reguloj principoj fundamentoj leĝoj aksiomoj bazoj rekomendoj konsiloj esceptoj kutimoj obsedoj indikoj malrespektoj alkutimaĵoj malpermesoj ordonoj preferoj interpretaĵoj sufloroj konstatoj difinoj tezoj ediktoj rezolucioj idiomoj idiomaĵoj esprimoj variaĵoj specoj variantoj kodoj eraroj diraĵoj rezolucioj uzoj misuzoj normoj modeloj devioj devojigoj




marĉo - - - aĉa maro - - mi sinkas malsupreniĝas malrapide ne povas atingi la fundon – ĉu ie estas iu fundo? kio povus esti la fundo? iu regulo sen esceptoj finfine la regulo sur kiu oni povas sin apogi kiun oni povas plenfidi la regulo roko sur kiu mi metas la piedon kaj povas min saltigi tiel mi komencos pene movi min supren se mi havos sufiĉe da fortoj se estos sufiĉe da aero aŭ esceptoj sen reguloj nur esceptoj ununuraj esceptoj solaj esceptoj tiam ĉiu escepto estus ankaŭ la regulo do la situacio diferencus neniel de reguloj senesceptaj nur kvante ĉar estus ne unu regulo senescepta sed multe tre multege da tiaj reguloj kaj multaj reguloj donus multajn ŝancojn sin rebati resalti multegaj reguloj ne estus la aĉa marĉo la aĉa maro sed prefere sinmovantaj diunoj sabloj volatilaj mi mem elpensus la regulojn-esceptojn regeptojn kaj esculojn mi sinkus en tiujn kaj forŝirus min tirante miajn harojn mi flugus en reguloj-esceptoj samkiel en la nubo samkiel kaptita far nebulo de polvo kaj mi cerbumus: ĉu estas tie iu surfaco? magio tio estus: la fundo kiu estas la surfaco – la spaco sen fundo kaj sen surfaco