Ĉe alia flanko de la hotelo estas ĉambroj kun la fenestroj rigardantaj ......
vi povas meti ĉi tie la nomon aŭ priskribon de la vidaĵo kiun vi volus rigardi

Ĉe tiu flanko de la hotelo estas ĉambroj sen la fenestroj rigardantaj ... >>>
vi povas meti ĉi tie la nomon aŭ priskribon de la vidaĵo kiun vi volus ne rigardi

Ni havas ankaŭ ĉambrojn kun fenestrojn, sed sen vidaĵoj.
Tre interesaj ĉambroj. Loĝindaj. Kaj ne temas pri tio, ke la fenestroj estas ŝtopitaj far brikoj aŭ tabuloj, aŭ vualitaj, aŭ ke ili estas imitaĵoj de fenestroj, hiperrealisme pentritaj survande – ne, ili estas tute normalaj fenestroj tra kiuj oni vidas nenion; vi povas malfermi ilin por aerumi la ĉambrojn, sed daŭre nenio videblas. Ĉu io tia vere eblas? Jes, vere eblas...

Ni havas ankaŭ ĉambrojn sen fenestroj, sed kun vidaĵoj.
Tiaj ĉambroj disponeblas en kelkaj variantoj: kun la vidaĵo projekciita (subvariantoj: lumbildo senmova, montro de diapozitivoj, filmo.... nu kaj kompreneble la subsubvariantoj: koloraj kaj grizaj), kun la vidaĵo pentrita (subvariantoj: oleo, guaŝo, tempero, akvarelo, inko), kun la vidaĵo desegnita (subvariantoj: krajono grafita, krajonoj koloraj, plumo, pasteloj, karbo), kun la vidaĵo verkita (jen ege interesa varianto, precipe la subvarianto de priskribo je la skalo 1:1 sur papertuko granda kiel la vera fenestro, kun subsubvariantoj presitaj kaj kaligrafiitaj /maneskribitaj), kun la vidaĵo aŭdebla (subvariantoj: parolata, kantata, deklamata, flustrata) ...... kaj kun la vidaĵo desegnofilma, kartuna, kiel ni povis forgesi pri ĝi!

Tiele estas enkaze de la ĉambroj kiuj havas unu fenestron (aŭ ne havas unu fenestron – atentu! ne havi unu fenestron kaj havi neniun fenestron, jen du malsamaj aferoj!). Sed estas ankaŭ ĉambroj kiuj havas du fenestrojn. Ĉi-kaze renkonteblas jenaj variantoj:
- unu fenestro kun normala vidaĵo kaj alia fenestro kun normala vidaĵo
- unu fenestro kun normala vidaĵo kaj alia fenestro kun nenormala vidaĵo
ĉi tie oni devus listigi ĉiujn eblajn variantojn rilate al tipo de la vidaĵo (projekciata, pentrita, desegnita, verkita, parolata, kaj tiel plu)

- unu fenestro kun la vidaĵo nenormala kaj alia fenestro kun la vidaĵo nenormala
nun oni devus listigi ĉiujn eblajn variantojn kiujn estus multe pli multaj ol en la antaŭa kazo; kiome plimultaj, tion mi ne scias – probable mi devus uzi nekredeble komplikan matematikan ekvacion por tion kalkuli

- unu fenestro kun la vidaĵo, alia fenestro sen la vidaĵo
- unu fenestro sen la vidaĵo, alia fenestro kun la vidaĵo (la sinsekvo gravas)
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Sendube ne ĉiuj ebloj kaj variantoj estis prezentitaj, ĉar ni havas ankaŭ ĉambrojn kun tri fenestroj, kaj la kvanto da variantoj en tiu kazo estas preskaŭ neimagebla, sendube timiganta, teruriganta, do anstataŭ listigi ilin estus pli bone malfermi iun el la fenestroj kaj forsalti. Plej bone tiun kiu ne ekzistas kaj ne havas la vidaĵon. Tiam memmortigo koana estos plenumita.