Mi ne memoras, ĉu tiu eĉ tro subtila
korteganino menciis iele ŝtrumpetojn
 en siaj notoj ĉe la kuseno. Mi memoras
 vere bone, ke almenaŭ kelkfoje ŝi menciis
 manikojn – prefere koloron de interno de
 manikoj larĝaj, vastaj kiel flugiloj, kiu
 delikate aŭ kolere fulmis (aŭ fulmetis) en
 ombroza ĉambro aŭ sur la fono de verdo ĉe
 la vojo laŭ kiu malrapide estis rampanta la
 procesio de noblaj damoj kaj kavaliroj .....
 Pri ŝtrumpetoj nenio. Silento. Kaj ja sendube
 foje ili brilis blanke inter riĉaj freŝaj tigoj
 de gresoj kaj herboj interplektitaj kun jam
 sekiĝintaj trunketaĉoj. Samkiel ventro de sciuro
 en kaoso de folioj kaj branĉetoj. Aŭ klarega plumo
 en birda flugilo...... Ĉiam blankaj..... Eble jes.
 Plej ofte blankaj. Kutime blankaj...... Kaj ĉiam
 portataj kun sandaloj...... Ĉu ili tie tiam havis
 aliajn ŝuojn ol sandalojn? Prefere getaojn – ili
 iris sur senserifa litero T kun duobla gambo – aŭ
 sur du literoj T kun komuna trabeto: TT . . . . .
 Interesa estas ankaŭ tio, ke ŝi ne verkis pri modo.
 Ŝi verkis pri kompozicioj de koloroj. Pri bildoj.
 Pri eskvizitaj vidaĵoj. Pri reciprokaj rilatoj inter
 koloraj makuloj. Modo tiam ne ekzistis. Formoj de
 vestoj estis difinitaj unufoje (aŭ dufoje aŭ trifoje)
 por ĉiam kaj estis neŝanĝeblaj. Ŝanĝeblaj estis nur
 koloroj, desegnaĵoj, surfacoj, ŝtofoj, nuancoj,
                  aranĝoj de faldoj . . . . . .

Nu, vere. Ne ekzistas modo. Ekzistas nur beleco. Pri beleco ni tordu niajn kapojn.                
                    
Duonon da jaro nudpiede – duonon da jaro ŝtrumpete. Tiele estus bone. Sed ne estas tiele.                     
Unu trionon da jaro nudpiede – du trionojn da jaro ŝtrumpete. Tiele estas. Kaj ne estas plej malbone.                           
Du trionojn da jaro dividitaj por dikaj kaj maldikaj ŝtrumpetoj. Ne estas facile difini la proporcion.                           
 Estas ege malfacile fari tion. Povas okazi, ke dum unu sama tago mi metas kaj la dikajn kaj la maldikajn.                             
 Okazas ankaŭ, dum tagoj frostegaj, ke mi metas la dikajn sur la maldikajn.....      

Jen ĉio? Jen ĉio. Nenio pri koloroj. Por ke ni ne vekiĝu la noblan korteganinon, kiu ekdormis metinte                           
 la kapon apud peniketoj, inkon kaj tukoj de papero antaŭ multe multe da paroj de ŝtrumpetoj. >>>>