S O N Ĝ O R E G I S T R I L O

Iu modesta kaj deca, malekstravaganta sciencisto, kiu senprobleme dissolvus sin en homamaso, en same modesta kaj deca, ne dista lando transbarila kaj transekrana, konstruis la ilon por registri sonĝojn. Aparato ne estis perfekta kaj ne scipovis surdiskigi sonĝojn por ke poste oni povu ilin analizi kadron post kadro. Ni ne scias ĉu l'aparato havis iun nomon. La vorto sonĝoregistrilo sonas bone, sed ne estas tute trafa. Ni ankaŭ ne scias kial la unua estis bovino, kial la sciencisto ekdeziris ekscii kion sonĝas ĝuste la bovino. La modesta homo ne malkaŝas tion kio troviĝas en abismo de lia menso. Nenepre oni devas supozi, ke la elekto estis la rezulto de komplikaj procezoj kaj kalkulitaj premisoj. La kialo povis esti tute hazarda kaj la decido spontana: ĝuste la bovino troviĝis en proksimeco. Se estis tiele, tiam alia demando aperas: kie la sciencisto
troviĝis proksime de la bovino, aŭ kiel la bovino aliris lin (ekzemple li pasigis kampare feriojn kun la familio kaj kun la prototipo kiun li ne povis forlasi malgraŭ senĉesa plendado kaj veado de lia edzino aŭ eble ĝuste tial), aŭ trovis vojon al la laboratorio kaj tie ekkuŝis por dormi. Plej probable ni neniam tion ekscios, ĉar la ununura fonto de informoj estas la malnova filmo de jardekoj ne montrata, kuŝanta ie sur la polvokovrita breto en abismeca magazeno aŭ eble eĉ perdita. Do, la bovino malkovris alian mankon de la aparato: kvankam ĝi ne scipovis surdiskigi sonĝojn, li scipovis materiigi tiujn, aŭ almenaŭ iujn elementojn, erojn de tiuj. La bovino sonĝis, ke atakis ĝin nubo de muŝoj, kaj ĝi fostumis furioze por ilin forpeli, eĉ saltis, kuregis kaj piedbatis aeron. La sciencisto malŝaltis l'aparaton tre kontenta, ĉar la provo montriĝis sukcesa, tiam surprize rimarkis, ke ĉie ĉirkaŭ li flugas kaj zumegas muŝoj. Tamen li ne ekpensis, ke jen la efiko de kroma materiigo, li prefere kulpigis la varmegan, sultran posttagmezon. Se li ekpensus, li ne farus tion kion li faris poste. Li konektis al la aparato lian dormantan edzinon (denove oni ne scias ĉu kun aŭ sen ŝia konsento) kaj tiam en ilia modesta loĝejo (la sciencisto estis ja modesta, la Nobel Premio ŝajnis nericevebla, kvankam se li kontentiĝus je bovino, li estus premiita) ekaperis Superman. Aŭ Superwoman – se jen la edzino konektis lin al la aparato, kial ne? Kio okazis poste, neniu scias.

Tio ne gravas, tute ne gravas. La sciencisto, edzino, Superman, bovino kaj muŝoj malaperis antaŭ tre longe; eble la historio estis tute alia, ja memoro ne estas fidinda aparato. Gravas nur la ideo. Ĝi restis kaj indas ĝin daŭrigi kaj evoluigi. En la landoj transbarilaj kaj transekranaj estas multe da belegaj ideoj forgesitaj kaj prenindaj.


La sonĝoregistrilo estas aparato kiun ĉiu devus posedi. Tro multe da belegaj sonĝoj malaperas kaj kune kun ili tro multe da belegaj libroj, koncertoj, kantoj, bildoj, landoj, rakontoj, inventoj... Kompreneble, estas same multe da koŝmaroj kiujn oni volus forgesi kiel eble plej rapide, aŭ neniam rigardi ilin, neniam en ili partopreni. Jes, plejparte sonĝoj estas nur ruboj kaj forbalaaĵoj, sed ankaŭ en ruboj oni povas trovi belan ideon erare forĵetitan.

La tradiciaj kaptiloj de sonĝoj ne utilas, ĉar eĉ se ili kaptas sonĝoj, oni ne povas rigardi la sonĝojn kaptitajn. Oni eĉ ne scias kio estis kaptita... sed se la reto grandmaŝa estus anstataŭigita per ekrano... La ŝtelrigardilo estis vera progreso kompare al kaptiloj. Tamen ni devas fari la sekvan paŝon. Kaj tiu paŝo estus facila kaj eta, se iu-ajn dokumentaro teknika restis, dum restis nenio, eĉ unu vorton pri la konstruo de aparato ne estis dirita, ni povis vidi ĝin treege mallonge kaj sen iuj-ajn detaloj.

Antaŭ ni vere granda defio.

<<<<