Ĉiuj miaj libroj, ne gravas kiun titolon havas, estas partoj de la ciklo MALPRISKRIBAĴO DE LA MONDO. Ĉiuj estas ankaŭ provo respondi la demandon: ĉu oni povas priskribi la mondon? Kaj sekvajn demandojn el ĝi derivitajn: se jes, do kiel? se ne, do kiel? Kaj multajn pluajn, inter kiuj la ĉefa estas jena: kia estas la mondo? Kompreneble temas pri la mondo nehoma (malhoma), kies malgranda parto estas la mondo homa.

Mal estas ege grava. Ne pro tio, ke ĝi indikas (aŭ sugestas) maleblecon. Mal indikas kaj sugestas ankaŭ ion kontraŭan. Mal signifas kontraŭecon. Kompreneble mal kaj ne ne samas. Sed ankaŭ ne malsamas... ne malas... Homoj ofte diras: ho, tio estas nepriskribebla, vortoj ne sufiĉas... Do mi demandas: se vortoj ne sufiĉas, do kio sufiĉus? . . . . . Malvortoj?
Eble. Oni devas provi. Do mi provas. Tutan tempon mi malverkas kaj malpriskribas. Mi uzas ne nur skribon, sed ankaŭ malskribon. Malliterojn kaj malsignojn... 

Nu bone, jen aferoj teknikaj. Tamen ni ne devus neglekti ilin, ne devus ne atenti pri ili. Formo ja estas enhavo. Ne ekzistas malplena formo, formo senenhava, samkiel enhavo ne ekzistas sen formo (kio enhavus la enhavon se ne ekzistus io enhavanta, iu ujo?) . . . . Libro ne estas malgrava, sensignifa pakumo por la teksto, ŝelo kiun oni povas facile kaj senkonsekvence ŝanĝi laŭvole, tute ne atenti pri ĝi, forĵeti ĝin samkiel paperpecon volvanta sandviĉon. La libro estas la teksto. La libro mem. Tuta libro... Teksto aŭ malteksto? Se malteksto, do ĉu oni devas mallegi ĝin?

Ĉiu libro, ĉiu parto de MALPRISKRIBAĴO DE LA MONDO, estas nova, laŭvica tasko por solvi ĝin. Librokreado estas simple taskosolvado – la preta, finita kaj kompleta libro estas la rezulto de tiu ĉi procezo, iu sekva peco de puzlo (puzlomondo aŭ mondopuzlo) kun nekonata kvanto da eroj. Mi faros tiom da ili, kiom mi faros, nek malpli nek pli. Tiome mi kunmetos, kiome mi kunmetos, nek pli nek malpli.