Radosław Nowakowski
Malpriskribaĵo de Moskvo
Aleksiej Riemizov
La horloĝo

ISBN:
978-83-61946-60-1
jaro:  1993 (la unua versio printita nadle - A4, malmole bindita)  2003 (la dua versio printita inke - 21x21cm, malmole bindita)  2010 (la tria versio)
formato: 26cm x 21cm
kovrilo: mola (bindita japane) + kartona skatolo
papero: 90g, blanka
printo: inka printilo
lingvo: pola
eldono aperta

ĝis nun mi faris 21 ekzemplerojn de unua kaj dua versioj
ekzempleroj de la tria versio havos daton anstataŭ numero


Antaŭ preskaŭ cent dudek jaroj Aleksiej Riemizov verkis negrandan novelon titolitan Horloĝo. Ĝi rakontas la historion de Kostia Kloĉkov. Kostia havis kurban nazon kaj la tuta urbeto ridis pri li. Tial iutage Kostia decidis venĝi kaj li difektis la horloĝon sur la cerkova turo. Li pensis, ke tiamaniere li iĝis la mastro de tempo kaj tiuj kiuj primokis lin estos lian subuloj. Nu, diversaĵojn pensadis Kostia .....
Naŭdek jaroj post kiam Horloĝo estis verkita mi tradukis tiun ĉi libron. Kaj okazis, ke dum mi estis ĝin tradukanta mi veturis al Moskvo por kelkaj tagoj. Mi estis ludonta tie koncerton kaj mi ankaŭ estis serĉonta unu vorton, kiu estis gravega por la libro kaj kiun mi povis trovi en neniu vortaro. Malpriskribaĵo de Moskvo rakontas pri tio kio okazis tie kaj tiam. Kaj bizaraĵoj estis tiam kaj tie okazantaj. Ĉefe pri tempo.
Do, rezulte, Malpriskribaĵo de Moskvo komentas Horloĝon kaj Horloĝo komentas Malpriskribaĵon de Moskvo. Tial ili estas kune. Rigardas enokule unu al alia.
Dek jaroj post kiam mi revenis de Moskvo mi decidis kvadratigi la libron. Kaj ebriigi ĉiujn paragrafojn.
Post sep jaroj mi ŝanĝis nur la formaton kaj bindmanieron.