LA UNUA FRAZO

Se estas la vero, ke la unua frazo plej gravas, tiu ĉi frazo estas la dua.

Jen belega komenco, ĉu ne?
Kaj kio nun? Kio plu?
Ĝuste, kio sekve?
Kompreneble, emas pri la unua frazo en la romano. Sendube. Kaj eble ankaŭ en la rakonto. Aŭ en la eseo. Aŭ en iu ajn arta teksto verkita proze, ĉar ne en la instrukcio de uzo de polvosuĉilo. Tamen, kial ne? Ĉu la instrukcio de uzo de polvosuĉilo, aŭ de iu alia ilo ĉiam devas esti teda?
Se vi aĉetis tiun ĉi polvosuĉilon, ne ŝajnu al vi, ke nun via vivo iĝos pli pura ĉiuaspekte, kaj se tio ŝajnas al vi, tiam sciiĝu, ke vi treege seniluziiĝos, ĉar tiu ĉi ilo ne ensuĉos ĉiujn malpuraĵojn, precipe la nemateriajn.
La plej grava – tiu kiu troviĝas surpinte. Tia estas unu el niaj difinoj, aŭ prefere imagaĵoj, de laplejgraveco. Do la unua frazo, estante la plej grava, troviĝus sur la pinto de monto de frazoj kiu estas libro. Aŭ de monteto, kiu estas rakonto. Simple la pinto. Laŭ tiu imagaĵo, ĉar estas ankaŭ aliaj, ĉiuj sekvaj frazoj kiel malpli gravaj troviĝus sube. Ju pli malgrava frazo, des pli sube ĝi troviĝus. Pli sube signifas pli proksime de la fino. Kaj la plej malgrava estus ĝuste ĉe la fino. La lasta frazo estus tute malgrava, sensignifa. Tiel malserioza kaj bagatela ĝi estus, ke ĝi povus tute ne ekzisti. Tute. Do ni forĵetu ĝin.
Ni forĵetis ĝin.
Se ni forĵetis ĝin, se nun nia libro aŭ rakonto ne havas la lastan frazon, ĝi havas la antaŭlastan, aŭ tiu kiu estis antaŭlasta kiam ankoraŭ estis la lasta. Kaj nun la antaŭlasta frazo iĝis la lasta. Kvankam ĝi estis iomete pli grava ol tiu tute malgrava kaj forĵetita, nun ĝi estas tute malgrava, ĉar ĝi estas la lasta frazo. Kompreneble, temas ĉi tie pri la graveco relativa, graveco pri kiu decidas la rilato kun la unua frazo, ne la graveco absoluta – la graveco absoluta, perfekta, ne interesas nin, ĉar tia nur perturbas la malordon de pensoj, kaj ni devas nun forĵeti la lastan frazon (kiu antaŭ momento estis la antaŭlasta) kiel tute sensignifa rilate al ne nekredebla signifeco de la frazo unua (kiu fakte estas la antaŭa frazo dua).
Ni forĵetas ĝin.
Ĝi jam ne estas.
Anstataŭ estas tiu, kiu iam estis la tria je fino, do antaŭantaŭlasta, kaj nun ĝi estas la lasta. Kaj tiel plu. Ĝis ni atingos la duan frazon, kiu iam estis la tria frazo, antaŭ forĵeto de la frazo unua... Prefere antaŭ ni konstatis la mankon de la unua frazo... Tamen kial la unua frazo estus mankonta? . . . . . Nun la dua frazo estas la frazo lasta, ĉar restis nur du frazoj. Kaj ĉi frazo, nun la lasta, ankaŭ devus esti forĵetita. Forstrekita, forviŝita, forŝmirita. Tiam restis nur unu frazo. Tiu ĉi frazo estus la unua frazo. La plej grava. Do nia libro konsistus nur el la plej gravaj frazoj. Ĝi estus la majstraĵo, ĉar majstroverkoj estas ĝuste tiaj, estas verkoj konsistantaj nur el la plej gravaj frazoj. Ĉu tio signifus, ke majstraĵoj de la literaturo estas la verkoj unufrazaj? Ke nur verkoj unufrazaj povas esti majstraĵoj? Ĉi tio estas la supozo. Alia supozo, sed multe pli proksima al konstato, estas tio, ke tia libro havus neniujn malbonejojn, ĉar mankus en ĝi la frazojn malpli gravajn, des pli tiuj tute malgravaj (oni preterlasas la problemon de malbonejoj ene de la frazo – ni premisas, ke kiel la unua kaj plej grava ĝi estus senigita de tiuj).
Estus tiele, povus esti tiele, kiam ni perceptas la libron kiel monton de frazoj. Kun sufiĉe akra pinto. Estus ankaŭ tiele, kiam ni perceptas la libron kiel konuson. Aŭ kiel kolonon. Eĉ kiel foston ramitan hirte en la grundon. Kaj ankaŭ se la libro estus kiel roka elstaraĵo sur vasta ebeno. Oni ne devas ankaŭ forgesi, ke enkaze de unu frazo, de libro unufraza, tiu unua frazo estus ankaŭ la lasta frazo. Do ĝi estus samtempe la plej grava kaj tute malgrava, kio gvidus al ege alloga koncepto de libro senfraza. Por kiu alloga: la verkisto aŭ leganto aŭ ambaŭ? Sendube por la redaktoro kaj korektanto, ĉar ili ne plendus pro troa enuiga laboro.
Kaj se la libro estus kiel vasta ebeno? Kio estus tiam? Kiu frazo estus la unua?
La libro kiel la reĝo sen la reĝlando.
La libro kiel la reĝlando se la reĝo.
La pinto sen la monto.
La monto sen la pinto.
Kaj tiel plu. Tiom da variantoj kaj versioj interaj kaj miksitaj. Kvantoj kapturnaj.

