble okazis tiele, ĉar miaj libroj estas pli grandaj kaj pli multnombraj, do ili bezonis multe pli da spaco. Tia topografio helpis min konstati, ke miaj libroj estas vere aliaj, ne-normalaj, spite al tuta mia penado por ke oni traktu ilin kiel ne-aliaj, normalaj. Jes, sendube ili venas de alia mondo. De Liberlando. Nun mi povas prelegi, lekcii, pri la historio kaj esenco de la literaturo liberlanda.


Januaro 2013

Mi decidis verki la romanon.... Aŭ: la romano decidis, ke jen mi verkos ĝin.... Tio signifas: la romano eniris mian kapon kaj sidas tie, ne volas eliri, do verki ĝin povas esti la ununura maniero forĵeti ĝin de tie..... Nu, bone. La romano elektis ĝuste min. Ne mia problemo tio estas. Mi timas, ke ĝi pri tia decido bedaŭros. Ĝi estas, prefere estu, tute normala, ordinara romano, kaj mi ja ne scipovas verki normalajn, ordinarajn romanojn, mi neniam lernos verki tiajn romanojn, do mi eĉ ne provas lerni, ĉar tio estus nur perdo de tempo. Mi verkos tiun ĉi romanon, kaj tiam montriĝos, ke ĝi tute ne estas normala kaj ordinara, ke ĝi tute ne estas la romano, ke tio estas, kiel kutime, oni-ne-scias-kio. Kaj tiam la romano iros for serĉi iun alian, kiu verkos ĝin tiel kiel ĝi devus esti verkita.
Plej probable la romano estos titolita "Konĉerto kromatika por piano". Aŭ nur "Konĉerto kromatika". Ĝi rakontos pri homo kiu volas ludi ĉiujn gamojn kaj skalojn. Li komencas de plena kromatiko, kaj poste eliminas, deprenas, laŭvicajn sonojn, unu post alia. Sed ĝi ne estos unu rakonto plu pri tio, kiele oni povas organizi sian vivon por eviti enuon, por plenigi la vivon ĝis la morto ŝajne donante al la vivo iun sencon. Ĝi estos unu rakonto plu pri la homo kiu tute ne ĉagreniĝas pri tio, ke vivo (lia kaj ĉiesa) havas neniun sencon, kaj sensence estas ankaŭ serĉi iun sencon. Simple, ĝojigas lin ekzercado, ludado. Tio estos la rakonto pri tio, kiel grandioze estas ekzercadi skalojn kaj gamojn, pri tio kiel la maldekstra mano senĉese kaj senripoze postkuras la dekstran manon (aŭ kontraŭe), pri tio kiel la dekstra mano fuĝas senĉese je maldekstra mano (aŭ kontraŭe). Eble pri la ekstazo de ekzercado? Aŭ pri io tute alia..... Kompreneble oni ne devas atendi, ke kiam li primajstros jam ĉiujn skalojn, li mortos, aŭ atingos la staton de iluminado, aŭ almenaŭ okazos fino de la mondo. Oni tute ne scias kion oni devas atendi kaj ne atendi.... Pri do temas? Krei la artaĵon tiel ravantan kiel malbezonan? Tia ja estus lia koncerto (aŭ ludado) – tia estos mia libro (aŭ verkado). Jen grandioza, eĉ ekstaza adekvateco..... Estos kiele estos. Nun sciata estas la unua frazo:
Antaŭ mi sep oktavoj, okdek kvin klavoj, tridek kvin nigraj kaj kvindek blankaj.


Junio 2012

Iam mi vizitis la artiston, kiu librigis ĉion kion li kreis. Krokizojn, notojn, verkaĵetojn, poemojn, printaĵojn, presaĵojn, komentojn pentritajn kaj skribitajn – li kunigis tiujn en ciklojn, en seriojn, kunkudris, kungluis, kolektis en tekojn, foje transformis en instalaĵojn aŭ objektojn. Li uzis diversegajn formatojn kaj teknikojn, pentrajn, grafikajn, eĉ ceramikajn, kvankam la plimultegon da tekstoj, ege interesajn, li skribis pere de la ordinara krajono, rapide, lertege, sed vere legeble, pro kio mi ĵaluzis al li. Materialoj ankaŭ estis diversegaj, kvankam rigardante lian laborejon mi tute ne sentis, ke mi enkaosiĝas, ke mi esploras iun forĵetaĵejon. Ĉar estis iu metodo en tiu frenezo kaj probable ĝi kaŭzis, ke la verkaĵoj ŝajne tiel malsamaj kaj nesimilaj koheris unu al alia kiel pecoj de iu puzlo. Eble ĉiuj liaj libroj (aŭ preskaŭ-libroj) estis unikaj kaj estis tie pli ol unu milo da ili. La kvanto iom terurigis eĉ la aŭtoron mem, ĉar iumomente li montris per nedifinita gesto mana la troplenigitajn bretojn kaj demandis, pli sin mem ol min, pri tio pri kio li demandis lin mem preskaŭ ĉiu matene: nu, kion mi faru je ĉio ĉi? Kaj post nelonga plenpensa silento li demandis plu, tamen lia demando havis formon de io pli ol supozo, ĝi estis ia necerta konstato: foje mi havas impreson, ke tio estas unu grandega libro, ke mi nur alverkas, alskribas sekvajn paĝojn, sekvajn foliojn, mi daŭre ne povas ĝin fini, ne povas ĝin kompletigi, daŭre mi ne scias kiel kunigi ĉiujn ĉi paĝojn kaj foliojn, mi ne scias kia estu tiu ĉi grandega libro... Tiam ŝajnis al mi, ke lia rimarko ne koncernis min, sed nun, dekkelkaj jaroj post la renkonto, mi komencas senti la similan maltrankvilon. Ĉar se la libro estas biblioteko en kiu libroj estas literoj, vortoj kaj signoj presitaj en tiu ĉi libro, kaj se la biblioteko estas la libro, en kiu literoj, vortoj kaj signoj estas libroj amasigitaj en tiu ĉi biblioteko (kaj mi ne scias kaŭzon kial estu ĝuste alie, ne tiele), do kia estas la biblioteko de miaj libroj? Kaj se la biblioteko de miaj libroj estontus nur unu frazo, iu eta, haikueca poemo (ĉar mi neniam egaliĝos je la renkontita artisto – mi devus vivi eble mil jarojn, aŭ eĉ pli), estas interese kia frazo ĝi estos. Ĉu mi povus jam legi ĝin? Se ĝi ne estas nur kaosa aro da vortoj tute ne sufiĉa por komponiĝi en la poemeton. Kaj se ĝi komponiĝos en la teda vortaro de diraĵoj-verkaĵoj mallertaj kaj kriplaj? Ja tia solvo ne povas esti ekskludita. Ne ekskludendas ankaŭ tio, ke ĉio kion mi ĝis nun kreis jen nur komoj, punktoj, haltostrekoj, demandaj signoj, parentezoj... Jes, ne ekskludendas, tute ne.


