Radosław Nowakowski
La plej malbona vino en la mondo

jaro:
2024
formato: 15 x 30 cm
kovrilo: mola + travidebla jako
papero: 120g blanka
printo: inka
lingvo: pola
eldono aperta

Nelonga rakonto pri fondado de la vinberejo, vere eta vinberejo. Prefere pri la inocenta ludado je vinberejo, kiu vere estas senkompata lukto je vivo kaj morto, samkiel ĉiu ludado. Tio ne estas la rakonto pri vino, ĉar la libro mem estas la botelo de vino. Aŭ almenaŭ estontus tia. Kiel oni povas facile rimarki la kvanto da teksto malpligrandiĝas dum legado, samkiel la kvanto da vino malpligrandiĝas dum trinkado. Do eble tamen estas.











Radosław Nowakowski
Kadavra trinkaĵo

jaro:
2024
formato: 11,5 x 21 cm
kovrilo: mola + travidebla jako
papero: 120g blanka
printo: inka
lingvo: pola
eldono aperta

Aldono al la vino. La ebriiganta eseo pri denaturigado de lingvo (pola).