Tio kion ni verkis supre ŝajnas pura absurdo, sensencaĵo. Tamen iomete pli atenta legado povas igi nin ŝanĝi la opinion kaj ekkonsideri absurdon tute malpura kaj rimarki la aĉan makulon kovrantan la prefikson sen.
Kial la unua frazo estontus tiel grava, ke eĉ la plej grava? Pro tio ke verŝajne ĝi ion komencas? Estas kvazaŭ malfermo de la pordo?
Unuaj frazoj povas esti diversaj. Iuj estas vere banalegaj, kaj se anoncus tion kio okazus poste, en la sekvaj frazoj, oni devus tuj ĉesigi legadon. Kion oni povas atendi post Estis somero ? (Iom pli interesa estus la unuvorta frazo Someris – tamen ĉu sufiĉe pli interesa?) Ĉion kaj nenion. Kaj nun okazas, ke iu frazo la plej banala, nek grava nek malgrava ambaŭ se temas pri graveco relativa kaj absoluta, frazo pala kaj tro komunuza montriĝas frazo grandega, grandioza, ĉar ĝi promesas nenion, nenion trudas, nenion difinas, nenien gvidas, nenion limigas, oferas eblecon iri al ĉiu ebla kaj malebla direkto. Povas okazi, ke tute banala komenco gvidas al fascina intrigo kaj ravanta fino, dum la ravanta komenco montriĝas la ununura interesa frazo, tute kvazaŭ la verkisto uzis ĉiujn siajn fortojn por krei ĝin kaj poste perdis sian imagpovon. Vere, estadas diverse.
Ni ankaŭ konsideru, kio estas la komenco. Kial la unua frazo estu la komenco? Kaj se ĝi estus la komenco, do komenco de kio? Ĉu la historioj havas komencojn kaj finojn? Komencoj kaj finoj estas nur iluzioj, iuj premisoj helpantaj al ni krozi en labirinto de mondo nur plikomplikante ĝin. Ili estas nur konvenciaj punktoj. Pro tio manko de la unua kaj lasta frazoj havas profundan sencon, ĉar komencoj kaj finoj estas vere malakraj, malklaraj, nebulecaj, senkonturaj. Kaj ĉio ĉi supozante, ke la leganto komencos legi de la unua frazo, ke ĝuste tia estos ilia unua kontakto kun la libro, kun la priskribita historio. Tamen ofte estas tute alie. Ni prenas la libron, malfermas ĝin ie meze, hazarde, kaj komencas legi la frazon kiun ĝuste trovis, ekvidis, ankaŭ hazarde. Ekzemple la mil okcent kvardek sepan frazon. Kaj povas okazi, ke ĝuste tiu ĉi frazo estos la truo enbarila gvidanta nin al la ĝardeno de libro. Ni rigardos enĝardened. Poste ni serĉas alian truon. Poste ni iros al la pordeto. Kaj kio tiam? Tiam la mil okcent kvardek sepa frazo devas esti la plej grava. Samkiel ĉiu alia. Tiel povus esti. Sed ne estas. Iam, malofte, okazas tiele. Okazas, ke ĉiu frazo estas ravanta nin herbejo, kolorega, senspiriganta floro. Malofte okazas tiel, sed okazas. Tre malofte. Tiom malofte, ke preskaŭ neniam. Kaj devus. Kaj povus esti tiele.