Mi ne kuŝas multe. Mi kuŝas nur kiam mi dormas. Kaj kiam mi malsanas. Feliĉe mi malsanas malofte. Iam, junaĝe, mi kuŝis pli multe. Mi pli ofte malsanis. Somere mi sunbruniĝis. Nun jam de longe mi ne sunbruniĝas. Ankaŭ de longe mi ne malsanas. Sendube, baldaŭ alvenos la tempo, kiam mi denove kuŝos pli multe ol nun. Mi malsaniĝos. Eble mi denove komencos sunbruniĝi? Kiu scias tion? Eble ĉio okazos alie. Turnos. Ruliĝos....

Kuŝado ne estas aprezata ĉi tie. Oni konsideras kuŝadon kiel perdon de tempo. Premisinte por la momento, ke tempo perdeblas. Ne multe oni povas fari kuŝante. Kuŝante surdorse sur la herbejo mi povas observi la ĉielon kaj birdojn, papiliojn kaj stelojn flugantajn tra ĝi. Kuŝante surventre sur la herbejo mi povas observi kuregantajn formikojn kaj skarabojn penege grimpantajn sur herbtigojn, sed tion kio okazas en la grundo mi ne povas rigardi. Kuŝante surventre sur akvo mi povus observi la misteran vivon de fiŝoj, se akvo estus travidebla, aŭ se mi havus kapablon vidi en malklaraj, kotecaj kirlabismoj de la mondo.

Mi ne kuŝas, ĉar se mi kuŝus, mi ekdormus, kaj se mi ekdormus mi tuj komencus sonĝi, kaj la mondoj de miaj sonĝoj estas tro riĉaj, tro abundaj, tro nebrideblaj, mi preferas la riĉecon kaj nebrideblecon de reala vivo, ĉar ĉi tie mi almenaŭ povas iluziiĝi, ke mi regas la mondon de miaj revoj. Tamen mi devas konfesi, ke nur tiam mi scipovas vekiĝi kaj dispeli la koŝmarojn, dolĉajn aŭ amarajn, mi ne scipovas fari tion ĉi tie, en realeco.

Mi ŝatas ekdormi kaj mi ŝatas vekiĝi. Mi ne ŝatas dormi. Mi ne ŝatas esti dormema. Mi volus dormi kiel eble plej rapide.
 |-------|