Bedaŭrinde, iom tio daŭros. Neniel mi povas helpi, nenion mi povas fari. L'aŭtobuso ne estas ekspresa. Ĝi estas eĉ tre malekspresa. Pigrema. Helika-testuda. Nu, eble mi iom troigas, sed seniluziiĝo pozitiva estas pli bona ol tiu negativa. Aŭtobuso estas aŭtobuso kaj oni ne atendu, ke ĝi veturu kiel proverba, aŭ pli ĝuste, metafora sago, ke ĝi voros, aŭ glutos, kilometrojn, kaj la vidaĵo malantaŭ la fenestro malkonturiĝos strie malpermesante rimarki iujn ajn detalojn, kiuj helpus al ni rekoni la landon, aŭ nur deĉifri la pejzaĝon ...... Ne nepras kuregi tiele. Ja oni povas vidi nenion, ĉar fenestroj mankas, do rapido de vojaĝado ne estas vere grava. La ununura fenestro estas via imagpovo. Kiel kutime. Do vi povas imagi, ke tiu ĉi aŭtobuso estas pli multkolora ol la plej koloroza papilio, ke ĝi estas pentrita orgie, ornamita per nekalkuleblaj flagetoj brue flirtantaj, kovrita per nombrego da kromitaj elementoj, eroj kaj aĵoj kies funkcio estas plena mistero eĉ por tiu kiu ilin inventis kaj produktis.... mi mensogas – ilia funkcio estas klara: mirigi, ŝoki aliajn preterpasatajn veturilojn por ke tiuj sentu sin malpli bonaj, malpli fortaj, neglektitaj, negravaj, malcertaj kaj pro tio cedu la vojon..... Vi povas imagi tiun ĉi aŭtobuson kiel oran cigaron, torpedon, obuson, iel ajn vi povas imagi ĝin, tamen vi devas memori, ke aŭtobuso estas aŭtobuso, ĝi devas havi radojn, ĝi ne povas pendi enaere ne tuŝante la grundon, ĉar tiam ĝi simple ne estos aŭtobuso ..... Nu, bone. Imagu kion vi volas. Ion ajn vi imagos, vi ne estos vojaĝanta rapide. Vi estos translokiĝanta malrapide. Tia estas la naturo de aŭtobuso, ankaŭ de tiu ĉi, kvankam oni (kaj vi) povus ekkonsideri ĝin kiel aŭtobuson-fantomon.
Vi estas veturanta. Vi enaŭtobusiĝis kaj nun vi estas vojaĝanta. Sendube vi volus scii kien vi estas vojaĝanta. Plimulto da pasaĝeroj veturas ien – nur kelkaj, vere nemultaj, veturas nenien, tio signifas ili vojaĝas ĝuste tien, kien veturas la aŭtobuso kaj ne interesas ilin kie tio estas ..... Tamen mi hipotezas, ke vi apartenas al tiu pli granda grupo kaj vi volus ekscii, ĉu vi alvojaĝos tien, kien vi volas alvojaĝi. Ankaŭ tiu ĉi aŭtobuso volus scii, kien ĝi estas veturanta. Eble ĝi scias. Multaj premisoj indikas, ke tio ne estas ĝia unua vojaĝo. Sed sammultaj premisoj indikas, ke tio tamen estas ĝia unua vojaĝo, almenaŭ nur je tiu ĉi itinero – la itinero, kiun vi elektis. Se vi eniĝis ĝuste tiun ĉi aŭtobuson, iun elekton vi ja faris. Vi elektis la aŭtobuson. Kompreneble, ne troveblis iu alia aŭtobuso, sed vi povus ne eniĝi ĝin kaj tiam vi ĝin ne elektus kaj ne estus veturanta tiel, kiel vi nun veturas. Kompreneble, se vi alvenus ĉi tien iom pli frue aŭ iom pli malfrue, alia aŭtobuso atendis vin, nu, vi tamen alvenis ĝuste tiam, kiam vi alvenis kaj ne havas multe da senco prikonsideri kio okazus, se vi alvenus pli aŭ malpli frue. Aŭ vi tute ne alvenus. Aŭ vi alvenus kaj konstatus, ke vi ne estos veturanta per tia veturilaĉo, ĉar vi ne eltenus knarado de la seĝoj kaj bruado de rustintaj ladoj. Ne gravas kia estus aŭ ne estus l'aŭtobuso, filmoj ne estus montrataj dumvojaĝe. Tiu ĉi aŭtobuso, kaj ĉiuj aliaj ĉi tie, ne estas la kinejo surrada – ĝi estas, aŭ povas esti (oni necesas bonŝancon), prefere la biblioteko surrada, la libraro kaj librejo veturanta, kion oni devus sendube atendi. Kaj se ĝi estas (aŭ povas esti – dependas de bonŝanco) l'aŭtobuso-fantomo, do vi trovos en ĝi ankaŭ la bibliotekon-fantomon. Kaj se la biblioteko estos fantoma, tiam vi trovos en ĝi ankaŭ librojn-fantomojn. Se vi estos vere bonŝanca, vi eble trovos la verkaĵon de Słowadar Noskiwakow, neniam eldonitan, kun forgesita titolo, ekzistanta probable nur en unu ekzemplero, certecon