Organizacio.....
Kia? Kompreneble sekreta.
Kaj se sekreta, tre sekreta, sekretega, tiam sennoma.
Apenaŭ skribata majuskle en la komenco.


Kompreneble la banalo, ega banalo, estas verki, ke ĝi estas tiel sekreta,
ke neniu pri ĝi scias, eĉ ĝi mem ne scias, ke ĝi ekzistas kaj agas.

Same banala ŝajnas la konstato, ke se la plej malhele estas sub lanterno,
tiam la plej sekreta estas tio kio estas tute publika, tio pri kio ĉiuj scias
kaj kion ĉiuj konas. Se Organizacio estas (aŭ estontas) la plej sekreta kaj mistera,
tiam ĝi estas (devas esti) konata bonege al ĉiuj kaj pro tio nesuspektebla, absolute
travidebla kaj ĉasta. Ekzemple: ni ser
ĉas Organizacion en la arbaro, ni imagas ke ĝi
estas kaŝita en iu nekutime zorge maskita sistemo de subteraj bunkroj kunligitaj pere
de labirinta reto de tuneloj kaj koridoroj, aŭ en nestoj iluzie similaj al la birdaj kaj
pendigitaj ie en la branĉaroj, kaj jen montriĝas, ke la arbaro mem estas Organizacio ......
Ha! ha! ha!
ha! ha! . . . . . . . . . . . Jes, ni pravas, Organizacio troviĝas en la arbaro,
ĉar ĝi mem estas arbaro, kaj la arbaro devas ja troviĝi en arbaro, la arbaro ne povas troviĝi
ie alie, for de arbaro...... Ĉu oni povas konkludi, ke Liberlando estas Organizacio?



Ĉi tie eksonas silento, kio povas esti interpretata vere diversmaniere.


Sendube Liberlando estas la organizacio. Se ĝi estas la ŝtato, tiam estas ankaŭ la organizacio,
ĉar ĉiu ŝtato estas la organizacio. Estas diversaj tipoj de organizacioj kaj ŝtato estas unu el ili.
Tamen la demando estis alia: ĉu Liberlando estas Organizacio? Ĉar povus montriĝi, ke Liberlando
estas oRganizacio. Aŭ oRgAnizacio – ja ne akcidente la nomo de tiu ĉi ŝtato estas foje skribata LiB
erlando.
Ĉu Liberlando kaj LiB
erlando estas du malsamaj, neidentaj ŝtatoj, aŭ eble ili estas nur du aspektoj, du vizaĝoj, de unu sama ŝtato?
Jen la sekva ege interesa demando....
Logiko indikus, ke Organizacio estas pli grava ol oRganizacio, kio hipotezus
iun hierarkion. Se ni daŭre logikumus, tiam la plej grava estus ORGANIZACIO kaj ORganizacio estus pli grava
ol Organizacio. Ĉu, laŭ la samaj premisoj (do kiaj?) Organizacio estus pli grava ol OrGanizacio?
Kaj ĉu Organizacio estus pli grava ol oRGANIZACIO? Denove oni devus demandi, nun senparenteze,
kian logikon ni uzas determinante la eskalerojn de graveco.


Nun ni devus prikonsideri, ĉu io, ekzemple la organizacio, povas esti samtempe sekreta kaj publika.
La respondo estas simpla kaj tute ne prikonsiderinda. Ĝi sonas: jes. Sekreteco kaj publikeco estas nur
du kontrastaj kaj komplementaj aspektoj. Samkiel doktoro Jekyll kaj sinjoro Hyde. Samkiel Jino kaj Jango.
Ne prikonsiderindas ankaŭ tio, ke io sekreta por iuj estas publika por aliuloj kaj kontraŭe.


Ni tamen revenu al la arbaro.

Kiam ni estas en la arbaro, ŝajnas al ni, ke en la mondo estas nenio alia krom arbaro; la arbaro estas
ĉie, la arbaro kovras tutan teron, la arbaro estas la mondo, la mondo estas la arbaro.

Kiam ni estas en la arbaro, ni vidas, ke ĝi konsistas el multegaj malpli grandaj mondoj, mondetoj:
ĉi tie fungoj, tie araneoj, ie alie filikoj, ie alie alie likenoj...... Svarmas tiuj mondetoj,
trapenetras unu l'alian, trapikas, frotas, mordas, interplektiĝas, kuniĝas, absorbas, dividas......
Jen organizacioj. Diversegaj. Laŭleĝaj, nelaŭleĝaj, kutime agantaj sen iuj permesoj aŭ kun iuj
permesetoj neklaraj, nekontroleblaj, donitaj de oni-ne-scias-kiu. Mozaiko, kalejdoskopo, forĵetaĵejo,
balaaĵejo, kairno, piramido, amaso de organizacioj.

