KIAL MIAJ LIBROJ ESTAS TIAJ KIAJ ILI ESTAS

1. [malkovri novajn teritoriojn]
Mi ne scias, ĉu mi havis ses aŭ sep jarojn. Eble mi frekventis la lernejon aŭ eble ne. Tion mi ne memoras. Mi memoras la libron kiun mi ricevis, kiu estis al mi donacita. Sur la kovrilo troviĝis la stirilo kun triangula fenestreto en ĝi eltranĉita. Mi povis turni la stirilon kaj rigardi dikan, ruĝan aŭ bluan linion montrantan la itineron de transatlantika ekspedicio de Kolumbo. Kiam mi malfermis la libron, tiam ekstaris la velŝipon kun la maristaro sur la ferdeko. Mi ne memoras ĉu en la libro troviĝis iu historio aŭ rakonto - eble nur iom da nomoj de insuloj, de maroj, de landoj... Nu, nenio speciala, mi povus diri, nur la tipa surprizlibro por infanoj. Estas centoj da tiaj libroj. Kial do mi memoras tiun ĉi libron tiel bone kaj mi ne memoras tiom da aliaj libroj kiujn mi renkontis dum mia infanaĝo? Eble tial, ke ĝi diris al mi (sed kiel?) ke la libro ne devas esti plata, ne estas plata samkiel la historio kiun ĝi rakontas neniam estas plata (do dudimensia), samkiel la mondo ĉirkaŭ kiu ni vojaĝas ne estas plata... La libro havas multajn dimensiojn. Mi ne scias kiom, sendube pli ol kvar. Iuj estas esploritaj vere nur iomete. Iuj tute ne - ili estas virgaj. Ili invitas min. Ili invitas nin. Vastega, nekonata teritorio etendiĝas antaŭ mi, antaŭ ni.

2. [ludi muzikon]
Mi komencis lerni ludi pianon sufiĉe frue. Ekzercado neniam estis por mi la torturo. Miaj manoj estis talentaj kaj miaj fingroj facile dancis sur la klavaro. Tamen harmonio ĉiam estis por mi granda problemo. Nek miaj gepatroj nek mi pensis pri tiel nomata “profesia kariero”. Tute surprize mi komencis tamburadi kiam mi havis dudek jarojn. Eĉ pli surpriza estas tio, ke poste, dum pli ol dudek jaroj mi ludis centoj da koncertoj preskaŭ en tuta Eŭropo. Mi aŭdis multajn diversajn opiniojn pri mia ludado, post la koncertoj mi parolis kun multaj homoj. Plej surpriza estas (aŭ povus esti) tio, ke neniam neniu demandis min: Pri kio vi ludis? Kion vi rakontis tamburante? Pri kio estas via muziko? Tre interese, ĉu ne? Sed kiam mi montras al iu mian libron tiam la unua demando tekstas: Pri kio estas via libro? Tre strange, ĉu ne? Nu, do . . . . pri kio estas la muziko? Stranga demando, ĉu ne? Ni provu l’alian: ĉiu scias, ke artaĵo konsistas el formo kaj enhavo - kio do estas la enhavo de muziko? Tre stranga demando, ĉu ne? Ĉiu scias tre bone, kio estas la formo de muziko. Sed la enhavo? Tamen la respondo estas surprizege simpla: la formo estas la enhavo! Tute ne surprize la samo estas enkaze de verkado kaj pentrado kaj ĉiu alia arto.

3. [esti inspirita de]
Iam, post la koncerto, iu ulo min alparolis. Li estis agrabla, plena de entuziasmo, sed ebrieta. Li demandadis trudeme: Diru al mi pri viaj inspiroj. Diru al mi kio vin inspiris. Mi aŭdis Latinan Amerikon. Nu jes, mi aŭdis Latinan Amerikon. Diru al mi . . . . Kaj mi diris al li: Vi ne pravas. Vi devis aŭdi grandegan eŭropan prozon de du lastaj jarcentoj. Kaj kion mi devus diri kiam iu demandus min kio inspiris mian verkadon? Mi provas diveni, sed la listo de inspiroj povus esti ekstreme longa.

