La principo de funkciado de lavmaŝino molekula estas ekstreme simpla: tio kion ni volas lavi estas dismolekuligita, la molekuloj de malpuro estas neniigitaj kaj la molekuloj puraj, do ĉiuj aliaj, estas denove kunmetitaj, rekomponitaj je tio kion ni donis por lavado. Eble la vorto dismolekuligi ne estas bona, eble dekomponi estus pli konvena, ĉar pli tenera, pli kalma. Sendube ni ne devus uzi la vorton frakasidisrompi, ĉar tiaj vortoj indikas agadojn brutalajn, kaj tio kio estas frakasita, rompita, disrompita ne povas esti kunmetita, rekomponita, kaj se povas, tiam la rezulto ne estos perfekta, ĉiam io mankos. Same ni ne devus uzi la vortojn pistimuelidisŝiri. Tiaj vortoj forpelas kaj malkuraĝas. Sed akceptebla estas prima faktorigado - kompreneble ne indikante kio estas primaj faktoroj en kaze de ŝuoj, pantalono, ĵerzo, sako, biciklo aŭ veturilo. Se la misteraj primaj faktoroj maltrankviligus la klienton, pro asocio kun neniigado, oni povas paroli pri aliaj faktoroj, ekzemple pri sekundara faktorigado.

La ekzemploj de aĵoj lavataj ne estas hazardaj kaj fantaziaj. Lavmaŝino molekula povas lavi ĉion, vere ĉion. Eĉ ĉi tiun tekston. Kaj ankaŭ aliajn tekstojn. Tuta Liberlando povus esti lavata senprobleme. La teksto estus disliterigita, la literoj diserigitaj je lopoj, maŝoj, sktreketoj, bastonetoj, kaj tiuj je punktoj kaj linietoj. La punktoj kaj linietoj ne estus diserigitaj ĉar ili povas esti diserigitaj nur je linietoj kaj punktoj kaj tio ne havus sencon. Iun, etetan senceton la lasta paŝo eble havus, sed tio restas la dolĉa mistero de la maŝino.

Lavmaŝino molekula havas neniun specifan formon kaj neniun tipan mezuron. Ni premisas, ke ĝi prenas la formon de tio kio estas ĝuste lavata. Lavmaŝino molekula estas, antaŭ ĉio, la procezo, kiu iam, tre malofte, manifestiĝas kiel io simila al Remosko (aŭ prodiĵo) kvankam ne ronda sed ameboforma, do facilege sin transformanta kaj ŝanĝanta.

Fine ni devas tuŝi la problemon de produktiveco kaj fidindeco. Nu, lavmaŝino molekula ne estas aparato produktiva. Ĉefe pro tio, ke ĝi ne estas la aparato. Escepte nur se ni premisos, ke la procezo estas, povas esti, aparato – aŭ ke l'aparato, la ilo, povas esti procezo. Lavmaŝino molekula estas la procezo ekstreme produktiva kaj false fidinda. Tio signifas: dekomponado, diserigado, estas fidinda kaj senerara. Ne ekzistas aĵoj nediserigeblaj. Ĉio povas esti diserigita, dekomponita. Kaj ĉio povas esti rekomponita, kunmetita denove. Tamen rekomponado ne estas plene senerara. Povas okazi, ke la maŝino redonas al ni ne tio kion ni metis en ĝi - maloftege tio okazas, sed okazas. Tio devas esti plibonigita, korektita. Tamen ne troe. Iomete da malcerteco kaj folo taŭgos. Neniam mankos amantoj de ludoj hazardaj kaj riskegaj. Ja povas okazi, ke tio io alia akcidente produktita far lavmaŝino molekula estas via plenumita revo. Se tia ebleco ekzistas, oni ne devus ĝin elimini.