Asocioj, ligoj, societoj, unioj, partioj, komplotoj, aliancoj, koalicioj, asembleoj, kunvenoj,
sekcioj, filioj, frakcioj.....

Kiam ni ne estas en la arbaro, kiam ni vidas la arbaron de distanco, kiam ni vidas ke ĝi ne estas
la tuta mondo, kaj la mondo ne estas la arbaro, ke la arbaro estas nur unu el multegaj malpligrandaj
mondoj, mondetoj, el kiuj konsistas la mondo, tiam la arbaro manifestiĝas al ni kiel homogena tutaĵo.
Ni parolus pri la organizacio de arbaroj celanta kontraŭstari ekspansiajn organizaciojn de kampoj
kaj herbejoj, aŭ kruelan kaj senindulgan asocion de aŭtovojoj, aŭ iun alian koalicion.

Ni lasu la arbaron en paco. Ĝi kresku kiel ĝi volas, ĝi estu aŭ ne estu la organizacio. Aŭ Organizacio.
Aŭ orgaNIzacio. Piceoj fondu sekretan societon celantan transformi l'arbaregon abian en picean.....
Ni ne atentu pri la arbaro. La arbaro ne estas ja Liberlando. Nek LiBerlando..... Kvankam oni ne povas
ekskludi tute kaj plene kaj por ĉiam, ke la arbaro (Arbaro? ArbarO? aRBARO? ARBARo? ArbaRO?
arbaro?
arbaro . . . . . . . . ..... . . ...) kreskanta en Liberlando estas ĝuste Organizacio. Identigante
Liberlandon kun Organizacio estus tamen tro triviala, tro simpla, tro evidenta, eĉ teda.


Do, se Liberlando ne estas Organizacio, kio estas Organizacio? Kio ĝin igas? Komoj? Nu, pli probable
punktoj..... Ho, ne – punktoj estas tro okulfrapaj. La punktoj estas uzataj ĉi tie ne ordinare.
La punktoj ĉi tie estas enigmaj, plenumas iujn sekretajn funkciojn. Volas ion mesaĝi, ion pli
ol ili faras kutime. Kondutas neantaŭvideble. Ilia kvanto neniam estas konata. Loko en kiu
ili ekaperos kaj kunvenos ankaŭ estas neniam konata....
Sed streketoj ankaŭ surprizas. Eĉ pli ol la punktoj - - - - - - - - -


Ekscii se Organizacio ekzistas kaj kio ĝi estas – jen nur la komenco. Same grava estos
ekscii por kio Organizacio ekzistas. Kiaj estas ĝiaj noblaj aŭ fiaj aŭ finoblaj celoj.
Pri kio ĝi luktas. Kontraŭ kio ĝi defendas sin. Ĉu ĝi koalicias, aliancas, kun iuj
aliaj Organizacioj, aŭ eble malestimas tiujn, aŭ ĝi estas la ununura kaj konas neniujn
aliancojn kaj ligojn, neniujn bezonas, ne pensas pri tiuj....... Ĉu ĝia strukturo
estas kristala, hierarkia aŭ amorfa? Ĉu ĝi estas reto kies ĉiu nodo kaj ĉiu ligo
estas same grava, havas neniujn centron, koron, kapon? .......
Eble ĝi havas iun statuton? Iujn nenotitajn leĝojn?
Iujn tre zorge gardatajn ritojn inicajn?


Nur la demandoj.

Nur la signoj demandaj.

? ? ? ? ? ? ? ? ? ? ? ?

Ĉu demandoj?

Ĉu signoj demandaj?

Kial ne signoj ekkriaj? Kial ni tuj hipotezas, ke Organizacio devas esti almenaŭ morna,
pompa, sombra, morte serioza? Se ĝi estontus tute publika, sekrete-publika,
tiam ĝi povus esti ĝoja, ridinda, groteska, eŭforia.

Mi kroĉis min al interpunkcio. Same bone mi povus
kroĉi min al signoj diakritaj aŭ subpropozicioj.

Pro malespero mi kroĉis min. Mi scias nenion.
Nur turmentas min, nin, iuj malklaraj, nebulecaj
antaŭsentoj, intuicioj.... ke Liberlandon io infektis.
Iu gangreno aŭ kancero voras ĝin.
Atakis iu detruema parazito......
Ho, estas tiom pli facile elpensi
tiaĵojn, ol imagi, ke
Organizacio
ne ekzistas.

<<<