K A M P O .
. K A M P O .
. K A M P O .
. K A M P O .
.
Agro aŭ novalo? Novalo aŭ agro? Unu tero. Unu grundo. Unu kampo. Oni devas plugi kaj prisemi ĝin. Plej bone per litero o. Ĉar la litero o estas (ŝajnas) la plej semeca el ĉiuj literoj. Tiam tio estus la kampo de ravo kaj miro. Pli semeca, pli grajneca ol litero o estas punkto, sed punkto nie estas litero. Escepte nur se ĝi estas la punkto de litero i . . . . . . . . Aŭ de j . j ŝajnas pli alloga. Ĝi enkreskas pli profunden, radikas pli forte, ne facile elŝireblas . . . . . . . Sed tio ne gravas, ĉar la punkto estas la sama. Ne ekzistas litero kiu havus super la bastoneto-ŝoso-tigo spikon multpunktan. Nu, pli ol dupunktan..... Hmmm.... Kaj se mi semus H kaj m? Tia kampo povus aspekti bele. Ĝi estus la kampo de leĝera medito, de malprofunda pripenso kun iom da ironio. Kaj kion oni havus krom bela aspekto? Kion oni povus poste fari el H kaj m? Nur aron da vulgaraj tigaĉoj | | | | | | | Ho, ion oni povus plekti. Ian barilon. Iajn ŝuojn. Ian robon . . . . . . . Do i estas pli bona. Multe pli bona. Ĉar i donas ambaŭ pajlon kaj grajnon (aŭ grenon). Streketojn kaj punktojn. Kaj kion oni povas fari el tiuj punktoj? Ĉu ili estas mueleblaj? Ĉu oni povas farinigi ilin? Aŭ eble ili estas kiel grajnoj de sablo – transformiĝas en la dezerton oni ne scias kiam kaj kiel . . . . . . . . aŭ en la marfundon... Do estus pli bone ŝuti manplenon da diversaj literoj. Nu, meti literojn (de kie preni ilin? aĉeti? ŝteli? akiri? havi? posedi? teni en sakoj? en siloj? en literaroj?) en la tukon, iri al la kampo kaj dissemi malnovmaniere. Samkiel antaŭe. Samkiel la semisto. Ne kiel la semilo. Ho ne! Kiel la SEMISTO . . . . . . Sem! SEM! sem! SEM! seem! SSEM! semm! seem! SEM! sem! s em! seM! . . . . . Ritme. Dance. Solene. Salte. Regule. Regule neregule. Regule-ne-regule. Neregule regule. Kun neantaŭvideblaj hezitoj. Kun apenaŭ perceptebla kojnado. Kun kvazaŭ nesenteblaj stumbloj . . . . . . Mi neregule prisemus la kampon. Nerekte, neebene, neglate, nerektlinie. Ja ĉiufoje mi ĉerpus alian nombron da literoj. Ĉiu mansvingo estus preskaŭ la sama, sed nur preskaŭ, do nesama. Kaj ankoraŭ ie kaj iam iu vento iel blovetus... La tero sopirus indulgeme je mia senzorgeco kaj malatentemo. Je specialeco de tia semado. Kion mi do semus – eble ian herbejon? Eble eĉ kampon de agrostemo? Kaj se mi elektus nur kelkajn literojn, la plej gravajn.... Kaj kiuj estas la plej gravaj? Vere, unu litero ne sufiĉas. Neprus penega laboro por ion komponi el unu litero, ion legeblan . . . . . . Sed tio estas la agro. Tio ne estas la sovaĝe riĉa herbejo, la volupte glimanta herbaro. La herbejo estas ebriiganta balbutado. La kampo, agro, devas esti iluminanta malparolo. K A M P O . K A M P O . N O V A L O . K A M P O . La supra hipotezo ŝajnas neprudenta. Se literoj estus semoj, kio estus tiam terbuletoj kaj grunderoj? Pli prudente estus supozi, ke linioj de literoj jen tersulkoj, kaj literoj mem jen terbuletoj. Tiam oni devus demandi kia ĝi estas, tiu grundo? Kio povas elkreski el tia grundo? . . . . . . . Kio elkresku – ideoj? konvinkoj? fantazioj? pensoj? projektoj? sensencaĵoj? Aŭ prefere unu ideo. Unu fantazio. Unu penso. Unu sensencaĵo . . . . . . . Sensenca sulko. Sulko sensenca... Sulko de sensenco... Sensenco de sulko... Tiu hipotezo, kvankam iom pli prudenta ol la antaŭa, ne estos pli prudenta ol la sekva. Ĉar ĝi ne konsideras la ĉieestantan blankon (kiu ĉiumomente povus ŝanĝi sin en iu ajn koloron, tamen pro iuj kaŭzoj tion ne faras). La sekva hipotezo, la ĉi-alinee, ĉi-bede priskribata, supozas, ke ĉio el la blanko elkreskas. Ke la blanko estas ĉi tie la grundo. Ke antaŭ ĉio troviĝas ĉi tie grundoj blankaj..... Kiuj ĉiumomente povas transformiĝi en grundojn kolorajn – estus pli bone verki, ke troviĝas ĉi tie nur grundoj koloraj, ŝanĝeblaj kaj transformeblaj kaj kapricaj, nun blankaj, post momento jam ne blankaj aŭ daŭre blankaj . . . . . . . . La neantaŭvidebleco, la kapriceco kaŭzas, ke la tria hipotezo estas malpli prudenta ol la unua. K A M P O . K A M P O . N O V A L O . N O V A L O . Ĉio estus multe pli prudenta, se mi estus ne nur la semisto, sed ankaŭ la plugisto. Mi komencus plugi de unu rando de la kampo. Mi atingus la kontraŭan randon kaj mi revenus. Unu tersulko de maldekstre dekstren, l'alia de dekstre maldekstren . . . . . . . Kaj mi devus plugi mi mem. Sola. Kiel vera plugisto. Pere de plugilo simpla, antikva, primitiva, sed kun eta rado por ke mi puŝu ĝin pli facile. Por ke sulkoj estu nerektaj. Same kiel ne prefekte paralelaj strekoj desegnitaj mane, krajone... Kaj por semado mi elektus nur literojn simetriajn. Kaj post la plugado horizontala, okazus plugado vertikala, kaj post plugado vertikala – plugado diagonala, kaj tiel plu . . . . . Tiam literoj devus havi la simetrion rotacian, la spegulan jam ne sufiĉus . . . . . . . . Kaj kiam mi ĉion displugus, distranĉus, disŝirus, lozigus kaj traaerumus, ĉu mi scius kion elekti: agron, herbejon aŭ dezerton? Se io daŭre elekteblus... N O V A L O . . . N O V A L O . . . N O V A L O . . . < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < < |