Jen la ŝtato. Nek demokratio. Nek reĝlando. La reĝimo hiperteksta. La ŝtato senĉese kaj senfine konstruata. Nu, prefere la lando, multe pli prefere. Ŝtato estas la kolekto de instrukcioj, dum lando estas la kolekto de rakontoj pli aŭ malpli poemecaj, do la libro...
Jen la libro komenciĝanta enmeze kaj disvastiĝanta, progresanta ĉiudirekten. La libera libro por liberaj legantoj. Oni povas viziti tiun ci landon elspezante preskaŭ nenion, pagante nur iom da tempo perdota por legado – nu, oni eble eĉ povus enspezi iomete, ja oni povus fari dum tiom da tempo ion pli nenepran, pli nenecesan kaj pli nebezonatan. 

jaro de komenco: 2008 
versio trilingva: pola-angla-Esperanta
rekomendinda legado sur ekranoj komputilaj – Liberlando ne estis kreita por telefonoj porteblaj






FINO DE LA MONDO laŭ EMERIKO


Hasarapasa hiperteksta novelo kvarparta pri tio kio eble okazos iun varmegan junian tagon en (mal)proksima futuro kiam p-papero estos fine anstataŭigita per e-papero... La figuro de Emeriko, kiu pilgrimas dum jarcentoj movante sin antaŭen unu sableron jare, estos portita en solena procesio sur la montopinton por kontroli ĉu Emeriko ne mensogas kaj ĉu okazos tiam fino de la mondo.  

jaro: 2005 (la unua parto de Emeriko aperis en la Reto en 2002 (www.wici.info); en 2005 la hiperteksto estis eldonita je CD far korporacja ha!art kiel unua kaj ĝis nun unika tia eldonaĵo en Pollando – la vera worstseller (plej-malbona-vendaĵo) ĝi estis! pro diversaj kialoj, ankaŭ pro tio, ke oni provis vendi ĝin kiel libron-por-aŭdado)
lingvo: pola
rekomendinda legado sur larĝaj ekranoj komputilaj – Emeriko ne estis kreita por telefonoj porteblaj