|
Radosław Nowakowski La kroniko frankfurta ISBN: 978-83-61946-32-8 jaro: 2000 / 2003 formato: 21x21 cm kovrilo: arĝenta kartono ondumita + skatolo papero: 120g, blanka printo: inka printilo lingvo: libro kvarlingva (pola-angla-Esperanto-franca) eldono aperta En 2000 mi estis en Frankfurto je
Librofoiro. Mi partoprenis la projekton SKRIPTORION,
kiu montris surprizajn analogiojn inter la epoko de
libroj mane skribitaj kaj iluminitaj kaj tute ne
presitaj kaj la epoko de libroj skribitaj kaj
presitaj aŭ printitaj kaj iele iluminitaj komputile.
Mi estis kronikonta la Foiron – prefere poezie de
normale. Mi estis verkonta la kronikon de pensoj,
impresoj, sentoj, ne la kronikon de eventoj. Kaj mi
kronikis. La kroniko estis printota pograde. Kaj ĝi
estis printata. Ĝi estis aperigota en la Reto. Kaj
ĝi aperis tie. Tamen ne ĉio aperis, ankaŭ ne ĉion ni
printis – ni havis ne sufiĉe da tempo kaj tro multe
da problemoj. Tio kion ni printis kaj kio enretiĝis
estis eraroplenaj.
Tri jaroj poste mi trovis
en la komputilo dosierojn „frankfurtajn” kaj sur
la breto la version printitan. Mi korektis tion,
kion ni ne korektis tiam. Mi aldonis tion, kion ni
tiam ne aldonis. Eble nun ĝi aspektas tiel kiel ĝi
estis aspektonta. Eble. Tamen sendube tiu ĉi libro
havas komencon (aŭ finon) en ĝia mezo.
|