Radosław Nowakowski
HASA RAPASA
priskribo de la spektaklo malebla

ISBN:
978-83-61946-40-3

jaro: 1998 (teko), 2001 (triangulo),  2009 (trapezo)
formato: 36x26 cm
kovrilo: mola (bindita japane) + kartona skatolo
papero: 120g, blanka
printo: inka printilo
lingvo: libro trilingva (pola-angla-Esperanto)
eldono aperta


Iam mi imagis la spektaklon daŭrantan naŭ tagojn kaj noktojn, kaj etendiĝantan je distanco de kelkdek kilometroj. La spektaklo montriĝis malebla, do mi pensis ke almenaŭ la libro estus ebla. Jen la kvina versio de ĝi. Eble pro tio preskaŭ kvinlatera, aŭ trapeza. La kvara estis triangula, ĉar kvadrato faldita diagonale rezultigas triangulon. La triangulo malfaldita hipotenuze rezulgitas kvadraton ....... La triangulo malfermiĝas papilie ...... Kaj la kvadrato havas kvar laterojn ..... Kiom laterojn havas papilio? ........ La trapezo fermita estas kvazaŭ la monto. La trapezo malfermita estas kvazaŭ fluganta birdo .....  La versioj unua, dua kaj tria estis triopaj - ĉiu havis VIZIOTEKON, SKIZOTEKON kaj TEKSTOTEKON. La kvara ne havis. Kaj la kvina ne havos. Sed ĝi estos trilingva, samkiel la kvara, kvankam logiko sufloras, ke ĝi devus esti kvarlingva kaj la kvara lingvo devus esti hasarapasa ..... kaj eble eĉ estas tiele, kvankam hida koincido okazeblas ...... Nu, jen simpla ekzercado de geometrio kompona. Hida koincido okazeblas ...... Nu, jen simpla ekzercado de geometrio kompona. Aŭ de trigonometrio semantika. Jes, jen la kvina provo Jes, jen la kvina provo priskribi ion maleblan. La kvina provo malsukcesa. Verŝajne la sesa ankaŭ estos malsukcesa, se ĝi iam okazos. Nur la libro malebla estos provo plensukcesa.