K A L C  I  F  O R N O






Bonvenu al Hotelo Kalciforno! Spite al ĉiuj ŝajnoj la nomo de la hotelo neniel rilatas al la titolo de iu tre bone konata ŝlagro, kvankam nia hotelo estas multe pli terura ol tiu priskribita en la kanto. Nia hotelo havas ankaŭ nenion komunan kun la forno en kiu oni bakas kalkŝtonon, do ne timu. Ĉu estas io al kio rilatas la nomo de nia hotelo? Jen bona puzlo. Se vi volus ekprovi solvi ĝin antaŭ ol vi gustumos narkotan dolĉecon de la plej terura enuo, kiu atendas vin ĉi tie malpacience, vi povas viziti la najbaran trinkejon, por serĉi tie iujn inspirojn, sugestojn aŭ sufloraĵojn – se ne, tiam, bonvolu, enhoteliĝu.