En la landoj transbarilaj kaj forekranaj troviĝas multaj, tre multaj aĵoj, objektoj, fenomenoj, lokoj kaj kotopoj ege interesaj. Tiaj kiaj povus kaj eĉ devus ektroviĝi ankaŭ ĉi tie, en Liberlando. Kio ne signifas, ke ili povas, ĉar ofte okazas, ke iliaj parametroj (kvanto da tiuj estas tiom granda, ke mi eĉ ne ekprovos listigi) malebligas simplan importon. Nesimpla importo probable sukcesus, sed la nesimpleco konsistus en tio, ke iuj parametroj devus esti ŝanĝitaj aŭ eĉ forĵetitaj (aŭ neniigitaj), kaj tiam tio, kion oni importus, ne estus tio kion oni importintus. Kiel kutime la simpleco montriĝas neanstataŭigebla kaj ĉiu komplikado rezultas en nenio bona.
Okazis, ke dum nekalkuleblaj vojaĝoj tra landoj transbarilaj kaj forekranaj mi traveturis iun vilaĝon (aŭ domaron), tiel banalan, ordinaran kaj nedistingeblan, ke mi neniam ĝin memorus. Nu, dekkelkaj ordinaregaj, nek belaj nek malbelaj, tute mallogaj domoj situantaj kaose laŭlonge la vojo iom sinueca ĉi-loke, ĝuste pro tio, ke antaŭe ĝi kuris tute rektege kelkajn kilometrojn havante unuflanke la vandon, altan kaj ebenan, de pinaro (ho, prefere la palisaron faritan el gigantaj alumetoj brulantaj malhelverde kaj per flamoj iom sufokitaj), kaj aliflanke ankaŭ la vandon de arbaro, eble ankaŭ pina, kvankam kun multe pli da arbustoj kaj arbedoj, malpli altan, taŭzitan, disigitan de vojo asfalta pere de vojo fera. Kaj ĝuste tiu ĉi parto de mia vojaĝo ankriĝis en mia memoro, des pli ke antaŭe (vojaĝante okcidenten, ĉar vojaĝante orienten – malantaŭe) oni preterpasas gigantan ferrubejon, monstran kairnaĉon de metalaĵoj ĉiuspecaj, eble pli altan ol la plej altaj pinoj de arbaro komenciĝantan post ĝi. Kaj kiam l'arbaro finiĝis, tiam ekaperas domoj kaj sinuetoj, kaj vojkruciĝo kun la vojeto kiu plonĝis sub la fervojo kaj jen ĝuste tie, eble, probable tie, ĉe tiu eta ponto tre griza kaj neokulfrapa, staris la tabulo, iom malrekte, iom kliniĝinta, prefere malpreciza neakurata ol malneta, informanta ke ie tie, probable proksime, troviĝas SEGEJO DEVORTOJ.
Verŝajne tiu ĉi priskribo topografia, sufiĉe kruda kaj neakurata, ne kongruas kun la vera topografio de la tereno. La memoro estas la spegulo distorda, kie terenoj senfine transformiĝas kio kaŭzas, ke la mapoj amasigitaj en magazenoj de niaj kapoj iĝas la mapoj de landoj mitaj. Ankaŭ la priskribo de la domoj reduktita al kelkaj adjektivoj krozantaj ĉirkaŭ la nocio de ordinareco-sentrajteco-malkvaliteco, aŭ esti nedistingebla-nerimarkebla, estas la priskribaĵo perfekte malplena, sensignifa, malinforma, ĉar ordinareco ege dependas de la loko – ordinara, kutimega domo en ĝangalo aspektas vere alie ol same ordinara, kutimega domo en tundro. La provo kompari la domojn preterpasatajn al ŝtonoj kampaj, eĉ primitive prirabotitaj, aŭ al pavimeroj, estis forĵetita ĉar se tiuj domoj aspektus tiele, ili estus ege nekutimaj, kompreneble kondiĉe ke ili havus ĉiujn trajtojn de tiaj ŝtonoj.
Fascina!  L a  s e g e j o  d e  v o r t o j !
Kaj mi neniam estis tie! Tiomfoje mi estis traveturanta tien kaj neniam mi vizitis la lokon. Neniam mi turnis for de la ĉefa vojo, nek veturis sub la fervojo, nek ekpenetris l'arbaron – eble arbaron, mi ne scias, mi ne scias kien kuris la vojeto, ĉar unue ĉion kovris la taluso kaj poste la domoj plej ordinaraj kaj plej tedaj. Neniam mi eĉ haltis por legi zorge kion estis skribita (printita) sur la tabulo tiomgrade paliĝinta, ke oni malfacile povis difini la koloron kiel grizblua..... kaj literoj? nigraj? blankaj? malpuraj? . . . . . . . . . . . . La fakto ke ĝuste tie staris la tabulo tute ne devis signifi, ke ankaŭ la segejo troviĝis proksime – la tabulo povis ja nur informi, ke ĝi troviĝas ie tie, en la ĉirkaŭaĵo, tamen donante neniun mezuron de la cirklo en kiu mi estus serĉonta, do l'areo povus kovri eĉ tutan landon transbarilan....
Pripensinda tio estas, ke mi ne veturis tien, ke mi eĉ ne haltis. Io kio min malkuraĝigis devis esti pli granda kaj pli potenca ol ravo kaj fascino...... La longa veturo antaŭ mi? Tutcerte. La timo, ke se mi turnos maldekstren (aŭ dekstren), se mi veturos viziti SEGEJON DEVORTOJ, mi ne alveturos ĝustatempe tien kien mi devis alveturi. Ke mi tute ne ĝisveturos tien. Ke tuta mia vivo estos ŝanĝita . . . . . . . Kaj kial ĝi estontus ŝanĝita? Nu, ĉiam oni povas trovi almenaŭ mil kaŭzoj, por kiuj valoras ŝanĝi sian vivon; inter ili troviĝos ankaŭ la jena: por ke mi poste konstatu, ke ne valoris tian ŝanĝon plenumi..... Sendube malkuraĝigis min ankaŭ hideco de la vojo, kvankam mi ne mirus, se montriĝus ke malantaŭ la vando d'arbaro disvastiĝas terenoj nekutime belaj – sed mi ankaŭ ne mirus, se montriĝus, ke malantaŭ la vando d'arbaro estas same hide kiel antaŭ ĝi, kaj ankaŭ l'arbaro mem estas aĉa, kvankam oni diras, ke ĉiu arbaro estas bela, samkiel ne kreskas malbelaj arboj...... Tamen estis en tiu loko io sufokanta, fipremanta (almenaŭ min – eble aliulon tio entuziasmigus), io tia kio ordonis al mi ne halti, escepte nur se mi nepre devus, sed trakuri, tragliti, traserpenti preskaŭ sekrete, kvazaŭ iu kirliĝo tie minacus ensuĉi min kaj pisti...... kvazaŭ jen min mem oni distranĉontus, dishakontus, disrabotontus en la segejo.