4. [noti muzikon]
Mi ludas muzikon improvizatan. Mi eĉ ne povas imagi mian ludadon notitan. Sed mi povas imagi min malkovri bibliotekon plenan de notarojn de muziko de iu pereinta civilizacio. Ĉu mi vere povus imagi kian muzikon ili ludis tiam? . . . . . .  En Afriko oni povas noti parolatajn poemojn pere de tamburado. Tamburado estas samkiel notado kaj oni notas nur tiel nomatajn suprasegmentajn (ĉu mi bone memoras tiun ĉi vorton?) erojn de parolado tamen tio sufiĉas por aŭskultanto por rekonstrui la mesaĝon. Do, en Afriko oni uzas la muzikon por noti la lingvon, dum en Japanio oni uzas la lingvon por noti la muzikon - oni uzas la samajn signojn por noti similajn sonojn kiujn oni eblas produkti aŭ pere de instrumento ludante aŭ pere de buŝo kaj gorĝo parolante . . . . . . Kiuspecan notadon uzis la pereinta civilizacio? Vere ne gravas ĉu tio gravas aŭ ne. Sendube notado ne estas la muziko mem. Notado povas esti nur parteto de la muziko. Sendube teksto (verkado, skribado) ne estas la libro. Teksto povas esti nur parto de la libro. Eĉ la plej grava parto, sed nur kaj ĉiam parto.

5. [pensado ne estas parolado]
Plimultego da homoj pensas ke pensado estas nur silenta, muta parolado enkapa. Kiel kutime la plimultego ne pravas. Se ĝi (ili) pravus, tiam kio estus komponi simfonion (aŭdi enkape sonojn, skalojn, akordojn, melodiojn) aŭ imagi novan aviadilon (vidi enkape ĝiajn partojn, eble flugilojn aŭ motoron) aŭ ellabori matematikan teorion ( ...... enkape ĝiajn elementojn)? Silenta, muta parolado enkapa estas nur parteto de pensado. Neniel mi povas helpi, ĉar estas ĝuste tiele.

6. [parolado ne estas lingvo]
Tio ne estas sensencaĵo. Tio estas plensencaĵo. Ĉar vere parolado estas nur parto de lingvo. Kio estas tiuj aliaj partoj? Gestado, grimacado, tuŝado, sinmovado, rigardado, vibrado, ktp. Lingvo estas sistemo de interkomunikado. Mesaĝoj povas esti sendataj diverskanale. Konscie kaj senkonscie ni uzas ĉiujn. Kaj ni uzas ilin majstre. Ni ankaŭ majstre forgesas tion.

7. [nomado ne estas komprenado]
Ni estas la Civilizacio de Vortoj. De Nomoj. De Etikedoj. Ni esperas, ke vortoj povas klarigi ĉion. Ni pensas, ke aĵoj kaj objektoj ne povas ekzisti sen nomoj. Ni kredas la potencon de vortoj. Ni imagas ke sufiĉas nomi ion, etikedi ion kaj ni tuj tion komprenos. Fakte tio ne sufiĉas. Nomado estas nur parto de komprenado. Povas helpi multe. Sed povas ege malhelpi komprenadon, ĉar ni facile anstataŭigas priskribatajn aĵojn kaj objektojn per la priskribaĵo mem. Samkiel ni anstataŭigas la vivon per ritoj-kaj-rutino kaj ni anstataŭigas tempon per kalendaro. Komprenado ĉiam troviĝas fore de la vortoj. Fore de la simboloj. Ĉu komprenado estas fore de la bildoj? Komprenado ĉiam estas fore de. Ĉiam ekstere. Aŭ antaŭe. Aŭ malantaŭe. Aŭ sube. Aŭ supre. Aŭ intere.

8. [traduki la miton]
Ĉu vi iam tradukis la miton? Aŭ mitologion? Mi tradukis. Se vi ne tradukis, tiam provu. Sed memoru, ke la mito preskaŭ neniam estis skribita-verkita - la mito preskaŭ ĉiam estas parolata-rakontata. Fakte - spektaklata, prezentata. Kaj „spektaklata” signifas, ke vortoj estas nur parto de la mito. Dancantoj, maskoj, kostumoj, simboloj, muziko, kantado, kriado kaj flustrado, nokto kaj fajro, spaco ..... jen aliaj partoj de la mito. Sed nia civilizacio estas la civilazicio de skribo. De skribo alfabeta. Ni estas profunde konvinkitaj, ke ĉio povas esti kaptita pere de vortoj, malliberigita en literoj, enpuŝita en literojn, enliterigita. Ni ne scias kio estis komence, sed ni volonte kredas, ke tio estis la Vorto. Kompreneble la Skribita Vorto. Ni kredas, ke nigraj, plataj, senmovaj literoj povas diri al ni ĉion pri kolorplena, multedimensia, sinmovanta mondo. Eĉ povus ĝin anstataŭi. Ni ĉiam preferis mitologion al realeco. Ni ĉiam preferis mapojn de spaco al la spaco mem. Mapoj estas malpli danĝeraj.

