Radosław Nowakowski
Malpriskribaĵo de la mondo (parto tria)

versio unua:

leporelo (1988-1999) - 6 ekzempleroj estis faritaj (tajpilo, kserokopiilo, mane faritaj desegnaĵoj, printilo nadla kaj inka, malmola bindaĵo tola)
versio dua:
sablohorloĝo (du kodeksoj kunigitaj dorse) (2000) - 1 ekzemplero estis farita (printilo inka)

versio tria: kalendaro
ISBN:
jaro:  2009
formato: A4
kovrilo: mola (bindaĵo japana) + kartona skatolo
papero: 100g, blanka
printo: inka printilo
lingvo: Esperanto
eldono aperta


Imagu la nevideblan paralelepipedon. Metu ĝin en arbaro parte entere. Esploru ĝin pere de la tomografo literatura. Rezulte vi ricevos 365 foliojn, do 365 tagojn kaj 365 noktojn. Vi malfermas la libron levante supren la unuan folion kaj vi komencas vojaĝi tra imagitan paralelepipedon, ekde la pinta paĝo tavolo, ĝis la funda. Se vi prenos unue la tagan parton tiam vi vojaĝos tra spaco, de la ĉielo ĝis la teron, kaj ĉiu paĝo estos unu tago. La nokto troviĝos je la alia paĝo de la folio, inversigita, kvazaŭ respeguliĝo de la tago. Se vi prenos unue la noktan parton, tiam vi vojaĝos tra tempo, de estanteco (aŭ de kelkaj neklaraj vizioj estontecaj) al estinteco, ĝis la Granda Eksplodo aŭ eĉ pluen. La parto taga estas printita kolore. La parto nokta, sonĝa, estas preskaŭ tute printita nigre. Ĉiu paĝo estas ia tutaĵo, kvazaŭ paĝo-bildeto kaj pro tio la libro havas strukturon malkontinuan, diskretan. La fino estas la komenco kaj la komenco estas la fino, sed oni povas komenci legi la libron ajnloke, ĉiu tago kaj ĉiu nokto povas ja esti jarkomenco. Kiam vi tralegos la tagan parton vi turnas la libron kaj povas legi la parton noktan. Jen la ciklo diurna enhava la ciklon jaran kiu samtempe enhavas eonojn... Troveblas ankaŭ multegaj “efektoj pli aŭ malpli specialaj”, koincidoj, kunmetaĵoj, najbaraĵoj ..... plimulto da ili precize pripensitaj, iuj tute hazardaj.

Ne, mi ne volis, ke ĝi estu la priskribaĵo de iu loko en l’arbaro. Mi ne volis, ke ĝi estu la modelo de tiu ĉi loko. Mi volis, ke ĝi estu tiu ĉi loko mem. Sendube mi ne sukcesis.