Marto 2012

Vizitis min iu artisto. De mallonge mia konatulo. De longe artisto libra, kvankam ne nur. Tiu ĉi artisto estas ankaŭ la instruisto akademia kaj iun tagon sendube estos profesoro, sed por ke tio okazu, nun li devas verki diversajn disertaciojn. Do, li alvenis por interparoli pri miaj libroj kaj li demandis min jene: kial viaj libroj estas tiel riĉaj interne kaj tiel malriĉaj, povraj, ekstere? La trafeco de lia demando surprizis min ege. Precipe en la kunteksto de aliaj libroj troveblaj nun en la vendejoj: la absoluta plimulto da ili estas riĉa ekstere kaj malriĉa interne, aŭ estas pli riĉa ekstere ol interne. Kompreneble temis pri tiuj miaj libroj kiuj havis la formon de kodekso. Enkaze de nekodeksaj libroj la kovraĵo estas simple rezulto de la precipa strukturo kaj konstrumaniero de la libro, do estas preskaŭ plene determinita antaŭe.
Mi pensis longe kaj poste mi respondis jene:
Kiel kutime estas kelkaj kialoj. De komence la kovraĵo (kaj ankaŭ bindado) estis por mi problemo grava. Ŝajnas ke ĉefe la problemo teknika. La kovraĵo devas esti sufiĉe malmola, malsupla, rigida. Do sufiĉe dika. Pli dika ol folioj internaj. Longe mi bindis miajn kodeksaj librojn tole. Hejmaj printiloj komputilaj ne povas printi surtole. Unue mi provis meti (glui) sur la kovraĵo fronta iun eltranĉaĵon kiu funkciis kvazaŭ simbolo-titolo. Sed mi ĉesis fari tion baldaŭ kaj mi lasis nur kolorojn. Por ĉiu libro (por ĉiu nova titolo) mi aĉetis tolon de alia koloro. Koloroj estas gravaj – materialo ne estas grava. Koloroj estas signifaj – materialoj estas prefere sensignifaj (sed ne ĉiam). La kovraĵo devas esti ruĝa, aŭ nigra, aŭ bruna, aŭ verda, aŭ blua – depende de la titolo. La koloro estas simbole, semantike kaj estetike ligita kun la paĝoj, kun tio kio troviĝas ene de la libro.... Bizare, sed mi neniam pensis pri paperjako – tiun mi povus printi facile... nu, sed mi ne povus laki ĝin.... Tamen la kaŭzo neteknika ŝajnas multe pli interesa. Simple, mi ne sciis kion meti sur la kovraĵo. Mi ne sciis ankaŭ ĉu tio havus iun-ajn sencon, ĉu ambaŭ la kovraĵo kaj la libroj tion necesis. Kaj se mia kapo estis malplena, do ankaŭ la kovraĵoj estis (estas) malplenaj.... Tiaj simplegaj, eĉ iom primitivaj, sed samtempe iom rafinitaj kovraĵoj estas ankaŭ postvidaĵoj de simplegaj kovraĵoj de malnovegaj libroj: se ili estis binditaj papere aŭ kartone, tiam nur nomo de aŭtoro kaj titolo estis tie presitaj, foje en la dekoracia kadro.... Nu, eble sufiĉas. Ĉu mi povus ion aldoni? Jes, mi rakontos al vi kial mi volis, ke unu el miaj libroj, tiu sablohorloĝa bikodekso, havu la kovraĵon ene, interne, kaj kiel mi ne sukcesis tion fari....


Januaro 2012

Dum la malfermo de ekspozicio en Płock mi renkontis la konatulon, artiston grafikiston, kiu de tempo al tempo faras ankaŭ librojn. Mi aprezas tion kion li faras pro specifa pureco kaj delikateco. Ankaŭ la prezentita libro estis tia. Kaj kiel kutime ĝi enhavis neniujn vortojn krom la titolo. Li ankaŭ kun intereso rigardis miajn lastajn librojn, ja ni renkontas neofte, unu fojon kelkjare. Mi diris al li, ke lastatempe mi denove desegnas kaj skizas sufiĉe multe, kvankam ne tiom multe kiom mi volus, ĉefe pejzaĝojn, kaj la sekva mia libro enhavos same multe da desegnaĵoj kaj da teksto, ĝis fine mi faros libron kiu enhavos nur desegnaĵojn, sed kun titoloj haikuecaj. Tiam li iom ŝerce memorigis al mi, ke antaŭ multaj jaroj, rigardante la ekspozicion de liaj artaĵoj mi konstatis, eble eĉ iom mokece, ke libro senteksta ne estas libro.... Nu, vere. Estis tiele.... Sed temus pri desegnado iom alia, iom precipa, speciala, tia kia estus samkiel verkado-skribado. Desegnado kiu estus skribado. Desegnaĵo kiu estus teksto. Por ke la priskribita kaj desegnita vidaĵoj trafenestraj ne diferencu, ne malsamu, sed samu....
Sed nun la sekva libro kiun mi faros estos la mapo. La mapo desegnita-skribita, ja tiaj estas mapoj. Foje paĝoj-mapoj aperis en miaj libroj. Tamen mi ĉiam revis pri la libro-mapo. Probable ĝi estos titolita "Plateco laŭdata" aŭ "Flati platon".