9. [studi arkitekturon]
Mi studis arkitekturon. Mi lernis legi la spacon. Mi lernis skribi-verki la spacon. Kvankam mi neniam laboris kiel arkitekto, mi neniam forgesis spacon, tion ke ĝi ekzistas, ke ĉio ekzistas en ĝi - mi scias, ke nenio plata (do dumensia) povas anstataŭi la spacon (do ion tri(?)dimensian). Nenio, neniu, neniam... Eble pro tio mi ĉiam pensis pri la libro kiel pri la domo, konstruaĵo, strukturo kiun oni povas eniri kaj trapromeni vizitante ĉambrojn, koridorojn, laborejojn, antendejojn, grimpante kaj malgrimpante ŝtupojn. Eble tial mi revas pri la libro kie la literoj estas grandegaj kiel domoj kaj interlinioj estas kiel stratoj, avenuoj, kortoj.

10. [viziti Egiption]
Iam mi estis en tia libro. En la libro granda kiel la templo. En la libro profunda kiel tombo... Eniri la tombon de faraono estis samkiel eniri (eniĝi) la libron, troviĝi inter la paĝoj, inter la signoj, literoj, hieroglifoj. Amuza sento - troviĝi en la viva libro de mortintoj... Jen alia amuza sento kiun mi ne povis forigi: promenante inter hieroglifoj kovrantaj multajn papirusojn, ĉerkojn, steleojn mi iel komprenis ilin, kvankam mi ne konas la lingvon de antikva Egiptio, kvankam mi ne povis ilin legi. Alia kanalo por transporti mesaĝojn? Eksterlegada transportilo? Sed nenion mistikan tio enhavis. Tio estis nur treege altkunteksta komunikado. Ĉu tio estis mallegado?

11. [vojaĝi ĉirkaŭ la skribo]
Oftege (ĉu mi povas diri “kutime”?) redaktoroj kaj eldonistoj en Pollando al kiuj mi montris miajn librojn indikis iujn dadaismajn eksperimentojn (eble ili ankaŭ pensis pri Apollinaire, Cendrars, futuristoj ..... eble) kiel la fonto de miaj ideoj. Ili neniam menciis egiptajn hieroglifojn, ĉinan skribadon-pentradon, japanajn rulaĵojn kaj ksilografaĵojn, araban kaligrafion, hindajn, eŭropajn, mezaziajn iluminitajn librojn, kodeksojn de Aztekoj kaj Majaoj, signojn de rongo-rongo kaj nsibidi, piktogramojn sur rokoj kaj en grotoj, skribado sur bambuo sur ledo sur argilo sur silko de supro suben de subo supren de dekstro maldekstren de maldekstro dekstren bustrofedonon ..... kaj ili neniam menciis multajn aliajn aĵojn. Vere ŝoke limigitaj horizontoj mensaj. Vere naniĝinta intelekteco!

12. [manskribado]
Manskribado estas fascina. Probable la plej fascina estas facileco je kiu skribado transformiĝas en desegnadon kaj desegnado en skribadon, kiel glate literoj povas ŝanĝi siajn formojn kaj mezurojn, kiel rapide kaj vive mia mano povas reagi sur miajn humorojn. Nekredeblaj eblecoj de esprimado. Surprizanta fleksebleco. Preskaŭ sama kiun niaj voĉoj posedas . . . . . Kaj ega problemo de legebleco . . . . . Sed iuj tekstoj aspektas pli bone (kaj fakte estas pli bonaj) kiam estas printitaj. Dum l’aliaj - kiam manskribitaj. Bizara tio estas, ĉu ne? Jen ega defio: adapti al printado-presado ĉiujn eblecojn kaj avantaĝojn de manskribado.

13. [lerni stenografion]
Iam mi komencis lerni stenografion. Mi volis scipovi noti terure rapide. Mi volis-deziris skribi la bildojn flosantajn antaŭ miaj okuloj. Iom pli poste mi trovis, ke estis ridinde provi transformi la propran manon en filmilon. Mi estus tiel rapida, ke mi ne havus tempon por admiri pejzaĝojn. Pejzaĝojn skribitajn estas pejzaĝojn virtualajn. Krome, stenografio estas skribo fonetika kaj mi serĉis ion alian.

