Interese, kion oni vidas tra fenestro....
Malhele. Tre malhele. Tre nigre. Nur nigre. Preskaŭ nigre. Io ekaperas, elmergiĝas. Jen la tempo, kiam tio kion oni vidas trafenestre havas neniun profundecon, tute kvazaŭ malantaŭ la fenestro troviĝus iu plata dekoracio kartona. Se mi malfermus la fenestron, la sento de profundeco revenus. Probable tio dependas de aero ..... Povas esti tiele..... Sed nun ne estas tiele. Jam ne. La momento tiel precipa, tiel speciala, la momento de ĉion-platigado, forpasas. Jam forpasis. Jam la mondo ne estas eltranĉaĵo papera. Ho jen mia ŝatata metaforo. Mi daŭre ne povas trovi alian. Nur tiu ĉi ŝajnas la plej trafa. Kaj ĝi ne estas tia, ĉar la mondo, tiu ĉi mondo malantaŭ tiu ĉi fenestro ĝuste ĉi-momente estas kelkaj eltranĉaĵoj parte kovrantaj unu la alian. Nun estas iu alia precipa momento. Jam la paperan eltranĉaĵon oni devas forĵeti. Nun la mondo, tiu ĉi mondo malantaŭ tiu ĉi fenestro, je tiu ĉi momento kiu ne estas la tempo de eltranĉaĵoj el pli kaj malpli nigra, nigreblua paperoj, aspektas kiel la majstraĵo de pentroarto pejzaĝa. La ĉi tiea aŭ la tiea? Akvarelo? Olea farbo? Inko? La flavora betulo prilumita per mola, malseka, ciklamena sunradio preskaŭ paralela al la grundo. La fontano de jam preskaŭ senfolia frakseno sur la fono de du strioj de arbaro, subtile nebulkovritaj ..... aŭ iom polvokovritaj? ne, ne, neniu vojo videblas tie ĉearbare – prefere herbaroj marĉeskaj, molaj, ŝmacantaj sub piedoj, glugletantaj ..... aŭ eble vualitaj de fumeto? ĉu iu fajrumis tiel frumatene? La tero fumetas, la tero anhelas per matenaj nebuletoj. Kaj super du strioj de arbaro, la suba iom pli malhelan sed iom pli malbrila ol la supra, la pastela ĉielo. Jes. La ĉielo desegnita pere de krajonoj pastelaj.
Interese, kiel aspektus tiu ĉi vidaĵo, se oni desegnus ĝin krajone? Kiel bridi la fraksenon ege taŭzitan, ĵus vekiĝintan? Kaj arĝentgrizajn herbarojn aperantajn el sub la dika, multloke foruzita, fortrivita, truoza mantelo de maljuna ĝardeno?

Meti for la paperfolion. Meti for la krajonon. Rigardi. Sidi kaj rigardi. Estos cent foje pli bone ol en la kinejo.