Bela. Aspektas plezure. Kaj povas kalkuli vere  ĉiujn vortojn: skribitajn, verkitajn, printitajn, presitajn, skulptitajn, parolitajn, eltranĉitajn, kantitajn, kriitajn, pensitajn, imagitajn - ie-ajn, iam-ajn, de iu-ajn, en iu-ajn lingvo... Bedaŭrinde ne funkcias. Ankoraŭ ne funkcias. Oni ne scias ĉu ĝi funkcios, ĉar oni ne scias kiel ĝi funkciu. Probable tio estas sekreto zorge gardata.... Aŭ ĝi jam ne funkcias. Difektiĝis. Tuj. Rezignis. Ektimis. Fuĝis. Dizertis. Oni tion ne scias. Nenion oni pri ĝi scias krom tio kiel ĝi aspektas. Oni ne scias ankaŭ ĉu ĝi aspektos tiel, kiam ĝi fine komencos funkcii. Se komencos. Eble ni ĝin ne bezonos. La mondo ĉirkaŭe preferas muti, ne uzas vortojn, sensencaĵojn ne parolaĉas.... Tempo por reveni al la mondo. Ĉu tial la kvanto da fotoj kreskas rapidege, lavange? Eble ni devos konstrui la maŝinon por kalkuli bildojn. Ĝi devus esti la vorto, se la Maŝino Por Kalkuli Vortojn estas la bildo.