oni ne havas, ĉar la verkaĵo estas tajpita, la tajpaĵo estas dua aŭ tria kopio, sufiĉe bone legebla, kio signifas, ke li uzis bonkvalitan paperon karbonan kaj tajpis sufiĉe forte vere domaĝe, dinamikaj klavaroj ne ekzistas, aŭ tiaj kiaj ebligus ekhavi tipojn, literojn, je diversa dikeco depende de forto de tajpado – iam kaj ie mi verkis pri tio, sed tiu ideo prezentindas ĉie kaj ĉiam – se iam en Liberlando estos konstruita fabriko de klavaroj, nur klavaroj dinamikaj estos tie produktataj, neniuj aliaj. Ĉu tamen la sentitola verkaĵo meritas la nomon "libro", se ĝi neniam estis librigita? Ĉu intencoj kaj planoj sufiĉas? Lasu tion. Kaj memoru. Solvadi tiun ĉi problemon eble utilos dum plua vojaĝo...

L'aŭtobuso estis malpli bona ol kutime, sen la skribaĵo "super-delux" surborde. La suno malrapide subiranta ardigis glacojn, verŝis enen varmegan brilon, vakstole tegitaj seĝoj gluiĝis al dorsoj kaj femuroj. Aĝuloj kun arĝentaj kelktagaj barbaĉoj papere bruantaj sub iliaj tumorozaj fingroj, kun la vizaĝoj similaj al simplaĉe, krude, tranĉataj, tro nigraj ksilografaĵoj, sidis apud la fenestroj kaj ne permesis eĉ malfermeti tiujn. Restadis en sufoka aero plena de polveto kiu enpenetris la veturilon tra fendetoj kaj pendis inter la seĝoj kiel delikata, apenaŭ videbla nebulo... Homoj vojaĝantaj kun ili ankaŭ ŝajnis malpli bonaj – pli malhelaj, pli povraj, kovritaj per grizpolva tavoleto neforviŝebla... La vojo tradezerta... Kion oni povas verki pri la vojo tra dezerto? Pri dekoj da kilometroj en monotona zumado, sen bendoj, forpasantaj rapide, tre rapide? Terura malpleneco ĉirkaŭe, vakuo plena de sunsubiranta ruĝo, plena de malhelblua ĉielo tra kiu rulis sin nekredeble malalte grandega luno; kolosa, vastega griza tapiŝo de sablo ornamita per regule disĵetitaj tufetoj de sekaj gressimilaj vegetaloj. Foje argilaj vilaĝoj trarampis la fenestrojn, foje aperis aroj de nigraj kapretoj, foje ĝibaj kameloj fotindis – tiam P. komencis kruelan epilepsian dancon kun sia fotilo. Poste montoj disŝiradis siajn pintojn, rompis sin je rokoj pikantaj okulojn kaj nigran ĉielon – kiel fantazia papera eltranĉaĵo... Ili haltis en la dezerta taverno. Ĉe unu flanko de la vojo staris longa malalta konstruaĵo; ili manĝis en ĝi blankan rizon trioble pli kostan kaj trinkis teon, interparolis kun knabo, kiu vojaĝis ankaŭ al Zahedano kaj poste helpis al ili trovi bonan tranoktejon. Ĉe l'alia flanko de la vojo troviĝis nenio; giganta nenio disvastiĝis senlime, sube estis griza, supre estis nigra, arĝente makulita, malpurigita. Jen bizara sento – renkonti tian malplenecon. Vi pensas, ke ĉie estas io, plene de io, kaj neatendite vi malkovras, ke vi troviĝas en la loko, kie estas nenio. Tio malkuraĝigas terure, tio ŝajnas malebla, ke tia senmoveco ekzistas, tia morta silento. Ĉar malpleneco jen tuta senmoveco, morteco... Ili priurinis mutan, surdan, blindan nenion, grizan sube kaj nigran supre, disvastiĝantan en sufoka aero senlime malproksimen, ĉirkaŭen... Timigitaj ili denove enaŭtobusiĝis kaj daŭrigis vojaĝadon je la vojo, kiu neatendite transformiĝis el la nigra rekta rubando en sinuozan trakon truozan. Radio estis silente, raŭke, belege hurletanta kaj la ŝoforoj interŝanĝis sin ne haltante l'aŭtobuson, transdonante unu l'alian la stirilon kvazaŭ ludante frisbion... Ĉu malpleneco estas soleco? Kio tio estas, soleco? En kio konsistas soleco? Ĉu en tio, ke mi havas en mi tutan mondon, la ĉielon, la teron, la verdajn arbojn kaj herbojn, la kirliĝantajn nubojn, la homojn trotetantajn tien kaj reen senĉese, senfine? Kiel mi povas esti soleca ĉion ĉi havante en mi mem?... Kiel oni povas sciiĝi pri tio? Aŭ eble ne havas sencon sciiĝi? Eble devas esti tiel, se jam estas tiel?....

