Kiam vintre, en la trajno al Vieno, mi estis leganta hajkojn verkitajn de Krzysztof Żarnotal dum lastajn tri jardekojn, kaj senditajn al mi surprize kaj neatendite post dekkelkajn jarojn de malkontakto kaj silento kiuj kvazaŭ tute ne ekzistus, mi tuj ekvidis la herbaron, nian longan mallarĝan herbaron rubande kurantan al l'arboj ĉe rivereto kaj tigojn-bastonojn el ĝi elkreskantajn kun floroj de vortoj surpinte. Estontus tiele sed ne estis – ĉiam estas tiel kiel estas, alie ne povas esti. Ĉi foje venkis nin varmego nenian antaŭe spertita ĉi tie. Tial, bedaŭrinde, la herbaron de hajkoj devis anstataŭi la ĝardeno de hajkoj kaj nur kelkaj lastaj poemetoj eniris timide la ardantan herbaron kaj nur tie kie posttagmeze kuŝas grizeta ombro de kelkaj arboj vualantaj la vinberejon de okcidento.

Tial ni komencis je la muziko: Teresa Nowak, Tadeusz Sudnik, Darek Makaruk kaj mi. Kaj kiam niaj sonaj hajkoj mortis en la malvigla ĉirpado de subpremitaj birdoj, en sufoka verda silento, ni ekis por legi tion kio estis legenda. Ni tralegis tion. Poste interparolis. Pri tio kaj pri alio. Ĝis la kruela suno estingiĝis kaj varmego iĝis kvazaŭ iom malpli forta, kvankam ni bone sciis, ke tio nur al ni ŝajnis.