LA LIBRO DE ARBOJ

Je la komenco estis L'arbokanto (kantata de Alicja Rozborska), arboharpo kaj Arborety (RN).



    

Proksime, kvazaŭ je la dua komenco, kuŝis la grandega traktato pri putrado (RN).



Se iu preterirus ĝin maldekstre, tiam trovus la neston kun Du ovetoj kaj unu birdeto de Jacek Nowakowski,
kaj La Pomkapon (RN), kaj alirus la sentitolan libregon starantan (RN).



                



Tuj malantaŭ ĝi iu trovus du lokojn, kie ĉiu povus ekstari kaj provi esti kvazaŭ arbo kaj esti arbo.

        

Se ni preterirus dekstre la kuŝantan libron, ni trovus l'arbon sur kiu sidis nigrajn literojn (RN), kaj antaŭ kiu
  Zenon Fajfer, kvazaŭ Kolonisto, deklamis siajn poemojn starante sur la trunko por lignohakado.

          

Iom pli malproksime, en la verdeska, lumplena krepusko atendus nin La Drako Dentoza farita de
Nijaki Le Fibrudora, aŭ Nikoś, Jacul, Kirył, Leoszek, Brunio, Dorota kaj Radul,




kiu gardis arbojn kun Liberty Poem verkita de Zenek Fajfer kaj Kasia Bazarnik, tradukita je kelkdek lingvoj,



kaj ankaŭ Axis Mundi de Dorota Jabłońska kaj Aliajn statojn de ĉeesto de Marek Gajewski
(dank'al tio Marek povis faris tiujn ĉi fotojn).



       

Poste la pado disforkiĝis kaj turninte dekstren ni renkontus La traktaton pri bzyk łysogórski verkita
de Krzysztof Żarnotal  kaj la Povran poemon (RN) grimpantan la sekiĝintan poplon.

             

Fine de la pado, rande de la ĝardeno, troviĝus la blua pomujo - Argo de Tomasz Kalita.

       

Tie la dekstra pado unuiĝis kun la maldekstra kaj se ni irus laŭ la maldekstra ni vidus argilajn hubojn
de Ewa Skowerska kaj povus aŭskulti Mariusz Kosmalski ludi sakŝalmon.

       

Tiel ni ĝisirus La Pordegon ĉiuflanke diversan (RN)

       

kaj atingus la finon, kie fierus la ora Arbo de rekonado de Ula Putowska kaj Jurek Bujalski.





Tiam ni povus nur reveni al la komenco por aŭskulti la mallongan koncerton de la muziko iom simetria
ludita de RN je bzyk łysogórski kaj klaviceno cifereca.