Libroj en pola lingvo estas la plej multaj, ĉar mi konas polan lingvon plej bone kaj plej ofte verkas pole, kvankam diri kaj skribi, ke ĝi havas por mi neniujn sekretojn estus troigo. 
Multaj libroj estas en angla lingvo, ĉar mi konas tiun ĉi lingvon bone – almenaŭ tiel al mi ŝajnas, tion kion mi verkas estas komprenata, kvankam foje mirigas kaj surprizas lingvistike.
Preskaŭ same multaj estas libroj en Esperanto – jen bela ideo, kiu nun bele malvenkas samkiel multaj aliaj belaj ideoj; ĉu mi bone konas Esperanton? mi ne scias, ĉar probable neniu scias kion tio signifu.
Kelkajn librojn estas en franca lingvo, kvankam devus esti neniuj, ĉar mi ne konas la francan bone; feliĉe la tekstoj ne estas longaj, do ankaŭ legantoj, se estas iuj, ne suferas longe. 

Estas libroj kvarlingvaj, trilingvaj, dulingvaj. Tamen pli ofte ĉiu lingva versio estas aparta libro. Kompreneble, estas ankaŭ libroj unulingvaj. Iuj restos unulingvaj, iuj eble ĝisatendos versiojn alilingvajn, sed certa tio ne estas, ĉar da tempo estas malpli kaj malpli... 

Versioj lingvaj ne samas. Ne estas tiaj tial, ke ne povas (ĉar lingvoj ne samas) kaj ne devas. Tradukante miajn tekstojn mi troviĝas en la situacio ege komforta en kiu mi neniam troviĝas tradukante tekstojn de aliaj aŭtoroj – mi, la tradukanto, estas en la kapo de verkanto, de l'aŭtoro, kio kaŭzas, ke mi ne tradukas la tekston, sed prefere verkas novan version de ĝi... Okazas foje, ke la tekstoj vere diferencas unu de l'alia, ĉar devas esti ĝuste tiel, pro tio ke ili devas sin komplementigi. 

Se oni premisu, ke la lingvo skribata estas io alia ol la lingvo parolata, ĉu tiam oni devus konsideri diversajn tiparojn kiel apartajn lingvojn, aŭ almenaŭ dialektojn, slangojn, ĵargonojn? Ja por ĉiuj miaj libroj mi atente elektas tiparojn kaj ofte speciale ilin projektas...