| 
                    
                   
                Ĉiu ekspozicio de miaj libroj estas
                la libro en kiu aliaj malpli grandaj libroj estas
                literoj, vortoj kaj frazoj. Ĉiu mia libro estas la
                ekspozicio en kiu ekspoziciaĵoj estas literoj, signoj,
                vortoj, frazoj, paperoj, bindaĵoj, desegnaĵoj, lingvoj,
                tekstoj... Ĉiu ekspozicio estas puzlo kies eroj estas
                diversaj libroj, kutimaj kaj nekutimaj, ordinaraj kaj
                neordinaraj, libroj-stratoj, libroj-pejzaĝoj,
                libroj-domoj, libroj-helikoj, libroj-montoj,
                libroj-birdoj, fraktalaj traktoj... Ĉiu ekspozicio estas
                fragmento de alia, multe pli granda puzlo, samkiel ĉiu
                libroj estas nur la litero en alia, multe pli granda
                librego... Mi kunmetas tiun ĉi puzlon jam de kelkdek
                jaroj. Okupo belega, sed paralizanta, ja mi ne scias,
                kaj eble neniam scios, kiom da puzleroj mankas, ĉar mi
                ne scian ankaŭ kian bildon mi kunmetas. Vere bizara ludo
                tio estas. Tamen mi daŭre kaj senĉese kunmetas la
                puzlerojn. 
 |