Iu konata muzikisto – konata pro tio, ke ludis bone, kaj pro tio, ke en iu momento de sia vivo li faris vere radikalan ŝanĝon de la instrumento (li ĉesis ludi kontrabason kaj komencis ludi bekfluton sopranan, plastan, tre malmultekostan) por lerni ludi denove, dekomence, por ke li povu ludi alie ol li ludis ĝis la momento de tiu radikala ŝanĝo; la radikala ŝanĝo de instrumento, kaj iom malpli radikala ŝanĝo de la muziko (kvankam li ludis nun plej simplajn skalojn kvintonaj, komplikaj akordoj ĵazaj daŭre aĉe rampadis tra labirintoj de lia menso), sekvigis la radikalan ŝanĝon de lia vivmaniero, de manĝoj, kondutoj, vestoj, kutimoj ..... nu, li asertis, ke la plenaĝulo bezonas nur du parojn da ŝuoj: gumfeltbotojn por vintro kaj ĉifonŝuojn por somero. Li ne nur asertis tion, sed faris tion kion diris. Almenaŭ dum iom da tempo.

Estis multaj kaŭzoj kial li elektis ĝuste tiujn du specoj de ŝuoj, sed la plej grava estis la klimato de la lando kie li vivis kaj ludis. La plej grava trajto de tiea klimato estis kvar jarsezonoj facile kaj klare distingeblaj: vintro, printempo, somero kaj aŭtuno. Kial do li decidis elekti nur du parojn da ŝuoj? Malgraŭ distingebleco kaj klareco la printempo kaj aŭtuno estas nur sezonoj transitivaj inter du ĉefaj, nome vintro kaj somero, ĉar la baza estas distingo inter varmo kaj malvarmo. Do, kiam estas malvarme (eĉ froste) ni portas gumfeltbotojn – kiam estas varme, ni portas ĉifonŝuojn. Dirante kaj verkante la veron, gumfeltbotoj kaj ĉifonŝuoj estas nur reprezentantoj de du grandaj tipoj de ŝuoj: pezaj kaj malpezaj. La nocioj peza kaj malpeza ankaŭ estas konvenciaj kaj ili enhavas multajn diversajn atribuojn kiuj ofte ne rilatas kun pezeco aŭ malpezeco. Ekzemple: vintraj botoj povas esti malpli pezaj ol ŝuoj someraj. Aliaj adjektivoj ekaperis, kaj ili ŝajnas pli trafaj, pli lertaj ol peza kaj malpeza, nome vintraj kaj someraj. Tamen ne estas same universalaj, ĉar en multaj landoj okazas nek vintroj nek someroj. Aŭ estas nur vintroj. Aŭ nur someroj. Interese, ne ekzistas landoj kie post printempo sekvus aŭtuno, aŭ kie somero kaj vintro estus sezonoj transitivaj inter printempo kaj aŭtuno. Tute sencele estas ankaŭ serĉi la landon kie okazus nur printempo aŭ nur aŭtuno. Kompreneble, multaj estas landoj, kie okazas sezonoj sekaj kaj malsekaj – oni ne scias ĉu tiukaze tia distingo havus iun sencon, peza signifus tie antaŭ ĉio netramalsekebla, dum malpeza ..... traventumebla? Malgraŭ klara distingo je sezono pluva kaj seka, uzado de du tipoj de ŝuoj ne ŝajnas same bone klarigita, ĉar ordinaraj gumaj japanŝuoj sufiĉus belege dum pluvego varma (nepre varma).

Do, se nia radikalulo vivus en pli radikala klimato, li mem estus pli radikala en siaj decidoj, aŭ pli praktika, kaj limigus sin ĝis unu paro da ŝuoj, da universalaj ŝuoj. Ĉi tie oni devas substreki, ke la radikalismo de nia radikalulo rilatis ne nur al limigo de tipoj de uzataj ŝuoj, sed al kvanto da paroj. Li ja povus esti la radikalulo-ekstravaganculo kaj kolekti gumfeltbotojn kaj ĉifonŝuojn kaj havi po kelkcent parojn por plenumi la postulojn de diversegaj situacioj sociaj-veteraj, kaj kompreneble ankaŭ artaj.