14. [lerni skribi ĉine]
Mi konas kelkajn lingvojn. Ĉiuj apartenas al la indoeŭropa familio de lingvoj. Mi volis provi lerni iun tute diversan lingvon. Por plilarĝigi mian lingvan imagpovon. Por ekvidi kiaj estas aliaj kaj diversaj mondoj (Sapir + Whorf + aliuloj => lingvo = mondo). Mi elektis svahilan (do la lingvon aglutinan) kaj ĉinan (do la lingvon izolantan). Nun mi scipovas paroli nek svahile nek ĉine, sed mi ne plendas ke mi perdis la tempon. Tio estis vere ekscita sperto. Mi konsciis, ke sen instruisto (aŭ parolataj ekzemploj) maleblas lerni paroli ĉine, do mi koncentriĝis sur skribado. Seninstruiste mi povis ellerni nur skribi. Bedaŭrinde mi ne havis sufiĉe da tempo kaj mi daŭre estas ĉina analfabeto. Sed mi malkovris, ke tio kion mi skribis uzante ĉinajn signojn mi povis legi ajnlingve. Preskaŭ samkiel enkaze de ciferoj. Rava tio estas, ĉu ne?

15. [ne lerni kaligrafion]
Ne, mi ne volis kaj ne volas lerni kaj studi kaligrafion. Nek ĉinan, nek japanan, nek araban, nek eŭropan. Neniun. Kvankam mi admiras ĝin. Precipe la ĉinan. Ĉar mi ne volas skribi belege. Mi volas skribi pli kaj pli signife (aŭ signifoplene).

16. [traduki la hajkon]
Hajko estas poemo. Vi povas legi ĝin kaj admiri metaforojn, aludojn, sonojn, asociojn, ktp. Traduki la poemon, ne gravas ĉu ĝi havas nur deksep silabojn aŭ eĉ sesdek kvar mil, ĉiam estas malfacile, tamen iel oni eblas tion fari. Sed hajko estas ankaŭ la bildo (temas pri hajko skribita-pentrita je japanaj-ĉinaj signoj). Vi povas pendi ĝin survande kaj kontempli samkiel vi faras enkaze de pejzaĝo, portreto aŭ alia pentraĵo. Kiel oni povas traduki la bildon-pentraĵon? Kaj hajko-poemo estas nur duono de hajko.

17. [pendigi la soneton]
Soneto estas poemo. Vi povas legi ĝin kaj admiri metaforojn, aludojn, sonojn, asociojn, ktp. Sed soneto ne estas bildo, ne estas pentraĵo. Vi ne povas pendigi ĝin survande kaj kontempli samkiel vi faras enkaze de pejzaĝo, portreto aŭ alia pentraĵo. Nu, certe, vi povas pendigi ĝin survande, eĉ en la kadro, sed ĝi ne estos la pentraĵo, ĉar ĝi ne povas esti ion pli ol paperfolio kun iu teksto sur ĝi printita. Parte tial, ke preskaŭ neniu (mi timas ke eĉ Ŝekspiro mem) pensis pri soneto kiel pri bildo-pentraĵo. Parte tial, ke ĝi estas komponita el literoj kiuj antaŭ tre longe forgesis, ke iam ili mem ankaŭ estis bildetoj-pentraĵetoj.

18. [parolado kaj signifado kaj skribado]
Ni scias, ni scias tion bonege... Ho ne, ni tion ne scias, ni ne scias bonege ke signifo de vortoj dependas (almenaŭ parte) de maniero ni ilin prononcas, de nia voĉo, de gestoj ni faras kiam ni parolas, de najbaraj vortoj, de kunteksto, de situacio, ktp. Ni tion ne scias, kvankam ni uzas ilin majstre dank’ al preskaŭ senĉesa trejnado ripetante ilin cent, mil fojojn tage. Prefere mi devus skribi: ni ne volas scii tion, ni preferas scii ke la vorto ĉiam, en ĉiu situacio signifas la samon. Kaj skribado? Ho, ni estas eĉ pli certaj ke signifo de la vorto skribita ne dependas de ĝia formo skriba. Sed fakte ĝi dependas kaj foje ni uzas ekzemple kursivon kiam ni volas suflori al la leganto, ke iu vorto havas alian (aŭ iomete diversan) signifon ol ĝi havas kutime. Kaj koloroj? formoj? mezuroj? ktp?

19. [fari mian unuan libron]
Ĉu ĝi estis la libro? Dudek aŭ tridek folioj de glacea papero, ne binditaj, nur kunkudritaj ĉesupre. Teksto tajpita, ne ĝustigita, fluanta kiel sovaĝa rivero kies bordojn mia frato kovrintus per siaj desegnaĵoj... Sed mia frato desegnis nenion. Li volis ion desegni, sed ne povis. Li simple ne povas desegni aŭ pentri kiam oni petas lin. Mi tion aprecas, do mi ne insistis kaj pro tio la teksto restis sendesegnaĵa. Poste mi neniam petis neniun fari ion por miaj libroj. Mi ĉion faras mi mem... Ne ĉion. (Mi ne faras paperon kaj printilon kaj .....) Lastatempe mi prenis desegnaĵojn kaj pentraĵojn faritajn de mia filineto. Sed mi ne petis ĝin. Mi estas terure fia patro.

