RADOSŁAW NOWAKOWSKI
piano preparita

registrita la 8-an kaj 9-an de Decembro 2024 hejme je Tascam DR-07X
imagita, produktita, projektita, printita, bindita de R.N.

https://www.youtube.com/watch?v=1A1rqcwKBIM&t=547s&ab_channel=Liberatorium

Antaŭ nelonge mi aŭskultis la konĉerton por la piano preparita. Surprize ĝi ne estis avangarda, sed nostalgia. Prenis min al la ĉambro en la malnova domo, kie mi mem, antaŭ nekalkuleblaj jaroj, preparis mian pianon. Malgraŭ sufiĉe granda dozo de ribelemo kiun portas en si ĉiu adoleskanto, brutaleco mankis al mi, tial mi ne provis distranĉi la instrumenton pere de la segilo, ne bruligis en ĝia malhela intero la fajron vivan, ne ĵetis ŝtonojn sur la kordojn, ne enigis metalojn objektojn en la feltajn marteletojn. Mi nur enmetis malnovajn gazetojn sub la dampilojn. Unu aŭ eble dufoje. Neniam poste mi ripetis tion. Sed tio sufiĉis por ke la raspaj, susurantaj tonoj ŝvebis silente super la abismo de forgeso.
Mi volis priskribi tiun okazaĵon, kaj la aliajn antaŭajn kaj malantaŭajn. Mi eĉ ekprovis, sed la verkaĵo kiu aperis rakontis pri io tute alia, ĉar ĝi rakontis ne tiel kiel ĝi devis rakonti.
Do mi denove metis inter feltaj dampiloj kaj metalaj kordoj pecojn de papero. En la sama piano, kiu estas kun mi ĉiam. Ekde mi memoras. Mia memoro – mia ĉiamo.
Ĉi foje mi ne uzis malnovajn gazetojn, sed striojn paperajn fortranĉitajn de miaj libroj, do partojn de miaj libroj je kiuj mi forprenis la eblecon rakonti.
Nun ili bruu, raŭku, susuru, grincu, knaru laŭvole.
Pri kio oni ne povas verki, pri tio oni devas ludi.