Tamen li forte akcentis, ke temas pri du paroj da ŝuoj. Nur du. Ĉu limigi konscie la havaĵon ĝis nur du paroj da ŝuoj ne estas pli granda ekstravaganco ol konscie strebi al kvanto nekalkulebla? Estas. Sed antaŭ ĉio tio estas la solvo praktika, ne ekstravaganca. Tio signifas liberigi sin de senĉesan, lacigantan elektadon eluzanta egan kvanton da energio. La energio ŝparita tiamaniere povus esti uzita pli utile. Do kiel? por kio? - tuj demandos tiuj por kiuj tia elektado tute ne estas laciganta, eĉ faras ilian vivon sencoplena. Dum paseroj, katoj, papilioj kaj milpieduloj ne demandos, pro tio ke ili ne havas ŝuojn, kaj ĉiam aspektas elegante, ĉiam estas pretaj por iu ajn situacio vetera-socia, tute kvazaŭ la kondiĉoj ĉirkaŭ ili neniam ŝanĝus.

Tute kiel en Liberlando. Estas konata la fakto, ke la klimato liberlanda estas plene modera en ĉiu sia aspekto. Ĝi estas ekstreme modera, se modereco povas esti ekstrema, sed eble povas, kial ne povus? Modereco ankaŭ havas iujn parametrojn kaj valoroj de tiuj parametroj devas troviĝis ene de iu intervalo, ĉar ekster indikitaj limoj, kiuj estas la valoroj randaj aŭ ekstremaj, modereco ĉesas esti modereco. Ĉi tie vekiĝas duboj. Scivolemo kreskas danĝere rapide. Post unu momento ni estos sekvantaj alian vojon kaj cerbumantaj alian problemon. Ekzemple: ĉu la centro povas esti ekstrema, randa? Nu, modereco estas ĉiam asociata kun la centro. Modereco estas l'areo kun malklara konturo (kvankam la unua asocio estas certe la rondo), kaj la centro videblas kiel punkto..... Ho ne, ni ne abismiĝos tien. Ne, ne. Ni ne kondutos malmodere.

Unu el la plej gravaj trajtoj de la klimato estas ŝanĝebleco. Klimato modera estas modere ŝanĝebla. La klimato de Liberlando estas preskaŭ neŝanĝebla. Aŭ ekstreme malmulte ŝanĝebla. Eble iuj ŝanĝoj, prefere etetaj fluktuaĵoj, okazas, sed ili estas nerimarkeblaj kaj ne senteblaj, do kvazaŭ ne okazus. Kaj se la klimato estas ekstreme modera, do plene neŝanĝebla, oni volus skribi, ke la klimato ne ekzistas. Ĉu eblas, ke ne estu klimato, ke estu neniu klimato? Ĉu povas esti lando senklimata? Ho, denove io puŝas nin flanken. Kvazaŭ senĉese forta flanka vento estus blovanta. Do iu klimato estas, se tia vento blovas.

Kaj nia radikalulo kaj liaj du paroj da ŝuoj? Se la klimato estas senŝanĝa, se mankas jarsezonoj, se la vetero ankaŭ estas senŝanĝa, ĉu havas sencon ŝanĝi ŝuojn, pezajn por malpezaj, vintrajn por someraj, netramalsekeblajn por ...... Sufiĉus nur unu paro da ŝuoj moderaj. Tute kaj plene moderaj. Ekstreme moderaj.