20. [legi la taglibron de mia frato]
Preskaŭ samtempe mia frato komencis desegni sian taglibron. Li inventis-projektis simplajn piktogramojn kaj uzante ilin li estis registranta ĉefajn (aŭ bazajn?) okazaĵojn kaj sentojn de sia ĉiutaga vivo. Li desegnis ilin per nigra inko sur blanka fono - eble tial, ke li komencis lian taglibron iun vintran neĝoplenan tagon. Li pensis prepari aliajn fonojn (verdan, flavan, grizan, nigran) por aliaj, sekvaj jarsezonoj kaj tagtempoj. Sendube li devintus projekti kaj inventi pliajn piktogramojn. Tamen baldaŭ li rezignis. Li timis, ke la taglibro konkurus troe kun pentrado kaj li volegis pentri. Li faris eble tri paĝojn-tabulojn de sia taglibro (li uzis nek paperon, nek tolon - li uzis lignon). Nur unu restis, la unua. Ĝi pendas survande en mia laborejo. Oni povas legi ĝin ajnlingve. Probable oni ne bezonas la vortaron . . . . . . Ĉu iun tagon mi devus projekti miajn piktogramojn kaj skribi-desegni-verki (aŭ skrideserki) iun libron?

21. [legi Marko Polo]
Antaŭe mia frato legis PRISKRIBAĴON DE LA MONDO (tia estis la titolo de pola traduko) de Marko Polo. Foje li legis ĝin laŭte. Poste ankaŭ mi legis tiun ĉi libron. Le Divisament Dou Monde. Poste mi legis aliajn librojn priskribantajn la mondon. De Ibn Batuta kaj de aliaj aŭtoroj.

22. [malpriskribi la mondon]
Ĉu mi povus priskribi la mondon? Ne, mi ne povus. Ĉar la mondo estas nepriskribeble belega aŭ malbela aŭ bona aŭ malbona aŭ grandega aŭ terura aŭ ...... Tio signifas ke mi nur povus nepriskribi ĝin. Aŭ malpriskribi ĝin. Priskribaĵoj uzas platan kaj linearan (linian?) skribon. Malpriskribaĵoj povas uzi multtavolan kaj nelinearan malskribon kiun oni rezultigas miksante kaj kunigante diversajn sistemojn (piktogramojn, hieroglifojn, alfabetojn, desegnadon kaj aliajn) prenante ĉiujn iliajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Tiele mi komencis produkti Malpriskribaĵojn. Partojn minus trian, minus duan kaj minus unuan mi forĵetis. (Kompreneble ili havis aliajn titolojn kaj simple ne estis sufiĉe bonaj aŭ estis nur kutimajn kaj apenaŭaj priskribaĵoj.) Vosto d’elefanto - rakonto pri mia vojaĝo al Egiptio - povus esti kaj fakte estas la nula parto. Ĝi estas la kolekto de skribitaj bildoj (fotoj, pentraĵoj, krokizoj, ktp): ĉiu printita per alia signujo griza aŭ grizeska sur flava aŭ flaveska papero aŭ fono, ĉar ĉiu bildo diferencas iomete per nuanco, teksturo, surfacvaloro; la bildoj ŝajnas neniel ligitaj, neniel rilatantaj unu al l’alia, traŝutiĝantaj en la memoro kvazaŭ sablo... Poste estis la unua parto: la libro-mozaiko komponita el la tekstoj verkitaj (kaj malverkitaj?) dum miaj multegaj koncertvojaĝoj tra Eŭropo; la libro kie multaj vitropecoj-ŝtonetoj-ideoj-solvoj aperis unuan fojon, multaj la lastan; la libro de multaj sukcesaj kaj malsukcesaj eksperimentoj... Kaj poste estis la dua parto: la libro-vojo; mi estis vojaĝanta suden; estis pli kaj pli hele, do mi estis skribanta pli kaj pli hele - komence nigre, poste blue kaj kiam mi atingis la dezerton malhelflave, malpurflave, do tia teksto printita sur blanka papero tremetas delikate samkiel varmega aero pendanta super ŝtonoj kaj sablego... Kaj poste estis la tria parto.