Decembro 2011 – Januaro 2012

Ĉiu mia libro havas sian komencon en iu antaŭa mia libro. Iu vorto, frazo, penso, paĝo aŭ eĉ unu litero, povas esti la ĝermo de iu nova libro. Poste la ĝermo, la burĝono, kreskas, rapide aŭ malrapide, disvolviĝas. Iufoje ne kreskas, sed nur dormas, akumulas fortojn kaj energion, maturiĝas. Poste surprize eksplodas, ekfloras kaj jen estas nova libro – simile al iuspecaj vegetaloj kiuj atendas kaŝitaj sub la tersurfaco ĝis incendio forigos ĉiujn aliajn surterajn vegetalojn kaj tiam ili kreskas furioze por fari ĉiujn taskojn antaŭ ol novaj vegetaloj surteraj alvenos tien, portitaj vente aŭ en birdaj ventroj, por ankoraŭfoje kolonii la fekundan brulaĵejon..... Ebriiĝinte je tiu ĉi alloga komparo mi tamen devas sobriĝi tuj kaj demandi jene: kaj el kia burĝono elkreskis mia unua libro? Spite supozoj la respondo estas facilega: el diversegaj kaj abundegaj tekstoj primaraj, originaj, kiuj neniam libriĝis, kiuj travivis aŭ ne en malnovaj kajeroj kaj tajpaĵoj, tamen povas montriĝi, ke la teksto en kiu ekaperis ĝuste tiu ĉi vorto aŭ frazo aŭ penso-ĝermo, pereis, same kiel pereis, foriĝis antaŭ mallonge la vortoj kaj frazoj elparolitaj, kiuj ja sendube estis antaŭaj rilate al tiuj skribitaj-printitaj – tamen oni ne povas ekskludi ankaŭ tion, ke pli grava ol ili estis iu desegnaĵo aĉa farita pere de la mano mallerta.
Se vere estas tiele, tiam mia nova libro ne estas mia, ĉar ĝi havas komencon en neniu el miaj antaŭaj libroj. Jen finfine la escepto kiu pruvas la regulon. Tiu ĉi libro aperis tute neatendite. Fulme. De ekstere. Ne estis supozata. Ne estis planata. Ne havis sian ĝermon, nek iun ajn grajnon maturiĝan ene de mi, akumulantan energion kaj atendanta pacience al sia momento. Mi neniam pensis pri tiu kaj tia ĉi libro. Iun tagon mi ekvidis sur la ekrano de mia komputilo skizojn, sumi-e pentraĵojn inkajn faritajn de Venantiuso. Ili prezentis homojn dancantajn.... Interese, nun mi ne scipovus ekspliki kial mi ekvidis ĝuste tiujn pentraĵojn, kial el dekoj da venantiusaj desegnaĵoj-pentraĵoj surekraniĝis ĝuste tiuj ĉi. Ne suspekteblas, ke tio estis la rezulto de ies kompleksaj intrigoj. Tio ne estis ankaŭ la rezulto de nia renkontiĝo, kiu okazis antaŭ kelkaj jaroj, daŭris kelkajn horojn, kaj dum kiu ni tutcerte ne diskutis pri danco, baleto kaj butoo. Probable serĉi la solvon de tiu ĉi enigmo povus esti la temo de vere alloga libro, spionromano, da kiu vendeblus miloj, ne nur kelkaj mane faritaj, ekzempleroj.... Tamen mi ni okupos pri tiu ĉi enigmo, ĉar iuj multe pli fascinaj aferoj kaj problemoj atendas min.
Do, mi ekvidis la inkajn pentraĵojn, kaj iom poste en mia kapo troviĝis preta la nova libro. CorrespondAnce. Pri menso-korpo korespondo. Pri menso-korpo rilato. Pri teksto-bildo rilato. Pri tio kiel la menso dancas kun la korpo. Pri tio kiel la teksto dancas kun la bildo. Ĝi aspektontus tiele: unue la teksto estas klare distingebla kaj rekonebla kiel teksto, kaj bildo (pentraĵo) kiel bildo (pentraĵo). Je ĉiu sekva paĝo la distingo estas pli kaj pli duba – la teksto pli kaj pli multe similas al la desegnaĵo, dum la desegnaĵo pli kaj pli multe transformiĝas en la tekston ĝis fine ili tute kaj plene mergiĝas, unuiĝas. Tiele estontus, sed tiele ne estas. Tio signifas, tiele estas nur parte. Aŭ kiel kutime mi ne sukcesis. Kio sendube pruvas, ke la libro estas mia. Tio signifas ankaŭ, ke jena libro iĝas la sekva ĝermo de aliaj novaj libroj. Interese, de kiaj.

Venantiuso Pinto estas barata artisto kiu loĝas en Novjorko. Mi volus esprimi mian egan dankemon pro lia talento kaj pro granda malfermeco de lia kapo kaj koro.


Septembro 2011

Finfine okazis tio, kio povis kaj devis okazi antaŭ longe. Finfine mi povas esti fiera kaj vere kontenta. Pro tio, ke finfine iu volis kaj provis ŝteli miajn librojn. Verŝajne mi fierus pli, se la ŝtelo montriĝus sukceso, ĉar temis nur pri "Malsignoj vojaj" kaj "Traktato paĝeografia", aŭ la libroj kiuj povas esti produktitaj sufiĉe facile do la bedaŭro pro ilia perdo sendube ne superus la senton de kontentigo. Ĉio okazis dum la ekspozicio enkadre de kelktaga konfrontaĵo de artoj variaj en iu kulturejo. La libroj estis trovitaj en la najbara ĉambro (de buroa-kluba karaktero). Portis ilin tie du junaj personoj, partoprenantoj de la festivaleto, kiuj konstatis ke "volis legi librojn en iu pli silenta kaj trankvila loko"; tamen ili ne diris, ke intencis reporti librojn tien el kie tiujn forprenis – kion do ili intencis fari poste? Mi ne scias. Estas malfacile supozi, ke ili volus detrui la librojn, dispecetigi kaj forbruli. Pli probabla estas tio, ke poste ili portus tiujn en iun "eĉ pli silentan kaj trankvilan lokon", por finlegi tiujn. Tamen jen nur la supozoj. Nu, sufiĉe plezuraj.


Majo 2011

Oni diras, ke la historio ŝatas ripetiĝi. Eble ĝi ŝatas, sed ĝi ne ripetiĝas. La dua ekzemplero de NOrWAY TO KVIKAKO alvenis tien, kien ĝi estus alvenonta. Restos la mistero kial du semajnojn post la unua, se ili estis senditaj sammomente. Eble iu iam verkos pri tio iun libron.... Eble mi?


