![]() |
![]() |
![]() |
|
![]() ![]() RADOSŁAW NOWAKOWSKI klaviceneto, bzyk łysogórski registrita en Septembro 2025 hejme je Tascam DR-07X imagis, ludis, produktis, projektis, verkis, printis, bindis: R.N. ![]() (tie oni povas aŭskulti) ![]() (tie oni povas aĉeti .wav dosierojn) Iam la klaviceneto renkontis la bzykon. Hazarde. Alparolis ĝin, kvankam oni devus verki "alklavis". La bzyko respondis, kvankam oni devus verki "bzikis" aŭ "rezumis". Kaj ili daŭris tiamaniere la interparolon. Unu bzikis, zumis, bruis, ĝemis, bekis, raŭkumis, l'alia jelpis, pepis, ĉirpis, brave klavicenetis. Ne longe ili interparolaĉis, baldaŭ disiris. Pri kio parolis? Pri hazardoj kaj akcidentoj. Ja unu estis farita okaze kaj agordita laŭvole, do tute ne agordita, dum l'alia havis ĉambrotonon barokan, sed surprize estis konstruita en la nuna daŭre sennoma kaj hazarde elektita epoko. Nu kaj? Nu nenio. Plezura interparolado tio estis. Por ili. Nenepre por ni. Bzyk łysogórski – iu tipo de klavikordo kun du kordoj, hazarde agorditaj je kvarto, kaj kun la simetria klavaro spegule duonigita pere de iu gitara receptoro; ĉiu duono havas po deksep klavojn kaj kovras preskaŭ la oktavon; la klavoj ne estas alfiksitaj, do dum ludado ŝovetas flanken tiel kaŭzante etan fluktuadon de intervaloj. Estas nur nun prototipa ekzemplero de tiu ĉi muzikilo, konstruita ĉi-jare de Tomasz Rozborski, la lutieristo hazarda, tamen la bibliografio pri bzyk (bziko) kompilita de Krzysztof Żarnotal estas vere ampleksa. La klaviceneto (Colin Booth – Early Keyboard Instruments) – la kopio de pli aŭ malpli hazarde elektita muzikilo originala posedata de Fratino Hanna al kiu mi dankas kore por pruntado. |