Probable neniuj konkursoj je kuŝado okazis ĝis nun – interese, ĉu ne? Kaj ja kuŝado, kio sonas preskaŭ nekredeble, ankaŭ bezonas penon kaj forton, kvankam kuŝado estas la sinonimo de manko de peno. Kuŝado estas konsiderata kiel agon senfortan kaj senpenan. Kuŝado estas malpenado. Ni kuŝas por ne peni. Nu, sed ni sidas ankaŭ por ripozi post penado. Tamen teni la korpon en iu ajn pozicio, horizontalan, vertikalan, diagonalan, rektan, kurban aŭ poligonan, ĉiam bezonas iom da peno, eĉ minimumon. Des pli turnado. Kaj la pozicio, komence tre komforta, fine povas esti terure laciganta, neeltenebla – por elteni ion oni ĉiam bezonas forton, eltenado ĉiam estas peniga . . . . . Kompreneble, indiki kiu kuŝis plej rapide estus malfacile, multe pli malfacile ol enkaze de sidado aŭ starado, kvankam ege fascine – jam difini kaj kalkuli la rapidon de kuŝado estas nekutima defio, sufiĉas konsideri la simplan fakton ke ĉi kaze plej rapide ne signifas plej mallonge (plej malgrandan kvanton da sekundoj aŭ minutoj), kiel je kurado. Je kuŝado la distanco ne estas la spaco, ĝi estas la tempo, do oni devus demandi tre bizare: kiu trakuŝis plej rapide la distancon de dudek minutojn? ...... Nekompareble pli facile estas indiki kiu kuŝis plej longe – certe, plej longe koncernas kvanton da minutoj aŭ horoj. Do, la demando: kiu sidis plej longe? egalus la demandon: kiu trakuris plej longan distancon? . . . . . . Ĉi tie aperus la demando: kio estas rapido? Ĉar ne nur iu distanco, iu spaco, travenita en difinita tempo. Ne nur. Ĉi kaze ĝi estus iu tempo travenita en difinita .... Nekompareble pli facile estas indiki kiu kuŝis plej longe – ĉi tie plej longe signifus la samon kion plej diste je kurado. Do: kiu kuŝis plej longe? signifus la samon kion la demando: kiu kuris plej diste? kiu trakuris plej longan distancon? . . . . . . . Kompreneble, oni ne devas konfuzi rampadon kun kuŝado. Rampado estas translokiĝado en pozicio kuŝa, dum kuŝado estas nur kuŝado, agado ne konsistanta en translokiĝado (escepte nur se ni translokiĝas en sonĝo, sed tio estas io tute alia, kvankam povus esti konkurebla). Ni devas ankaŭ forĵeti sinrulado, kiu ne nepre devas okazi en pozicio kuŝa . . . . . . . Sendube pli malfacila estus rigardado kaj kuraĝigado, precipe kiam la konkurantoj devus kuŝi senmove – kuŝado mova, kun ebleco movi sin, estus iom pli alloga, sed nur iomete. Multe dependus de tio, sur kio la konkurantoj estus kuŝantaj (ankaŭ sub kio, tamen sendube malpli) – ĉi tie ni povas uzi imagpovon senlime . . . . .

Tute alie ĉio aspektas en kaze de ekkuŝo. Jes, ekkuŝi (kuŝiĝi kaj kuŝigi) jen io tute alia ol kuŝi. Ekzemple: kuŝiĝi sinsekve sur kelkdek numeritajn litojn aranĝitajn kaose. Aŭ: kuŝiĝi cent fojojn sur la grundon (kuŝiĝi – ne fali kiel trunkego) – kutime, surdorsen....

KAJ TIEL PLU. Kaj tiel plu. Kaj tiel plu. Kaj tiel plu......

Ne estas la vero, ke al kuŝado mankas la elementon de konkurado, de rivalado. Ja ni bone scias, de ege longe, ke ni havas du specojn de konkurado: kontraŭ iuj aliaj kaj kontraŭ sin mem. Eĉ se la unua speco de rivalado estas apenaŭ trovebla en kuŝado, jen la dua speco estas facile rimarkebla, kaj ĝia nivelo povas esti eĉ pli alta ol je aliaj sportaj disciplinoj. Paradokse, por la plimulto de konkurantoj transbarilaj kaj transekranaj konkurado koncentriĝas ne je kuŝado mem, sed je tio ke oni ne ellitiĝu...

Tamen, volante sekvi la olimpikan frapfrazon pli rapide pli alte pli forte ni elektas senhezite pli rapide. Tamen ni devas substreki, ke enkaze de tiu ĉi konkuro pli rapide signifas malpli rapide – kio ne solvas la problemon de rapido de kuŝado. Tial ni preferas pli rapide. Ni ja amas absurdan abstraktecon.