|  |  |   | 
|  | 
| Radosław
                  Nowakowski kaj Sabina Nowakowska Sekreta kroniko de Sabina - la kvina aŭtuno versio unua (2001-2017): labirinto dekkelkaj ekzempleroj estis faritaj; pro tro komplika kaj penega produktado en 2017 ĝin anstataŭis pli simpla versio karuzela versio dua: karuzela ISBN: 978-83-61946-0 jaro: 2001 / 2017 formato: 25x25 cm kovrilo: kruda malmola kartono + skatolo papero: blanka 160g printo: inka printilo lingvo: pola-bleblaja eldono aperta Jen tre labirintuma kaj neniun
                      edukanta historio pri tio kiel iu knabineto
                      scipovanta skribi ĉiudirekte transformiĝas eĉ por
                      si mem nerimarkeble en la knabineton scipovantan
                      skribi nur de maldekstre al dekstre kaj
                      konsideranta ĉiujn aliajn skribdirektojn kiel
                      bizarajn kaj kompatindajn kaj ŝanĝendajn je tiu
                      ununura ĝusta kaj natura... Aŭ pri tio kiel homo
                      anstataŭ iĝi sapiens iĝas catholicus
                      aŭ polonicus aŭ britanicus aŭ
                      islamicus aŭ sovieticus aŭ democraticus
                      aŭ... preskaŭ neniam iĝas homo homicus...Printita
                    per tiparo speciale projektita je la bazo de unuaj
                    literoj skribitaj de Sabina (por ke filozofado ne
                    estu troa folado). Fone (aŭ fronte) ŝiaj desegnaĵoj
                    kaj pentraĵoj: plej fruaj, unuaj kaj postaj. Kaj
                    iufoje kaj iuloke literoj stampitaj. Kompreneble
                    tutan tempon oni devas turni la libron (samkiel oni
                    turnas katon voste antaŭen).         |