Ĉu la ŝuoj ekstreme moderaj ne signifus mankon de ŝuoj? La nuda piedo ŝajnas la plej modera, kaj ĝi estas la ŝuo absolute ekstrema – malŝuo – kiu konvenas al nenio, dum ĝi devus konveni al ĉio, samkiel la nuda polmo, nuda mano. Kial en la landoj transekranaj oni konsideras nudan piedon kiel neeleganta, konvenanta nur al povreco? La nuda piedo ĉiam estas bela, eĉ kiam ĝi estas tordita kaj krevaĵplena kiel arbradiko. Nudaj piedoj donas al ni ekstremajn impresojn. Ekzemple: kiam ni paŝas sur glata planko farita el krudaj tabuloj ne nepre el nobla ligno..... Nu, kiel bizara distingo, stranga opozicio: noblamalnobla. En kio konsistu la nobleco de unu speco de ligno kaj malnobleco de l'alia? Tuj la popoloj transekranaj eksplikos tion volonte: koloro, dureco, rezisteco, nodozo, formo de ringoj, moleco, kaj multaj aliaj. Tamen kial ili konsideras malmolan lignon kiel pli nobla ol la mola, dependigante la gradon de nobleco de grado de dureco kaj gradon de kruduleco de grado de moleco, tion ili ne klarigos, nur persiste ripetados ke estas ĝuste tiele, estis kaj estos. Kaj ne konvinkos ilin argumento, ke mirakle kaj treege noble sonanta violono estis farita el ligno tute ne nobla. Ho, denove io (la vento?) puŝas nin flanken. Ĉu vere? Kaj se jes, ĉu tio estus iu problemo? Ni ja povas demandi, ĉu nia radikalulo ne kaŝis ie profunde sub la distingoj vintraj-someraj, pezaj-malpezaj, varmaj-..... la distingon noblaj-malnoblaj (aŭ noblaj-krudulaj) estantan ekstrema malo de la principo de praktikeco kiun li observis. Ĉu ekstrema? Ĉu malo? Ĉu praktikeco estu krudula, kaj nepraktikeco nobla? Ĉu simpla seĝo sur kiu oni sidas komforte ne estas ĉiuaspekte pli nobla ol trono sur kiun oni timas eksidi? Kompreneble, verkante pri simpla seĝo ni pensis pri simpleco ege rafinita dank'al perfektaj proporcioj kaj senerara funkcieco, kaj ne pri la primitiva taburetaĉo farita el kelkaj neprirabotitaj tabuloj najlumitaj, kvankam eĉ tia povus montriĝi nobla meblo en iaj specifaj kondiĉoj. Do, se en iuj nepenetritaj anguloj de labirinto de la menso de nia radikalulo estis kaŝita la ideo de nobleco, kiujn ŝuojn oni konsideru kiel noblaj kaj kiujn kiel krudaĉaj? Gumfeltbotoj estas komune konsiderataj kiel esenco de kruduleco, ĉar kiel alie oni povus konsideri ŝuojn por sterko kaj koto? Tamen ne estas facile nei, ke gumfeltbotoj, malgraŭ ekstrema krudeco kaj maleskviziteco de ilia formo, estas ege praktikecaj (kvankam la vorto ekstreme estus troa – tro larĝa tibiingo ebligas ensalti la ŝuojn, vere, sed tion povas facile fari ankaŭ diversaj neplezuraĵoj, nome neĝo, koto aŭ sterko). Pli praktikecaj ol multaj aliaj ŝuoj, kiuj oni konsiderus kiel la esenco de nobleco (nu, ekzemple pikkalkanumaj ŝuoj) ...... Ĉifonŝuoj klopodigas nin pli (aŭ malpli) ĉefe pro ega kvanto de specoj; ni ne scias pri kiu speco pensis nia radikalulo – probablege pri la plej ordinaraj, malmultekostaj, sendube ne pri delikataj pantofloj kudritaj el diskrete briletanta silko ........ Pri malnobleco de gumfeltbotoj decidas antaŭ ĉio materialoj: gumo kaj felto. Ambaŭ neniam apartenis al la noblaj, precipe gumo, grandparte pro ĝia nenatura deveno. Sed felto? Ja feltado estas la procezo tute natura ...... Nu, kaj se ni anstataŭigus tiuj malnoblaj materialoj per noblaj? Felton per silko. Gumo per palisandro ...... LIGNAJ SABOTOJ! Jes! Jen ŝuoj absolute kaj plene, do ekstreme universalaj. Por ĉiuj jarsezonoj. Por manko de jarsezonoj. Por ĉiuj tipoj kaj specoj de vetero. Por vetero ekstreme modera konstante senŝanĝa. Ŝuoj noblaj en sia simpleco kaj dank'al materialo uzita. Kaj aldone tutan tempon donantaj eksterordinaran impreson samkiel la kontakto de nuda piedo kun polurita ligna planko. Samtempe protektanta de aliaj, same aŭ pli eksterordinaraj impresoj, ekzemple: paŝi nudpiede sur stoplejo. Kaj preskaŭ garantianta sangajn abraziojn. Kontraŭ abrazioj kaj malvarmo (daŭre ne certas ĉu la klimato ekstreme modera estas varma aŭ malvarma) povus protekti ŝtrumpoj .... ŜTRUMPETOJ! Finfine io alia. Ĝis nun nur ŝuoj kaj ŝuoj. Kompreneble, la aferon de ŝuoj ni povus diskuti senfine (daŭre ni ne tuŝis la problemon kiel aspektus la ŝuoj ekstreme moderaj), sed same l'aferon de ŝtrumpoj. Do tempo alvenis por ĉesi diskuti pri ŝuoj. Tempo alvenis demeti ŝuojn kaj ripozigu la piedojn. Kaj ekcerbumi alian aferon, probable multe pli ekstreman ol ŝuoj, nome: ĉu oni iras aŭ ne iras en Liberlando? ĉar se oni ne iras, do por kio ŝuoj? kaj se oni ne iras, kiamaniere oni movas sin tie kaj kion bezonas? >>>


Ĉu Liberlando estu lando de flugiloj, ne de sandaloj?