Aprilo 2011

Jam unu jaro pasis de kiam mi blogis lastatempe. El tiu ĉi simpla fakto oni povus konkludi vere ne simple, eĉ komplike. Ekzemple, ke jena blogo (se ĝi estas blogo – la uzita nomo "blogo" tute ne certigas nin, ke tio kio estas tiele nomita estas ĝuste la blogo; nomoj estas ege trompemaj) apartenas al la plej tedaj, malinteresaj kaj aĉaj blogoj. Tamen oni ne devus atendi, ke ĝi ne estu teda, ĉar la vivo de libroj ne apartenas al la vivoj interesaj. La plimultego de libroj pasigas la plimultegon de siaj vivoj starante surbrete tute senmove. Eĉ la procezo de naskiĝado de libro (kvankam mem ege fascina – la pograda, pena materialigado de tio, kio estis la nebulo de malklaraj pensoj kaj vizioj en la kapo de verkisto) estas teda; se iu volus honeste filmi la historion rakontantan naskiĝadon de libro, tiam dum naŭdek dudekonoj de la filmo ni estus rigardantaj sur ekrano nur la verkiston kiu skribas; nu, li povus fari ankaŭ ion alian, ian pli draman agon, ekzemple telefoni aŭ drinki varmegan teon, aŭ li ekkoleriĝus aŭ raviĝus, tamen antaŭ ĉio li estus tajpanta aŭ skribaĉanta ion en la kajero, depende de liaj kutimoj, necesoj, devoj. Bedaŭrinde, libroj ne verkiĝas mem, kaj la kvanto da literoj kaj da vortoj el ili komponitaj necesa por krei unu mezdikan libron estas ege granda. Kaj aldonu redaktadon, projektadon, komponadon de teksto surpaĝe... nu, pli bone forgesu tion...
Tamen de tempo al tempo okazas fluktuaĵoj tute neeksplikeblaj. Pro tio, ke ili okazas vere maloftege (multe malpli oftege ol mi blogas), oni devas mencii ilin same maloftege – kompreneble, estas tute alie, ĉar ŝajnas al homoj, ke ĝuste tiuj fluktuaĵoj estas gravaj, ke ĝuste ili faras historion kaj pro tio meritas priskribadon. Plie. Ĝuste el tiaj okazaĵoj oni konstruas domegojn neimageblajn (kompreneble por la homo pensanta – do ĉu imagado ne estas pensado? - jen interesega demando) kaj kompare al ili la kartludaj dometoj ŝajnas solidaj kiel la egiptaj piramidoj; kaj tiaj konstruaĵoj estas pli daŭremaj ol la piramidoj – ŝokas tio, ĉu ne? tamen tio estas tre logika kaj facilege klarigebla – certege, ne nur tial, ke ilin ne skurĝas sablaj vipoj de dezertaj ventoj...
Kaj jen unu el tiaj okazaĵoj.
Post ege tedan kaj penan, kiel kutime, sed ankaŭ fascinan, ankaŭ kiel kutime, procezo de kreado, mi finfine faris kelkajn ekzemplerojn de la tute nova libro NOrWAY TO KVIKAKO. Ĉar mi promesis sendi la libron tien, kie naskiĝis la ideo de tiu ĉi libro (sed ne al la loko kiun la libro priskribas kaj pridesegnas, ĉar tiu loko troviĝas ie alie – plej probable nenie – ĉu iu loko povas troviĝi nenie? jen alia interesega demando) aŭ al Mundal en Fjaerland en Norvegio, mi tion faris. Mi decidis sendi du ekzemplerojn. Mi metis ilin en la samajn kovertojn, skribis la saman adreson per la sama skribilo, pagis la saman monsumon, gluis la samajn poŝtmarkojn. Mi ne scias, ĉu la leteroj estis pristampitaj samloke – pri tio mi ne atentis, kvankam mi devus, ĉar tio povus esti la kaŭzo de postaj okazaĵoj. Kaj tiaj ĝemelaj leteroj ekflugis-ekveturis norden. (Kial mi sendis la librojn malkune? Mi ne scias. Problemoj financaj sendube ne estis plej gravaj kaj decidemaj, kvankam oni informis min, ke sendante la librojn kune, kiel pakaĵo, mi pagos iom pli, kio poste montriĝos ne vero – ĉu tio pruvus, ke oni volis misgvidi min? prefere ne, ĉar ĝuste de la komenco mi intencis sendi la librojn duletere.) Mi supozis kaj atendis, ke senditaj en la sama momento, miaj libroj alvenos al Mundal ankaŭ kune, se ne en la sama minuto, do almenaŭ en la sama tago. Kiam post kelkaj tagoj mi ricevis la informon, ke alvenis nur unu libro, mi tuj rememoris la historion de antaŭ kvin-ses jaroj.
Tiam mi ankaŭ sendis du librojn (du "Stratojn") pakitajn idente kaj idente adresitajn, sed al alia lando. Alvenis nur unu. Ĉar la libroj estis aĉetitaj kaj pagitaj, mi sendis la trian ekzempleron por anstataŭigi la perditan – la adresato ricevis ĝin senprobleme. Mia mirego estis vere treega, kiam post kelkaj semajnoj la perditan ekzempleron alportis al mia hejmo la vilaĝa leteristo. Li ne povis klarigi kial la libro revenis. Neniu poŝtisto povis klarigi tion – ĉio aspektis kvazaŭ iu (plej probable ankaŭ poŝtisto) ekvidinte la ĝemelajn leterojn, konstatis ke la sendanto eraris, ke unu letero vere sufiĉos... Ĉu la historio ripetiĝos? Ni vidu. Nun mi devas sendi la trian libron al Mundal. Eble tio estas nepra kondiĉo, por ke la libro perdita revenu hejmen. Kaj kio nun okazas je ĝi? Ĝi flugas ie? Veturas? Naĝas? Fluas? Kuŝas en la magazeno atendante la savon? Iu estas ĝin leganta?... Aŭ eble mi devus dissendi ankaŭ la leteron "kaptordonan"? Unu el miaj libroj forfuĝis. Nenien. Se iu-ajn vidis ĝin, bonvolu sendi al mi la mesaĝon.


Aprilo / Majo 2010

Iom tro poste, sed ankaŭ iom kontentige, mi volus anonci, ke "Hasa Rapasa" ricevis neniun premion, eĉ ne estis honore menciita je la 50a konkurso por la plej bela libro de la jaro kiun organizis PTWK. Priparolante la rezultojn de la konkurso dum la renkonto kun aŭtoroj, artistoj kaj eldonistoj, la juĝantaro diris, ke ili tute ne komprenis pri kio temas enkaze de nia libro kaj kial ĝi aspektas tiel bizarege. Ni diris, ke la juĝantaro devus tralegi la libron kaj tiom ĉio estus klara, sed la juĝantaro respondis, ke ili ne legas librojn partoprenantajn la konkurson. Do, iuj ajn plua konversacio kaj provoj klarigi la principojn de magia-kaj-bizara geometrio (la libro havas formon de trapezo kvinangula) estis tute sensencaj.
Io interesega: parolante pri la libro kiu prezentis la unikan kolekton de koloraj fotoj montrantaj la judan getton dum la dua mondmilito, la juĝantaro eksplikis, ke la libro estis nur menciita kaj ne premiita, ĉar la fotoj estis faritaj de iu Germano kaj Judoj sur la fotoj ridetas.


