En mia kapo aperas iu libro. Tuta. Preta. Kompleta. Mi devas elpreni ĝin el tie. Neniu eniros en mian kapon por tralegi la libron. Eĉ mi. Do, kiel mi eltiru ĝin, por ke ĝi ne estu samkiel meduzo elĵetita de marondoj surstranden? Mi verkas, VERKAS, verkas, verkas, skribas, desegnas, projektas paĝojn, kreas literojn, pensegas pri la konstruo, pri fermado kaj malfermado, pri faldado kaj malfaldado, pri streĉado, pri tekstofluado, mi kompostas, redaktas, elektas paperon, printas, bindas... Mi devus fari tion samtempe. Sed mi ne povas, ne gravas kiel fortege mi provus, ĉar tio simple maleblas. Jen la baza antinomio inter elpensado (inventado) kaj farado. Inventado (elpensado), ne estas lineara, dum farado estas. Tial tio, kion mi faris, ne ĉiam estas tia, kia mi tion elpensis... Fari ĉion mi mem – jen frenezeco. Jes. Sed la frenezeco, tiu ĉi frenezeco, estas la metodo dank'al kiu miaj libroj estas tiaj, kiaj mi volas ke ili estu (ĉu la libroj atentas pri tio, kion mi volas – jen tute alia afero) – kaj mi volas ke libro estu la verko integra, ĉiuj ĝiaj elementoj estu bone alĝustigitaj, havu valoron semantikan (ion signifu) kaj partoprenu en rakontado de iu historio. Mi havas liberajn manojn kaj liberan kapon. Iome kiome. Do miaj libroj ankaŭ estas liberaj. Iome kiome. Ja ili ne estas liberaj de mi. Samkiel mi ne estas libera de mi. Bedaŭrinde... 

Tio, ke ĉio okazas en unu loko – en la subtegmento de la domo en Dąbrowa Dolna – kaj en unu kapo, en la kapo de Radosław Nowakowski, ne malebligas, ke iu fazo de la procezo okazu ie alie: ja ofte mi skribas kaj desegnas dumvojaĝe, mi ankaŭ povus kunlabori kun iu presejo... lokoj ne estas problemo – vere granda problemo estus aliaj kapoj...





La libroj estas printataj ĉefe pere de printiloj inkaj, kunmetataj kaj bindataj mane. Pro tio ekzempleroj povas diferenci unu de l'alia, foje nur iomete, foje signife. Iuj titoloj evoluas, do ekzistas eĉ en kelkaj versioj.
Eldonoj estas apertaj, kio signifas, ke sekvaj ekzempleroj estas farataj laŭbezone. Antaŭe ekzempleroj estis numerataj, nun estas datataj kaj parafataj de aŭtoro. Estis montrataj (kaj estas, sed nun malpli ofte) je diversaj grupaj kaj individuaj ekspozicioj, je foiroj kaj festivaloj de libroj normalaj kaj nenormalaj, artaj, belege presitaj, nekonvenciaj kaj alispecaj en tuta Eŭropo, Usono, Koreio, Izraelo, Meksikio, Tajvano, Japanio kaj oni ne scias ie alie...
Oni povas trovi ilin en multaj publikaj kaj privataj bibliotekoj tutmonde. Tamen oni ne povas trovi ilin en librovendejoj. 

Ĉiuj libroj estas rigardeblaj kaj legeblaj en la liberatoria legejo.
Ĉiuj libroj estas akireblej en la Liberatorio (Liberatorium).