Nu, bone.... Kaj kion oni faris en la segejo? Kion oni faris je vortoj? Tranĉis ilin, hakis, rabotis?..... Kiel aspektis tiea laboro? Kiel ĉio estis organizita? Ekzemple, iu kiel mi, alvenas kaj alportas kelkajn vortojn (ne nepre komponitajn en frazo), aŭ kelkcent (ne nepre estantaj alineo de iu rakonto aŭ romano), aŭ nur unu (ekzemple LIBER) kaj diras: bonvolu tranĉi tion. Kaj ili demandos: kiom dike vi dezirus? Do ni tion prikonsentas. Kun foldo? Ankaŭ tion ni prikonsentas. Raboti ambaŭ aŭ nur unuflanke? Ni pri tio konsentas kaj ankaŭ precizigas larĝecon kaj longecon. Farinte tion ili komencas labori kaj post iom da tempo (sufiĉa por trinki ion, aŭ eĉ promeni ĉirkaŭ la segejo, ĉar estas malpermesite eniri ĝin -
aŭ eble ekpenetri ARBARON) mi ricevas ĝuste tion:


                                               


Mi cerbumas kiamaniere ili tion faris. Kiajn maŝinojn ili havas? Hakilojn el ŝtono glatigita aŭ segilojn laserajn? Disigas, distavoligas vortojn pere de lignaj kojnoj, aŭ pere de tranĉilo kvantuma? Mi cerbumas kaj cerbumas kaj jam plu ne cerbumas. Ĉu tio gravas? Ĉu vere gravas ĉu ili faris tion pere de gilotino aŭ de tondilo? Tranĉis, distranĉis – sufiĉas. Kaj nur mi ludas. Traŝovas tabulojn. Miksas tavolojn.


                                               


Sed povas ankaŭ montriĝi, ke ĉio okazas alie. Neniu alportas jam pretajn vortojn kiujn ili distranĉas kaj prirabotas (kvankam probable ne rifuzus, se iu pri tio petus), sed ricevas nur krudan materialon el kiu tranĉas, hakas kaj rabotas vortojn. Kia materialo ĝi estas? Jen io ekstreme interesega. El kio ili eltranĉas vortojn? Ĉu ie tie kreskus arbaro de ankoraŭ-ne-vortoj? Do de kio?

Bone, ke en la malproksimega domaro Devortoj ne troviĝas minejo aŭ uzino aŭ fondejo.... Se mi estus loĝonta ie for Liberlando, mi elektus la domaron proksiman, kiun mi preterpasas centoj da fojoj kaj kiun mi neniam ĝis nun vizitis kaj kiu havas la nomon Elpensita. Pro timo, se mi envenus ĝin mi iĝus nur Elpensaĵo?

<<<