UNIVERSITATO EKSTREMA
FAKULTATO DE MAŜINOJ EKSTREMAJ


Ne pri perpetum mobile temas ĉi tie. Tute ne.
Perpetum mobile estas la maŝino malebla. La ordinara maŝino malebla. Nenio ekstrema estas en ĝi – ĝia malebleco estas tute kutima kaj ĉiutaga.
Maŝinoj ekstremaj estas maŝinoj eblaj, sed tre malfacilegaj por konstrui, por projekti, ho! eĉ por imagi ilin. Antaŭ ĉio por imagi.
Maŝinoj ekstremaj estas aparatoj tute malnecesaj – neniu revas pri ili, neniu atendas ilin (dum pri perpetum mobile revas la multaj, kaj atendas ĝin ĉiuj, kvankam ne ĉiuj scias, ke ili ĝin atendas – ja ĉiu volus havi la veturilon kiu veturus kaj bezonus neniun fuelon). Ili plenumas taskojn, kiuj estas pura perdo de tempo kaj energio. Ili estas aparatoj tute absurdaj kaj senutilaj.
Tamen teorie ili estas interesegaj. Kaj pro tio povas montriĝi utilegaj. La teorio de senutileco ne estas senutila. Esti senutila kaj studi senutilecon jen du tute malaj aferoj.

Ĉu la maŝino por fari nenion estas maŝino ekstrema, ĉu malebla? Jam iam iu imagis ĝin kaj eĉ priskribis krokize. Pro krokiza karaktero de la priskribaĵo, oni ne scias ĉu transformante ĈION en NENION la maŝino neniigis ankaŭ sin mem, kaj se jes, do kiel ĝi tion faris. Tio estas vere pripensinda afero.

Pripensindaj estas ankaŭ aliaj ekstremaj maŝinoj:

MPKCV: Maŝino Por Kalkuli Ĉiujn Vortojn

II: [Idealaj Insektoj]

LM: Lavmaŝino Molekula

S: Sonĝoregistrilo

..........................

DdS: Detektilo de Stulteco


<<<