|
Mi, Radosław Nowakowski, naskiĝis en 1955. En Kielce. En Pollando. En Eŭropo. En la mondo. Sur Tero. Infan' kaj junulaĝe mi loĝis en la domo je la ĉefa strato, inter la muzik' kaj libro vendejoj. Tiele mia futuro estis determinita. En Kielce mi estis lernanta legi, skribi, verki kaj ludi pianon. Kiam mi havis dek jarojn mi lernis tajpi per la ilo kiu apartenis al mia avo - kompreneble hejme, ne lerneje. Ĝis nun mi havis tiun ĉi tajpilon. Ĝin uzante mi tajpis en 1976 la unuan libron. Mi faris nur unu ekzempleron, neplenan: kvankam la teksto estis finita, la libro mem ne ekhavis la specialan formon kiun mi imagis. La pralibron mi faris en Krakovo, kie mi studis arkitekturon. Tamen mi neniam konstruis domojn – mi nur konstruas librojn anstataŭ. Du jarojn post kiam mi ne kompletigis la unuan libron, mi komencis ludi la muzikon de fluganta fiŝo kun la grupo OSJAN. Ni ludas ĝin ĝis nun. Mi ludas diversajn tamburojn. Mi kunlaboris ankaŭ kun aliaj grupoj, diversaj sed ĉiam improvizantaj. Tamen nur Osjan registris diskojn kies titoloj enhavis la vorton libro... Ĉu tio ion signifas? En 1992 (eble) mi aĉetis la unuan komputilon kaj printilon nadlan. Pere de ĝi mi printis "La voston de elefanto" kiun mi rekonas la nulan parton de la ciklo MALPRISKRIBAĴO DE LA MONDO. Du jarojn poste mi vendis mian loĝejon en la urbo kaj aĉetis la domon en la vilaĝo, domon kun maljuna fruktoĝardeno. Mi edziĝis. La maljuna ĝardeno transformiĝis en junan, sovaĝan abundan arbaron, preskaŭ ĝangalon, dum ni malrapide iĝas "maljunajn fungojn" en ĝi, kiel oni kutime diras ĉi tie. En 2009 la librofarejo "Vosto de elefanto" estis transformita en la veran, sed etetan, eldonejon LIBERATORIUM. Preskaŭ nenio estis ŝanĝita. De iom da tempo mi denove ludas ekzerce je mia piano gamojn kaj skalojn en nekalkuleblaj duvoĉaj kombinoj. |