Decembro 2009

Mi rimarkis, ke miaj libroj transformiĝas vere surprize. Sendube iuj transformiĝoj estas rezultoj de kondiĉoj teknikaj – mi uzas pli bonajn maŝinojn kiuj estas pli lertaj ol l'antaŭaj. Ankaŭ mi mem estas pli lerta, almenaŭ tion mi esperas.
Jen la libro, kiu ekhavis la formon de kalendaro. Antaŭe ĝi estis sabhorloĝa dukodekso kaj komence ĝi estis la monstra, preskaŭ maluzebla leporelo (ĉar 365 folioj kunigitaj akordione jen io vere monstre maluzebla) – sed tio kio estas la plej grava restis netuŝita: la strukturo... divido je partoj nokta kaj taga... kvanto da paĝoj kaj aranĝo de ĉiu paĝo... ĉiuj rakontoj kiujn ĝi enhavas..... Kaj jen alia libro: komence ĝi estis nur aro de lozaj, rektangulaj paperfolioj, poste ĝi estis kvadrata triangulo, nun ĝi estas kvinangula trapezo – sed tio kio estas la plej grava restis netuŝita: la strukturo... iu mistera, magia geometrio... ĉiuj rakontoj kiujn ĝi enhavas, kvankam la paĝoj estis aranĝitaj denove, tamen ĉiu paĝo estas puzlo kunmetita iom alie, sed el la samaj pecoj..... Ĉu ili estas la samaj libroj aŭ eble la aliaj? Eble ili nur ŝanĝas vestojn? Aŭ ili metamorfoziĝas? Unue ili estis larvoj, poste pupoj, nun estas imagaoj, papilioj? ..... Daŭre la sensolva problemo de identeco turmentanta ĉiun estaĵon: ĉiutage mi iĝas iu alia, sed mi daŭre estas mi mem ...... Kaj iuj libroj tute ne transformiĝas, nenio en ili estis ŝanĝita. Ĉu ili naskiĝis jam maljunaj? maljunaj kaj maturaj? Tuj forflugis el miaj kapo kaj manoj paperaj papilioj?


Novembro 2009

Oksfordo. Universitato de Brookes. La Foiro de Libro Bele Presita. La kvaran fojon. Sed post kelkaj jaroj de malĉeesto. Tamen denove je la tablo numero 55. Do mi ne estis forgesita. Estis agrable. Vere agrable. Multaj gekonatuloj. Multe da personoj kiuj konis kaj memoris miajn librojn. Kiel kutime multege da interparoloj. Iom bedaŭrinde, ke vendado ne egalis paroladon.... nu, sed oni ne povas havi ĉion. Kiel kutime multe da duboj: ĉu jen la ĝusta loko por miaj libroj? ja ili ne estas belege presitaj – ili estas nur nemalbele printitaj.... Sendube ili sentus sin plej bone je La Foiro de Libroj Semantike Printitaj. Tamen ĝis nun neniu tian foiron nenie organizis.


Septembro 2009

Mi ne verkis longe. Tio povas signifi, ke nenio interesa kaj priskribinda okazis en la sekreta vivo de miaj libroj, aŭ okazis tiom multe, ke mi ne havis tempon noti ion ajn. Aŭ ambaŭ. Aŭ nek tio nek alio.
La unuan de Aprilo 2009 Krystyna registris LIBERATORIUM kiel normalan eldonejon. Superba dato. Koincido nekredebla. Ja fondi eldonejon ĝuste ĉi tie kaj ĝuste ĉi tiam, jen vera folaĵo. Kaj eble frenezado estas la ĝusta metodo. Nu, el nia vidpunkto nenion folan kaj frenezan ni faris. Simple kelkaj aferoj estos ordigitaj kaj kelkaj aliaj kaosigitaj. La libroj ricevos ISBN numerojn. Novaj, belaj maŝinoj aĉetitaj dank' al eta subvencio de Eŭropa Unio permesos al ni printi pli rapide, pli bone kaj malpli koste, kaj tiam la libroj fine havos vere prudentajn prezojn, kelkfoje malpli altajn ol antaŭe, kvankam esperi ke homoj komencos aĉeti ion kion ili tute ne bezonas estas pura stulteco kaj frenezeco. Tuta verkejo kaj biblioteko estos translokigitaj subtegmenten, kaj la salono teretaĝe denove estos salono. Nia retejo estos renovigita.... Krome nenio ŝanĝos sin. La libroj daŭre estos folaj labirintoj, estos tiaj kiaj ili estas en miaj vizioj kaj sonĝoj, kiajn mi ilin imagas, ne tiaj kiajn homoj volus legi – escepte nur se homoj volus, ke miaj libroj estus ĝuste tiaj kiaj ili estas en miaj revoj, vizioj kaj sonĝoj ..... Nu, neniel mi helpos tion. La mondo estas tia kia ĝi estas, ne tia kian homoj imagas kaj volas, ke ĝi estu. Miaj libroj estas en la sama situacio. Ne povas esti alie, ĉar miaj libroj estas nur sekvaj partoj de MALPRISKRIBAĴO DE LA MONDO, kaj malpriskribaĵo ne estas ordinara priskribaĵo – malpriskribaĵo jen esti kiel tio kio estu priskribita...


Oktobro 2008

Mi trovis mian unuan libron. Eble mi ne devus nomi tiun verkaĵon "libro", sed mi ne scias kiun vorton uzi. Probable mi ne devus uzi ankaŭ la vorton "verkaĵo". "Teksto" ankaŭ ne kongruas, ĉar ĝi estas io pli ol nur teksto (kaj estontis eĉ multe pli). Tio estas rakonto pri tempofluo, eble ankaŭ pri vojaĝado, do dudek kelkaj paĝoj de tajpaĵo estis kunigitaj ne flanke sed supre, same kiel kalendaro vanda. Ne nur tial, ke tia formo metaforis kaj rememorigis la forpasado de tempo – ankaŭ pro tio, ke la teksto fluas alie, multe pli glate kaj kviete, kiam okuloj ne devas salti de la subo de tralegita paĝo al la supro de paĝo tralegota, dum turnante la folion flanken oni brutale rompas tekstolinion. Mi faris tion tute spontane, intuicie: se la vivo fluas kaj la tempo fluas, tiam la rakonto devus flui ...... Tial mi ankaŭ malebenigis la maldekstran marĝenon – por ke la teksto estu kvazaŭ akvo en la rivereto – ambaŭ bordojn kovrontis desegnaĵoj, sed mia frato desegnis nenion, do ili estas nun bordoj nudaj. Li konstatis, ke li povas desegni nur kiam gvidas lin lia mano – iu mendo (kaj mia peto ankaŭ estis speco de mendo) detruas tian delikatan rilaton, tiam li devas gvidi lian manon kaj tio la manon paralizas. Mi komprenas tion tre bone, do mi ne insistis ....... Kaj ĉio ĉi estis okazanta aŭtune en la jaro 1976.

