Jen vere nekutima haltejo. Se ni elektus hazarde, lote, dekduon, dekkelkon da haltejoj el miloj da kutimaj haltejoj, ni ne trovus ĝin tie, inter tiuj. Se ni elektus, hazarde kaj lote, kelkajn dekduojn, eĉ dekkelkajn dekkelkojn da kutimaj haltejoj el miloj da kutimaj haltejoj, ni ne trovus ĝin inter tiuj. Eĉ se ni elektus nehazarde kaj nelote ĉiujn kutimajn haltejojn, ni ne trovus ĝin inter tiuj, ĉar ni ne povus trovi ĝin tie, ja ĝi estas nekutima haltejo, do ĝi troviĝas ie alie..... En kio do konsistas ĝia nekutimeco? Ĉu en tio, ke ĝia formo, vidata de aere, similas al la litero d kuŝanta surventre? Ĉi tie devas esti substrekita tutforte, ke temas ĝuste pri la litero d, ne pri la litero b – litero b kuŝus surdorse kaj ĝia kolosa ventrego hirtus al la ĉielo, dum la litero d ne povas kuŝi surdorse, ĉar malhelpas ĝin ega pugo, do ĝi povas kuŝi nur surventre kaj montraĉi ĝuste la egan pugon, kvankam erarus tiu kiu provus trovi ĉi tie ajnan premeditadon: kion do la d faru? ĝi ja ne povas kuŝi surflanke, ĉar ĝi flankojn ne havas, do se ĝi jam devas ekkuŝi, ĝi devas fari tion ĝuste tiele....
Verkante la veron, la ventro estas nur la inverso de la pugo kaj inverse; aŭ verkante alivorte: kio estus la pugo sen la ventro?
a
ŭ tute alimaniere: pugo = malventro kaj malpugo = ventro
Tamen ĉu ni vere devas klopodi pri tio? Ni ne estas estaĵoj flugantaj kaj ni ne rigardos tiun konstruaĵon el la alteco de iu nubo flosanta tra ĉielo. Ni prefere rigardos ĝin el la nivelo de nebulo rampanta surgrunde aŭ pendanta tuj super la tersurfaco. Do ni rigardos ĝin el flanke. Ni rigardos la flankon de la konstruaĵo. Kaj kion ni ekvidos? Ne multe. Ĉar se la litero havas nur fronton kaj dorson (postaĵon), kaj ne havas flankojn, el tio rezultas, ke ankaŭ la litero-konstruaĵo ne havas flankojn, do ni ekvidos vere nemulte.
Tamen tio ne estas vere grava, kvankam povus esti interesa kaj meritus pluan analizon. La nekutimeco de tiu ĉi haltejo konsistas en tio, ke de tie ekas aŭtobuso al Arbaro de Rododendroj, aŭ Rododendraro.
Kaj Rododendraro ankaŭ estas nekutima arbaro. Ĉefe pro tio, ke tute ne temas pri la rododendroj kiuj tuj venas al niaj kapoj, nome pri azaleoj. Ja azaleoj estas arbedoj, do ili ne povas arbariĝi – ili do povus nur arbedariĝi. Temas ne pri tipaj rododendroj, sed pri rododendroj absolute endemiaj, probablege nenie alie troveblaj. Kvankam tutcerta tio ne estas. Oni ankaŭ ne scias de kie ili ĉi tien alvenis. Oni ne scias kie, kiam kaj kial, kiukaŭze rododendro komencis signifi la sensencaĵon. Eble la kaŭzo estis tri d kiuj troviĝas en tiu ĉi vorto, kio ne okazas ofte. Sed kial oni asocius la ĉeesto de tri d kun manko de senco kaj komencis diri: li rakontas rododendrojn? Kompreneble, en Liberlando ekzistas formoj miksitaj verkante la veron Liberlando mem estas unu granda rododendro, ili eĉ dominas, sendube estas plej ofte renkonteblaj, sed Arbaro Rododendra, aŭ Rododendraro, estas vere unika pro sia pureco, nemiksita karaktero, ankaŭ pro grandiozeco de specimenoj tie kreskantaj...... Tamen estas interesege: ĉu vere nenie alie, fore de Liberlando, kreskas rododendroj? Ĉu eblas, ke oni rakontas rododendrojn nur ĉi tie? Probablas. Tio estas vere probablega. La vortaroj mutas. La retserĉiloj trovas nenion. Ĉiuj ĉirkaŭe ripetas obstine: azaleoj, azaleoj, azaleoj .... alpaj rozoj ..... nenio alia.
Do ni venu. Konvinku niajn okulojn kaj mensojn. Kaj dumvojaĝe serĉu aliajn vortojn kun tri d. Jen du, por bona komenco: dekduedro kaj dudekedro. Ooooo, ĉu tio signifas, ke la sekva haltejo havos formon de dekduedro aŭ dudekedro? Aŭ estos la nodo de dekdu aŭ dudek diversaj itineroj? ..... Kompreneble, ke diversaj. Ĉu eblus, ke ĝi estus la nodo de dekdu aŭ dudek nediversaj, do la samaj, itineroj? Eblus nur, ke je la sama vojo cirkulus dekdu aŭ dudek diversaj aŭtobusoj.... Kompreneble, ke diversaj – ĉu povus cirkuli dekdu aŭ dudek la samaj aŭtobusoj? ja ne ekzistas du identaj, do la samaj, aŭtobusoj – ili povas esti nur treege similaj, tiel similaj ke preskaŭ identaj.....
Ŝajnas, ke ni renkontis ĉi tie, ĉe rando de la dezerto, vere tipan rododendron dekduedran
 aŭ dudekedran.