23. [librigi l’arbaron]
Imagu la nevideblan paralelepipedon. Metu ĝin en arbaron parte enteren - nun ĉirkaŭe staras la ligna barilo, ene somera dometo, kreskas la pinioj . . . . . Esploru ĝin pere de tomografo literatura. Rezulte vi ricevos 365 kaj 1/4 paĝojn kunigitajn akordione (aŭ leporelo). Se vi turnos ilin maldekstre vi vojaĝos tra spaco malsupren, de la plej supra tavolo de [] al la plej suba. Se vi turnos ilin dekstre vi vojaĝos tra tempo - de estanteco (aŭ de kelkaj neklaraj vizioj estontecaj) al estinteco, ĝis la Granda Eksplodo (supozante ke tiu okazis). La vojaĝo enspaca - jen la parto taga, printita kolore. La vojaĝo entempa - jen la parto nokta, printita nigre (almenaŭ grandparte) . . . . . . Nu, vi komencas la vojaĝon. Sed tio estas alispeca vojaĝo. Eble ĝi estas eĉ malvojaĝo. Tio ne estas ankaŭ la libro-vojo. Prefere ĝi estas la libro-loko. Tiu ĉi libro estas la modelo de iu loko en l’arbaro. Fakte mi volis, ke ĝi estu tiu ĉi loko mem. Mi scias, ke tio maleblas, sed eble tial indas kaj endas provi.

24. [trovi Jefim]
Partoj nula, unua kaj dua diferencas de la tria, ĉar ili estis multe pli improvizitaj ol vere komponitaj, samkiel la petveturado. La tria parto estas multe pli komponita ol improvizita. Ĝi estas tre precize komponita, ĉar mi revis pri la libro kies ĉiuj partoj, ĉiuj elementoj, ĉiuj eroj estus signifoplenaj kaj mesaĝoplenaj. Kaj finfine mi imagis la trian parton de MALPRISKRIBAĴO DE LA MONDO. Unu monaton poste mi aĉetis faksimilon de mezepoka rusa iluminita manuskripto La historio de Boris kaj Gleb kun tre interesaj sciencaj komentoj, kie oni menciis la libroreformon far Jefim. Laŭ tiu reformo oni devus montri plej proksimajn rilatojn inter ekstera formo de vorto kaj ĝia signifo (...), senco de ĉiu, eĉ plej malgranda kaj malgrava ortografia kaj grafika fenomeno; oni devus supozi, ke ĉiu litero en la vorto havas sian signifon kaj povas ŝanĝi la sencon de parolaĵo... Kaj tiam montriĝis, ke ĉiuj partoj de la libro estis vere ligitaj, neniu aperis hazarde. Vizaĝo estas la signo de animo. Litero, signo, teksto estas vizaĝo de la libro (..). Legi la tekston estas samkiel rigardi en ies okuloj, legi en l’okuloj de kaŝita interparolanto. Tial alteco de la litero egalas la distancon inter buŝo kaj brovoj de figuroj en iluminaĵoj, dum iliaj kapoj egalas la mezuron de du linioj. Tiele diversaj strukturaj niveloj estas arte ligitaj (...) La skalo de ekstera mondospaco transformiĝas en la skalon de interna librospaco... Ĉu mi seniluziiĝis, ke mi ne estis la unua? Ne. Tute ne. Mi estis terure kontenta, ke mi ne estas sola (kvankam mi estas izolita), kvankam mia vojo ne samas kun tiu de Jefim. Nek Jefim estis la unua, nek mi estas la lasta.

25. [redakti]
Kompletigado de Granda Libro daŭris dekdu jarojn. Sendube antaŭ dekdu jaroj mi estis iu alia ol mi estas nun. Nun mi scias pli multe kaj povas fari pli multe. Antaŭ dekkelkaj jaroj mi havis malnovan tajpilon, fontplumojn kaj krajonojn, problemegojn aĉeti paperon kaj kopii ion. Nun mi havas komputilojn, printilojn, skanilojn kaj mi povas aĉeti facile ajnspecan paperon. Redakti tekstojn verkitajn kaj mal-verkitajn-skribitajn antaŭe (en l’antaŭa epoko) ofte provokas kaj tentas ŝanĝi ilin, plibonigi, pliperfektigi. Ĉu mi havas rajton fari tion? Ĉu mi havas rajton ŝanĝi dokumentojn? Eble estas pli bone fari novajn librojn anstataŭ plibonigi (senfine) tiujn malnovajn? Dum mi estas prilaboranta La Grandan Libron mi faris ses novajn librojn. Sed mi ne povis deteni min (reguloj ja havas esceptojn) kaj lastatempe mi preparis la kodeksan version de Granda Libro. Fakte ĝi estas dulibro - du kodeksoj kunigitaj dorse: tiele rezultas la libro-sablohorloĝo, libro sen kovriloj (aŭ kun la “kovrilo” ene), sen la komenco kaj fino . . . . . . ŝanĝante la konstruon de la libro mi faris ĝin pli facile uzeblan. Nur tion. Nenion alian mi ŝanĝis. Reredaktante kaj printante l’aliajn partojn de Malpriskribaĵo verkitajn antaŭ dekkelkaj, nu preskaŭ dudek jaroj, mi ankaŭ ŝanĝis kiel eble malplej multe (probable tiuj ŝanĝoj estis devigitaj far novaj teknologioj).

