La Statuto de Organizacio



§ 1
Organizacio estas registrita nenie, ĉar ĝi ne devas esti registrita. Organizacio estas, ekzistas, kaj tio tute kaj plene sufiĉas.

§ 2
Organizacio estas ĉie. Organizacio troviĝas ĉie. Organizacio troveblas nenie.

§ 3
Ĉar Organizacio estas ĉie, ĝi ankaŭ agas ĉie.

§ 4
Ĉar Organizacio estas ĉie kaj agas ĉie, ĝia sidejo povas troviĝi ĉie, do doni ĝian adreson havas neniun sencon kaj estas tute senutila.

§ 5
La plej alta kaj ununura estro ene de Organizacio estas Organizacio mem, tamen oni ne povas el tio konkludi, ke Organizacio estas demokratia, ĉar ĝi ne estas tia. Organizacio havas tute absolutisman karakteron kaj estas despota reale kaj vere.
El tio logike sekvas, ke la estroj de Organizacio ne elekteblas kaj ne estas elektataj. Se Organizacio estas, tiam ankaŭ estroj, aŭtoritatoj, estas. Kaj ankaŭ la povo.

§ 6
Organizacion interesas ĉio, do Organizacio agas je ĉiuj areoj, ĉiuj kampoj, ĉiuj zonoj. Plenamplekse. Detala listigado kaj precizaj indikoj ne necesendas.

§ 7
Organizacio nenion kaj neniun preferas kaj favoras. Foje ĝi koncentras sin sur iu afero kaj neglektas la alian, sed el tio rezultas nur tio, ke poste ĝi koncentras sin sur la alia kaj neglektas iun aferon. La fakto, ke ĝi okupas sin je ĉio, ne signifas, ke ĝi faras ĉion samtempe. Organizacio okupas sin je ĉio kiel ĝi volas kaj ŝatas.

§ 8
Organizacio ne devas eksplikadi tion kio ĝi faras kaj ne faras, nek ĝi devas pardonpeti pri tio kion ĝi faras kaj ne faras. Ĉiujn disputojn kaj konfliktojn ĝi solvas mem kaj bezonas neniujn juĝistojn eksterajn.

§ 9
Anoj de Organizacio povas esti nur tiuj, kiuj al ĝi apartenas. Tiuj kiuj al ĝi ne apartenas, ne povas iĝi ĝiaj anoj.

§ 10
Organizacio ne planas asocii kun iuj ajn aliaj Organizacioj (se tiuj ekzistas). Ajnaj formoj de kunlaborado, aŭ de reciproka apogado, ne estos kaj ne estas akceptataj. Ĉiu sian rapon senŝeligu...

§ 11
Kvankam Organizacio estas ĉie kaj faras ĉion kaj okupas sin je ĉio, ĝi mem ne estas ĉio. Ho, ne. Kaj ĝi ne volas esti ĉio. Organizacio estas nur Organizacio. Tio vere sufiĉas.

§ 12
La Statuto de Organizacio havas neniun povon juran kaj kaŭzan. La Statuto ne devas esti akceptata. Devas esti konsenta kun nenio. Devas esti respektata de neniu, des pli de Organizacio mem. La Statuto estas, sed kvazaŭ ĝi ne estus. Tamen, se ĝi estas, ĝi estu, ĝi ja ĝenas neniun, des pli Organizacion.

§ 13
Ĉar la Statuto estas tute malgrava kaj sensignifa kaj sambone ĝi povus ne ekzisti, estas sensence elpensi kaj verki sekvajn klaŭzojn. Tamen tio ne signifas, ke ĝuste tiu ĉi klaŭzo estas la lasta kaj ĉi tie la statuto finiĝas. La Statuto havas apertan formon kaj ĉiumomente oni povas daŭrigi ĝin alverkante ion. Aŭ forviŝante. La Statuto estas ŝanĝebla, do se ekaperos iu neceso, aŭ alvenos iu volo kaŭzita eĉ ne far neceso sed far ordinara fantazio, tiam ĝi estos ŝanĝita.
La fakto, ke oni ĉesis verki la Statuton je dektria klaŭzo ne montras, ke Organizacio estas superstiĉa. Ja dividante la tekston iom alie, ni rezulte havos alian nombron da klaŭzoj. Jes, Organizacio amas ordon, tamen ne amegas troan ordon, ordegon, absolutan ordigadon. Troeco da demandoj, indikoj, kondiĉoj, reguloj paralizas, kaj povas rezultigi kaoson – tio signifas, paradokse, ke tio, kio estas maksimume ordigita kaj logikega interne, ekstere povas montri sin kaosa, senordaĉa, tute nelogika.

§ 14
Do, por eviti malbonŝancon, ni aldonu unu klaŭzon, en kiu estas konstatita, ke estis verkita sufiĉe multe kaj stulte.