ni rigardas, rigardas, rigardas...... sed ni ne promenas, ne iradas, ne, ĉi foje ne, ni staras aŭ sidas, nu, ni ankaŭ povas kuŝi, kvankam kuŝado ne estas rekomendata pro danĝero de tuta malkoncentriĝo kiu povas anstataŭigi vidaĵon per dormaj vizioj, kaj tio ja estas alia historio, kvankam ne tute kaj ne plene - - - - - kaj jen la vidaĵo malrapide, malhaste transformiĝas en paĝon de teksto - - - - - kaj ni jam ne rigardas, ne rigardas, sed ni legas, legas - - - - - kaj venas la krepusko, ĉio senkonturiĝas, kuniĝas - - - - estas malhele – ŝaltas sin lampoj, fenestroj, steloj – ni rigardas, rigardas, kaj fine ni rimarkas, ke ili estas literoj lumantaj

estas diskutinde, ĉu tiu ĉi procezo inverseblas – diskutinda estas ĉefe la problemo, ĉu ni devus tiam sidi aŭ iri – tamen ni tion ne pridiskutos, nek nun, nek poste - - - - - - - - ni nur mencios, ke nenion malbonan ni vidas en tio, por ke la legata teksto ŝanĝu sin en arbaron mallaŭte susurantan aŭ en striitan abdomenon de vespo minace zumanta


<<<