TIO estis prezentita al mia onklino kiu VERKIS. Ŝi jam eldonis la malgrandan kolekton de rakontoj. La onklino tralegis TION kaj konstatis, ke ŝi ne scias kiel TION pritaksi, ĉar ne scias kio TIO estas. Se ŝi scius kio TIO estas, tiam ŝi ankaŭ scius kiel TION pritaksi. Ekzemple, se TIO estus la eseo, tiam oni devus uzi la kriteriojn kutime uzataj por kritiki eseojn – jen ĉio. Bedaŭrinde mi ne povis helpi mian onklinon, ĉar mi ankaŭ ne sciis kio TIO estis. Nun mi ankaŭ ne scias kaj verkante la veron tio min ne interesas. Kio TIO estas ĉiu vidas. TIO estas tio kio TIO estas – jen ĉio ....... Probable nun mi ne ekkuraĝos tralegi TION. Kvankam povas okazi, ke TIO estas ĝuste tio kion mi uzos por iu estonta libro: iu malnova teksto lokita meze de sufiĉe granda paĝo – ĉirkaŭe larĝaj marĝenoj kie mi verkos diversajn komentojn – la komentojn estus, almenaŭ iomete, kvazaŭ arbustaroj ĉebordaj kiujn ne desegnis mia frato, plenaj de fantaziaj estaĵoj kaj bestoj - - mi-maljuna legas ION kion verkis mi-juna - - - - do iu alia ol mi-nuna – mi-maljuna kaj mi-juna ne estas la samaj personoj, ĉu ne? - - - aŭ ĉu jes? - - - -  -  -  -


Oktobro 2008

Krosno. La Biblioteko Publika. Mi montras, prezentas, klarigas, eksplikas, rakontas. La librojn kaj hipertekstojn. Preskaŭ du horojn. Prefere mi ne vidas simptomojn de laciĝo kaj enuo ĉe kelkdek personoj, ĉefe laboristoj de diversaj bibliotekoj (probable). Fascinaj estas viaj libroj, sed kiel oni katalogu ilin? - diras poste la direktoro. Sed ĝuste tiaj aĵoj faras la vivon de bibliotekisto fascinan, ĉu ne? - diras poste mi.


Septembro 2008

Płock. La Galerio de Arto. Mi montras "Malsignojn vojajn". Nenion alian mi povas montri, ĉar ĉiuj miaj libroj estas malliberigitaj en la ĉambro kun duontravideblaj blankaj vandoj. Ni printis la malsignojn pollingvajn per la desegnilo kaj nun ili estas preskaŭ samgrandaj kiel normalaj signoj vojaj. Ili pendas vice. Imitas vojon (mi volis, ke ili imitu urbeton, sed ne estis sufiĉe da loko je la interetaĝo). Aŭ eble ili ne imitas. Ĉe la fino de tiu falsa-ne-falsa vojo, ĉevande, troviĝas la seĝo kaj tablo. Sur la tablo – mia libro. Do jen io kvazaŭ la vojo al la libro. Aŭ la vojo de la libro. Ne – al la libro. Ĉar la ŝtuparo al la interetaĝo troviĝas ĉe alia fino de la vico ol la tablo ....... Venas al mi iu ulo entuziasmigita. Li diras, ke li estas aktoro kaj malsignoj bonege sursceniĝus, perfekte, li jam vidas la tutan scenejon, aŭdas tiujn tekstojn svarmantajn en la kapo de frustrita kondukisto ...... Mi ne diris: ne. Mi diris: ni vidos. Verkante tiun ĉi libron mi tute ne pensis pri frustrita kondukisto. Nu, iu frustrita kondukisto tutcerte ne estontis la ĉefa temo – povus nur vagumi ie fone. Mia verkaĵo apartenontis al senfina kolekto de disertacioj pri supereco de vortoj kontraŭ bildoj kaj inverse.
Poste mi rememoris, ke en unu el miaj fruaj libroj mi printis la noton en kiu mi malpermesis scenigi aŭ filmigi iun ajn el miaj libroj kaj mi argumentis jene: "ho, homoj pretas scenigi eĉ regulojn de vojtrafiko" ...... Nu kaj kion mi faru nun? Atendu pacience. Atente observu kiel semiologio transformiĝas en dramon.


Septembro 2008

Kielce. La Biblioteko Publika. Tute nova konstruaĵo aŭ pli precize: tute renovigita kaj transformita malnova mezlernejo. Tre granda kaj tre malplena ejo – nun uzata kiel artgalerio kaj baldaŭ uzota kiel magazeno, simple la librejo. Ene mi konstruas la ĉambron – negrandan, tian ke oni povu eksidi tie komforte en la fotelo aŭ ĉe la tablo, prenu iun libron el la breto kaj legu ĝin trankvile kaj senĝene. Mi faras la vandojn el duone travidebla blanka teksaĵo. Mi tranĉis ĝin kvadrate (90x90cm) kaj sur ĉiu kvadrato mi skribis per blanka krajono unu literon. Ili komponiĝas en la frazon kiun oni povas legi ĉirkaŭirante la ĉambron:
A DOOKOŁA KAŻDEJ KSIĄŻKI CICHO SZEMRZĄCA LŚNIĄCA PUSTKA
kaj ĉirkaŭ ĉiu libro silente flustranta brilanta malpleno
Kvardek ses literoj, sep spacetoj kaj du kvadratoj mankantaj por la enirejo. Ne povas esti pli da kvadratoj ĉar loko ne sufiĉas. Nu, bone. Nenio pli estas bezonata. Kion plu mi verkontus? ...... Mi volis verki unu frazon pli. Tre longan frazon. Sur la planko. Tuj apud la vando. Ĝi kurontus ĉirkaŭ la tuta ĉambro kaj rakontontus ion pri la senmakula, sensigna, malplena vando. Aŭ pri la plej grava momento en la longega kaj kompleksega kaj sinuoplena proceso de librokreado, kiam tio kio plenigas mian menson devas eliĝi kaj aperi iele sur la paperfolio. Aŭ sur iu alia folio ..... Sed mi ne verkis ĝin. Pro diversaj kialoj. Eble bone. Ĉar tiu momento vere ne estas la plej grava. Ĝi estas same grava kiel ĉiuj aliaj momentoj. Nu, eble la plej nekaptebla. Samkiel dormiĝado.

Post la malfermo venis al mi iu laboristo, kiu iom helpis min munti mian blankvandan ĉambron kaj li diris: Mi vere admiras vin – fari tiaĵojn en tiajn tempojn.... (Kompreneble li pensis pri miaj libroj, ne pri la ekspozicio mem.) Li povus ankaŭ aldoni: kaj en tia lando – sed li tion ne aldonis. Do, mi povus respondi: Ne estas tiel malbone – ja mi povus vivi en pli malbonaj tempoj kaj lando. Tamen mi diris nenion. Ni foriris. Ni lasis malplenon en la ĉambrego. Ĝi flustru kaj briletu silente tie.


Januaro 2008

Gdynia. „La dua revolucio de libro”. La konferenco. Kial "revolucio" kaj kial "la dua"? Mi ne scias. Tamen oni ne devas emociiĝi. Titoloj kaj nomoj estas kutime bizaraj. Mia prelego ankaŭ havis bizaran titolon. Tre bizaran. SIGNO TEKSTIGITA. TEKSTO SIGNIGITA. Mi volis rakonti pri rilatoj inter teksto kaj signo. Mi volis ankaŭ prezenti mian novan libron – "Malsignoj vojaj". Kompreneble, mi rakontis ne pri tio pri kio mi volis rakonti, kvankam mi havis precizan planon kaj ĉion bone preparis. Verŝajne mi miksis la signojn kaj mi turnis ne tien kien mi devus turni. Tio ankaŭ ne estas bizara. Kutime mi rakontas pri io alia ol mi volas rakonti. Probable mi devus teni la buŝaĉon malfermitan. Probable mi devus nur montri sur granda ekrano malantaŭe tutan libron popaĝe. Nu, probable estus eĉ pli bone se mi musklaku tra "Emeryk" – eble la hiperteksto montriĝus multe pli revolucia ol la signoteksto. Sed tion mi ne faris. Mi legontis multege entrajne, sed mi nur multege dormetis. La ventego povis puŝi min en la maron, sed tion ne faris. Do eble la vojaĝo al Gdynia ne estis tute malsukcesa. Mi iomete progresigis Liberlandion. Tamen la plej grava estis la ilumino. Mi alportis tie dek lignajn lamenojn preskaŭ du metrojn longaj por pendigi sur ili malsignojn (formato A2) kaj tiele transformi la prelegejon en kvazaŭ-vojon. Kaj poste mi ne sciis kion fari. Mi iris laŭlonge la strato kaj sentis min kvazaŭ primitiva ĉasisto sekvanta iun beston kaj tenanta enmane lancon. La ventego muĝegis, la pluvo vipis. Malespero kaj furiozo. Neatendite ideo fulmis en mia kapo: ne lancon mi tenas enmane sed flankojn de skatoloj por miaj libroj! Jam kvin jarojn mi eltranĉas nerekte kaj aĉe la edrojn – turmentiĝas, malesperas, furiozas – kaj ja mi povas aĉeti diversajn lamenojn – pli stretajn kaj malpli stretajn – ebenajn kaj rektajn - - - - - - - Mi bezonis kvin jarojn kaj kvincent kilometrojn por iluminiĝi! Jen vere revolucia ideo! Jen la sekva revolucio de miaj libroj!


Decembro 2007

Du monatojn kelkdek libroj de mi mem faritaj estos montrataj en la vitrokestoj en la ĉefa koridoro de Nacia Biblioteko en Varsovio: fermitaj, malfermitaj, malfalditaj, disetenditaj, sternitaj, malsternitaj... Ĉu povas esti iu pli bona loko por libroj? Jes. Kompreneble. Manoj de leganto.


Septembro/Novembro 2007

Nu, okazis tio kio estis okazonta, ĉar nenio alia povus ja okazi kaj atendi ion alian estus treega naiveco. Kiam printempe 2005 "Fino de la mondo laŭ Emeryk" estis publikigita kompaktdiske mi cerbumis sur kia breto oni metis ĝin en librovendejoj. En neniu librovendejo ĉi tie troviĝis la breto por noveloj hipertekstaj, ĉar neniu antaŭe verkis kaj publikigs la tiaj en Pollando. Kaj nun oni sciigis min plenkontente. Lastatempe aperis en librovendejoj la breto por aŭdiolibroj. Kaj jen ĝuste tie mi trovis "Emerikon", surprizita ege kvankam mi tute ne rajtis surpriziĝi. Kompreneble, ne en ĉiuj librovendejoj, nur en kelkaj, ĉar en la plimulto ĝi ne troveblas. En la plej granda librovendejo reta ĝi ankaŭ estas inter aŭdiolibroj. Do, uloj serĉantaj hipertekstojn havas preskaŭ neniujn ŝancojn trovi ĝin. Tamen ni ne devas pro tio ĉagreniĝi – preskaŭ neniuj uloj serĉas hipertekstojn. Tial ekde nun tuta "Emeryk" troveblas en Liberatorio.


La 20-an de Julio 2007

Miaj amikoj estis legantaj laŭte miajn librojn en la BWA artejo en Kielce. Nokte. Skribante la veron mi ne devus akcepti la proponon, ĉar estas malpermesite legi laŭte ĉiujn miajn librojn. Pro kialoj klaregaj kaj tute ne bezonantaj eksplikojn. Tamen mi diris jes, ĉar mi ekpensis, ke tio estos bona ŝanco montri, ke ili estas antaŭ ĉio por legado, legeblej kaj legindaj, kvankam sendube alie ol laŭte. Multaj homoj estas konvinkitaj, ke oni povas nur rigardi kaj trafoliumi ilin, ĉar oni povas legi ilin neniele.


Majo 2007

Mi ŝanĝis LIBRO2N. Mi transformis leporelojn en kodeksojn. Nun la libro estos pli facile uzebla. Mia amiko kiu ricevis la ekzempleron leporelan informis min, ke li sukcesis malfermi kaj malfaldi ĝin. Li tamen menciis nenion pri tio, ĉu li sukcesis faldi ĝin kaj fermi. Sendube li sukcesos. Li vere amas librojn, do li tralegos ĝin atentemege kaj same atenteme faldos kaj fermos ĝis poste.


La 7-an de Majo 2007

Renkonto en la Urba Biblioteko en Krosno. Mi ĉe unu flanko de la barikado – kelkdek lernantoj dekkelkjaraj ĉe l'alia. La barikado farita el libroj. El liberaturo kaj hiperteksto. Mi rakontas pri io kion ili tute ne konas kaj pro tio mi ne plendas. Kie kaj kiele ili ja povus tion ekkoni? Pli malfacila estas tio, ke mi rakontas pri io kion ili tute ne volas ekkoni. Ili tute tion ne bezonas. Mi povas nur esperi ke post iom jaroj iu el ili neatendite, tute teruriĝinta, ekvolos trovi la respondon al vere truka demando: ĉu oni povas priskribi aĵojn akutaj kaj angulecaj pere de rondaj literoj?


La 25-an de Majo 2007

Edinburgh World Heritage. 5 Charlotte Square. Duhora prezentado de Liberatorio. Tre bonaj respondoj kaj reagoj, eĉ entuziasmaj. Tiel entuziasmaj, ke probable neniu ekpensos, ke oni povos fari ion plu kaj pli. Ekzemple reeldoni la "Sienkiewicz Strato" (l'antaŭan tagon The Demarco European Art Foundation aĉetis la lastan ekzempleron). Aŭ multobligi tute nemirakle iun alian mian libron. Kaj mi daŭre ne havas sufiĉe da kuraĝon demandi kaj peti. Tamen la situacio estas multe pli bona ol, ekzemple, manko de eztuziasmo aŭ laŭdetado pro ĝentileco aŭ malatento kun malaprobo kaj abomeno.
Verŝajne libroj vivas sian propran vivon. Se jes tiam ili devus mem zorgi siajn negocojn kaj interesojn. Povas tamen okazi, ke ili ankaŭ ne ŝatas puŝi sin antaŭen. Kio tiam?


