ESCULOJ kaj REGEPTOJ

Esculo, laŭ la nomo, estas la escepto sen regulo, dum regepto, ankaŭ laŭ ĝia nomo, estas la regulo sen esceptoj. Malgraŭ tio ke ili estas la samo, ili estas tute malsamaj, fundamente diferencaj.
Esculo estas la escepto de escepto, kio kaŭzas, ke ĝi tute malĉeestas, ĉar ĝi ekaperas kaj tuj malaperas kaj jam neniam reaperas. Esculo do estas tute neripetebla. Renkonti esculon estas nekompareble pli malfacile ol trovi la floron de filiko kiu ekfloras unufoje en jarcento – se ni ne trovos ĝin ĉi-jarcente, ni havas ŝancon trovi ĝin en la sekvan (aŭ en la antaŭan, ja en fabeloj la tempo kuras en diversajn direktojn, nu, nek kuras nek fluas, sed sin disverŝas ĉirkaŭen, inundas ĉien). Esculo ne donas nin alian ŝancon. Ĉar ĝis nun neniu renkontis la esculon, ni ne scias kiel ĝi aspektas. Ni havas ankaŭ neniujn imagaĵojn kaj fantaziaĵojn pro tio, ke komparo kun la vera esculo povus esti ege doloriga por l'aŭtoro, ĉar atestanta pri tuta manko de ies imagpovo. Iuj pensas, ke esculo aspektas kiel esculo kaj ili eraras logike: esculo estas neripetabla kaj unika, do kalkulu kiom da fojon la esculo estis ripetita en tiu ĉi alineo.

Regepto estas la regulo de reguloj. Ĝi mem estas la regulo kaj la regulo por si mem, tial ĝi ne bezonas aliajn regulojn, do estas la regulo sen reguloj. Kaj se jes, tiam estas kvazaŭ ĝi ne estus, ne ekzistus. Kaj estas ĝuste tiele. Regepto estas la regulo efemera, kiu sin formulas kaj tuj deformulas, sin difinas kaj tuj maldifinas, sin regulas kaj tuj deregulas. Estas nekompareble malpli facile renkonti regepton ol trovi la floron de filiko, ĉar la floro ne floras momenton, florado daŭras – malofteco de florado estas rekompencata far longeco de florado (oni devas konstati, ke nemulte estis verkite pri tio, kiom longe daŭras la florado, nu nenio, sed oni devas aldoni, ke ankaŭ nenio estis verkite pri tio, ke la florado estu momenta kaj finu tuj). Regepton oni povas renkonti ĉiu momente, sed oni devas havi nekutime akran kaj rapidan okulon por ĝin vidi. Tamen ŝajnas, ke neniu havas tian okulon, do ni ne scias kiel regepton aspektas. Plej probable ĝi estas similega al esculo, kiel du gutoj de akvo, sed oni ne devus fidi tiajn supozojn. Kvankam esculo kaj regepto estas la samaj kaj la samo, ili estas tute malsamaj kaj la malsamo.

<<<