26. [fari novajn librojn]
Ĉu mi devus verki ion pri miaj novaj libroj? Probable mi devus, sed mi ne faros tion ĉi tie kaj nun. Estas sekvaj partoj de Malpriskribaĵo kvankam ili havas diversajn titolojn ...... kaj diversajn arkitekturojn, konstruojn, strukturojn, foje vere komplikajn. Anstataŭ mi verkos iom pri la proceso decidiga kaj gravega por miaj novaj libroj (kaj ankaŭ por la tria parto de Malpriskribaĵo de la mondo).

27. [imagi la libron]
Kiam mi studis arkitekturon mi projektis nekutime kaj eĉ bizare (kompreneble kompare kun miaj kolegoj). Ion ajn kion mi estis projektonta, simplan dometon aŭ tutan kvartalon aŭ urbon, mi devis havi unue en mia kapo. Mi devis havi ĉiujn konstruaĵojn starantajn en mia kapo, pretajn por ke oni eniru ilin kaj vivi tie. Nur tiam mi povis komenci desegni. Nur tiam.
Ĉiun libron mi estas faronta mi devas unue povi preni ĝin en mia mano, turni paĝojn, aŭdi ilin flustri kaj brueti. Mi devas scii kiel mi malfermu kaj fermu ĝin. Mi devas sciis kion miaj fingroj sentu tuŝante paperon. Mi devas scii ĉiujn kurbojn kaj fleksaĵojn de signoj. Mi devas trairi semantikajn kampojn, fonetikajn herbejojn, sintaksajn arbarojn. Mi devas vidi ĉion kion tiu ĉi libro povos spektakli. Tiam mi metas ĝin sur la breto en mia enkapa mensa librejo. Nur tiam mi povas komenci verki kaj malverki (skribi kaj malskribi).

28. [integrigi la libron]
Verki, redakti, desegni, projekti, imagi, skribi, printi, bindi, traduki ..... ĉu tio ne estas tro multe por unu ulo? Jes, estas tro multe. Sed ŝajnas, ke jen la nura metodo por vere integrigi ĉiujn elementojn de la libro, fari ĉiujn librerojn vere nedisigeblajn. Kaj ŝanĝi koloron de alineo estus same grava kiel forviŝi kelkajn liniojn aŭ frazojn.

29. [esti la majstro]
Ĉu ne estas tro multe postuli majstrecon je ĉiu nivelo de procese de librofarado? Ne, ne estas tro. Ĉu mi povas esti majstro en verkado, redaktado, desegnado, printado, bindado, tradukado .....? Ne, mi ne povas. Do mi estas en la kaptilo. Sed kia defio estas por mi elkaptiĝi!

30. [lerni vortojn]
Mi daŭre lernas vortojn. Mi esperas, ke tio sonas pli bone, pli ol mi daŭre lernas lingvojn. Memoru: lingvo estas mondo, tuta mondo. Ĉu mi povas iĝi la indiĝeno de la mondo angla? Ne, mi povas esti nur la vojaĝanto, eble loĝanto, novveninto. Sed antaŭ ol mia granda kolekto de universalaj piktogramoj estos preta mi devas uzi vortojn. Sonoj kaj bildoj havas ŝancon esti universalaj. Vortoj tiun ŝancon ne havas. Eĉ vortoj Esperantaj. Labori kun vortoj signifas senĉesan eraradon kaj miskomprenadon. Mi provas ĉasi erarojn. Mi vere provas plenforte. Sed ĉiam io mankas kaj kolapsas. Eraroj povas esti belegaj kaj benataj. Eraroj povas esti katastrofemaj kaj ruinigemaj. Sed perfekteco estas teda kaj mortodona. Mi faras pli da eraroj en Esperanto ol en pola lingvo. Mi faras pli da eraroj en la angla ol en Esperanto. Mi farus pli da eraroj en la franca ol en la angla...

