![]() |
![]() |
![]() |
|
![]() ![]() RADOSŁAW NOWAKOWSKI klaviceno cifereca registrita en Januaro 2025 hejme je Tascam DR-07X imagita, produktita, projektita, printita, bindita de R.N. https://www.youtube.com/watch?v=OEnuR_DG6p4 Sidu en via preferata brakseĝo. Prenu la glason da vino. Aŭskultu la unuan pecon. Mi komponis ĝin uzante dudek notojn, la plenan kromatan gamon. Nun trinku gluteton da vino kaj mi subtrahos unu noton. La sekva peco estas komponita el dekunu notoj, sen C diesa. Aŭskultu ĝin kaj trinku iom da vino. Mi subtrahos la duan noton, D diesan, kaj mi ludos la pecon kiu baziĝas je dek notoj. Aŭskultu ĝin, trinku iom da vino kaj mi subtrahos F diesan. Kaj tiel plu. Ĝis vi malplenigos la glason kaj al mi mankos la notoj. Dum aŭskultado vi povus legi la libron, prefere La plej malbona vino en la mondo, ĉar ĝi estas la botelo kaj la teksto en ĝi estas la vino, pro tio turnante ĉiun folion malaperas unu linio. Mi esperas, ke vi trovos tion almenaŭ subtrafan. |