Radosław Nowakowski
Malpriskribaĵo de la mondo (parto unua)

ISBN:
978-83-61946-68-7
jaro:  1980-1984 (elpensita kaj verkita) 1995 (la unua versio printita inke - A5, malmole bindita) 2001 (la dua versio printita inke - 21x21cm, malmole bindita)  2010 (la tria versio)
formato: 21x27 cm
kovrilo: mola (bindita japane) + kartona skatolo
papero: 100g, blanka
printo: inka printilo
lingvo: pola
eldono aperta

ĝis nun mi faris 12 ekzemplerojn de unua versio kaj 7 ekzemplerojn de la dua
ekzempleroj de la tria versio havas daton anstataŭ numero
n

La libro-mozaiko komponita el la tekstoj verkitaj dum miaj multegaj koncertvojaĝoj tra Eŭropo. Multaj vitropecoj-ŝtonetoj-ideoj-solvoj aperis unuan fojon ĝuste ĉi tie (nome tekstoj koloraj, rakontoj-mapoj, frazoj-stratoj, frazoj-branĉoj), multaj la lastan. Multajn mi ne trovis-kreis-elpensis. Nur malmultaj bone alĝustiĝas. Tia estas la sorto de tiu ĉi libro.