31. [foriĝi Joyce]
Laborante kun vortoj oni probable ne povas antaŭiĝi Joyce kaj lian Finnegans Wake. Sed oni povas foriĝi lin, eksteriĝi . . . . . . Memoru, ke Joyce ĉiam havis en sia menso tiun ravan kaj kolorplenan tapiŝon de paĝoj de Book of Kells. Sed la Libro de Kells havas iun grandan mankon aŭ difekton aŭ malavantaĝon: ĝiaj ĉefaj elementoj povas esti facile izolitaj, disigitaj. Ŝajnas ke Joyce deziris elimini tiun mankon (malavantaĝon) kaj fari (malverki?) la libron-mondon. Probable tio estus nur problemo de tempo. Bedaŭrinde li ne havis sufiĉe da tempo.

32. [trovante lokon por mi mem]
Antaŭ jaroj eldonistoj estis surprizitaj kaj timis. Ili volis nur vortojn, ili volis vidi nenion alian - nur vortojn. Dank’ al ili kaj al malabundo de papero en mia lando mi komencis tajpi miajn librojn sur ambaŭ flankoj de folio kaj tiele mi malkovris, ke mi povas fari libron. (Tio ebligis min labori pri ĉiu detalo, ĉiu librero. Respondi por tio kion oni faras signifas liberon. Sed libero havas sian prezon. Ĉi-kaze la prezo estas eldonkvanto: 10 aŭ 20 egzempleroj anstataŭ 5000 aŭ 10000.) Jarojn pasis, sed eldonistoj daŭre estas surprizitaj kaj timas kaj volas nur vortojn. Ili pensas, ke serioza libro por seriozaj adoltoj povas enhavi nur seriozajn nigrajn literojn printitajn sur serioza blanka papero. (Ĉu la Libro de Kells estis la fola libro por frenezuloj?) . . . . . . Ĉu miaj libroj estas belege presitaj? Ne, ili eĉ ne estas presitaj, ĉar presilon mi ne havas. Ili estas printitaj. Ĉu ili estas tiel nomataj libroj artaj? Ne, ĉar ili enhavas tro multe da teksto, tro longajn rakontojn, tro normalajn poeziaĵojn . . . . . tro literaturaj ili estas. Ĉu ili estas normalaj libroj? Ne, ĉar ili estas ne sufiĉe literaturaj, ne ĉion oni povas legi. Ĉu ili estas libroj por infanoj? Ne, ĉar ili estas tro seriozaj. Ĉu ili estas libroj por adoltoj? Ne, ĉar ili estas tro folaj. Ĉu ili estas mallibroj? nelibroj? kvazaŭ-libroj? ..... Ili ĉiam estas inter for super sub....

33. [inventi liberaturon]
LIBERATURO - tiun ĉi vorton inventis unu el miaj amikoj. Li asertas ke liberaturo estas ĝuste tio kion mi faras.

34. [grimpi la spiralon]
Iam la fama poeto verkis: Mi volas ke lertega lango diru ĉion kion kapo pensis. Tamen la vero estas tute alia kaj eĉ la plej lertega lango ne povas diri tion kion la kapo pensas. Jen la simpla kialo: la kapo pensas samtempe pri miloj da aferoj dum la vortoj fluas malhaste unu post alia. Maleblas prononci samtempe du vortojn; foje kiam alia penso enpenetras neatendite la frazon ĝuste parolatan, tiam la sintakso kolapsas, la lango tordiĝas kaj stumblas, prefiksoj kaj sufiksoj ne konvenas, ni faras eraron . . . . . Sed cent kvindek jaroj poste mi (kaj ne nur mi) volas la samon. La nura diferenco konsistas en tio, ke nun ni scias pli multe pri tio kio okazas en kaj ekster niaj kapoj ol sciis la fama poeto. Estontaj generacioj de verkistoj, poetoj kaj librofaristoj scios pli multe ol ni scias nun. Temas pri tio, ke oni (mal)priskribu la mondon pli kaj pli precize kaj adekvate. Tiele ni povas sciigi pli kaj pli multe pri la mondo, kia ĝi estas kaj kial.

35. [pensi pri paĝeografio]
Mi pensas verki iam la traktaton pri paĝeografio . . . . . . Tractatus Pageographicus?

36. [memori]
Memoru, ke jen nur libroj, kodeksoj, rulaĵoj ...... nur vortoj, desegnaĵoj, signoj, priskribaĵoj, malpriskribaĵoj ..... Mi ne povas bindi la marondon kaj meti ĝin sur la breto en mia laborejo. Simple mi ne povas. Tio simple maleblas.

37. [rolling books]
I know
these are only books’n’scrolls
but I like them
love them
yes I do