Aprilo 2007

Bristol Artist's Book Event. Verdire (ververke aŭ verskribe) mi ne devus esti tie – miaj libroj ja ne estas libroj de artisto. Miaj libroj estas libroj de verkisto. Tamen ĝis nun mi aŭdis nenion pri iu evento rilata al libroj de verkistoj, kio povas ŝajni stranga ĉar libroj de verkistoj ne estas tiom malmultaj. Tamen mia ĉeesto tie ne estis tute senkaŭza, sensenca kaj sencela – ja mi ankaŭ estas iomete artisto ĉar de tempo al tempo mi ion desegnas. Mi povus tutkaŭze kaj plensukcese partopreni iun eventon rilatan al libroj de muzikistoj. Bedaŭrinde tiaj eventoj estas eĉ pli maloftaj ol eventoj rilataj al libroj de verkistoj... Estas granda plezuro renkonti konatulojn kaj amikojn kiujn mi ne vidis kelkajn jarojn. Tre plezure. Interese, ĉu libroj ankaŭ havas tiajn konatulojn kaj amikojn? Estas plezure ekvidi kaj ekkoni novan lokon – neniam antaŭe mi vizitis Bristolon. Interese, ĉu la libroj ankaŭ trovas tion plezura kaj agrabla. Interese, ĉu ili vidas tion kion mi vidas kaj rigardas, ĉu miaj okuloj estas iliaj okuloj – ne nepre povas esti tiele kiele povus ŝajni.


Januaro 2007

Mi prenis hejmen librojn el la artgalerio Białko kaj el la vendejo Ha!Art. Ili staris, kuŝis, atendis tie sufiĉe longe. Kio okazontis je ili tie, plej probable jam okazis. Kiu rigardontis ilin, jam ilin rigardis. Kiu trafoliumontis ilin, jam trafoliumis. Kaj kiu aĉetontis iun el ili, jam aĉetis. Plej probable. Ĉiam restos iomete da malcerteco, ke eble ĝuste la sekvan tagon alvenis iu kiu volis aĉeti ĉiujn librojn. Nu, se iu tiel kuraĝa vere aperis tie, li aŭ ŝi estus ankaŭ sufiĉe aŭdaca por min kontakti. Tamen nenio tia okazis. Do nun la libroj vojaĝos iom. Kaj ripozos hejme.


La 27-an de Oktobro 2006

Mi estas en la galerio de arto novtempa. Tio estu la komenco de kolekto prezentanta verkojn de diversaj artistoj vivantaj en tiu ĉi regiono. Inter multaj bildoj pendantaj survande mi vidas du miajn librojn. Ili estas malliberigitaj en vitroŝranketoj. Same bone ili povus pendi survande en iu muzeo de Naturo inter diversaj papilioj kaj aliaj bizaraj estaĵoj flugantaj. Eble estus eĉ pli bone... La vitroŝranketoj estis faritaj precipe por miaj libroj kaj estas ĝustaj, puraj kaj belaj - la libroj aspektas bele. Tamen tia sorto ŝajnas la plej malbona por iu libro.


La 14an de Oktobro 2006

Mi rakontas pri mia "Traktato paĝeografia" je la internacia konferenco pri sensenco (aŭ malsenco) [IALS IV Conference / In Search of (Non)Sense / Instituto de Angla Filologio je Universitato Jagielonia en Krakovo]. Kiel kutime rakontado pograde transformiĝas en montradon, en libroprezentadon. Povus ŝajni ke mia ĉeesto inter filologiistoj, teoriistoj, scienculoj kaj literaturistoj estas sensenca (aŭ malsenca) – ja ni troviĝas ĉe aliaj flankoj de barikado. Povus sed ne devus – ja tiu ĉi barikado estas konstruita je libroj kiujn mi (mal)verkas kaj ili (mal)legas.


Septembro 2006

Malpriskribaĵo de la mondo darigita...
Post kelkaj jaroj denove en la Muzeo de Libro Arta en Łódź. La ekspozicio-legejo. Klara kaj preciza, sen iuj nenecesaj elementoj. Kaj mi sukcesis kompletigi la novan libron: LIBRO2N. Preskaŭ kompletigis - la disko kun fotoj ja ne estis preta, sed mi dubas, ke iu ajn el la vizitantoj estu tiel esplorema. Nu, por malgvidi l'atenton de vizitanto mi pendigis survande printaĵoj montrantaj kiel la gamadelto norblina estis kreita.


La 14-an de Septembro, 2006

Mi montras miajn librojn en La Biblioteko en Płock. Mi parolas kaj rakontas preskaŭ du horojn. Mia buŝaĉo ne volas fermiĝi. Mi promesas kaj promesas, ke mi jam neniam plu rakontos, ĉar vere jam naŭzas min daŭra klarigado kaj eksplikado kial mi faras tiajn librojn kaj kial ili estas tiom malmultaj kaj poste mi parolaĉas kiel streĉita ludilo. Kelkaj homoj aĉetas "Finon de la mondo laŭ Emeryk". Ili intencas vagadi tra senvojo de hiperteksto. Eble sufiĉos nur intencoj. Ili ne aspektas kiel homoj kiuj facile povus anstataŭigi brueton de turnataj folioj per sonoj musklakaj. Tamen l'aspekto povas erarigi kaj konfuzi. Ili povus ja esti riskuloj kaj foluloj travestiĝintaj je ordinaraj civitanoj.


Somero 2006

Libra antikvaĵejo de Andrzej Metzger en Kielce. La vitrino. Montrofenestro. Manuskriptoj. Notoj. Skribaĵoj. Kajeroj. Tajpaĵoj. Malnovaj tajpiloj. Mia unua printilo nadla. Mia unua printilo inka... La provo montri la procezon de librofarado. Aŭ nur skrapon de tia procezo. Ja mi ne povis malŝraŭbi la kapon... Ankaŭ la provo montri rilatojn inter teknologio kaj fina formo de verko... Jes. Nur provoj. Apenaŭ montrado de problemo. Kurteno iomete puŝita flanken... Kaj ankoraŭ bretoj kun miaj libroj. Kaj ankoraŭ la tekstoj (mal)klarigantaj. Kaj ankoraŭ la desegnaĵoj – ie fone, ie funde. La vitrino ne estas granda. Tamen surprize profunda. Reale kaj metafore.