La haltejo. La halto. Jes.... Tia halto. Nu, ĝuste la halto. Mallonga interrompo por urini. Jen ĉio. Nenio plu... Sed kia urinado, kia pisado! Pisi sur ABSOLUTON. Pisi en ABSOLUTON..... PISADO kaj ABSOLUTO ..... Do tuteco. Pleneco. Plena pleneco. Nenio mankas. Pura abstrakto kaj pura konkreto. Mistika ekstazo plej altkvalita kaj plena satigado fiziologia. Spirito kaj materio. Tuta fizikeco de metafiziko.... Kaj ĉio okazanta tiel flueme, nature, leĝere, kiel spirado – sen nuanco de patoso kaj teatraj gestoj, sen iu ajn rutino... Iu povus ekkrii: jen zeno en la plej pura formo! Kaj tiu kiu tion krius, farus gravegan eraron. Ĉar tie estis neniu zeno, nek io simila aŭ malsimila al zeno. Zeno estis tute nenecesa, eĉ malutila. La plej eta kvanto da zeno malpurigus kaj detruus ĉion. Kaj io tia okazis ĉe la komenco de vojaĝo, ion tian ili spertis preskaŭ komence. Ili do povis ne daŭrigi vojaĝadon. Por kio? Ja ili atingis la celon. Nenion pli grandiozan kaj profundan ili povis sperti. Sed ili pri tio ne sciis. Eble. Aŭ tiam ili tion ne sciis. Sciiĝis poste. Eble tro, multe tro, poste. Kaj ne ĉiuj... Jen alia problemo: kiel ĉesi vojaĝi? kiel rompi tian vojaĝadon? nu kiel?
Kvankam okazis io grandiozega, ne ofta sed kutima, ĉar io tia povas okazi eĉ ĉiutage, eĉ ĉiu momente, la vojaĝo priskribita de Noskiwakow ne diferencis speciale de aliaj vagadoj tiuspecaj. Ĝi ja ne estis ekspedicio tra virgaj neĝoj kaj glacoj de Arktiko, nek tra same virgaj sabloj de Saharo. Nek ĝi estis luksa ekskurso per klimatizata komfortega ŝipego. Eble ĝi estis pli freneza ol multaj aliaj vojaĝoj tiaspecaj, kvankam ne estus facile indiki, en kio konsistus ĝia frenezeco kaj kial tiu ĉi vojaĝo enhavis pli multe da frenezeco ol aliaj tiaspecaj vojaĝoj – nun oni devus demandi: kia speca? - subite oni devus respondi: inica? Jen du kolegoj, iam meze de la dua mezo de antaŭa jarcento, ekvojaĝas el unu ekzotika lando, kiu ŝajnas al ili tute ne ekzotika simple pro tio, ke ili naskiĝis en ĝi kaj travivis tie pli ol dudek jarojn, al alia ekzotika lando, kiu ŝajnas al ili ekzotika simple pro tio, ke ili neniam estis en ĝi kaj ĝi estas multe pli granda kaj vasta kaj varmega kaj maljuna kaj ĉio en ĝi estas malsama, diversa, alia, havante sufiĉe da mono nur por la vojaĝo senrevena; dumvoje ili renkontas la trian ulon, kiu havis la revenan bileton tamen ne diferencis de ili, nu, eble nur iomete kompreneble la vastega ekzotika lando tute ne estis ekzotika por la homoj kiuj naskiĝis en ĝi, kvankam ankaŭ por ili ĝi estis vastega ....... Kompreneble, estas malfacile imagi tio, sed ĉiu vojaĝo je ĉiu aŭtobuso povas esti inica kaj gvidi al landoj pli ekzotikaj ol sonĝrevoj. Kondiĉe ke dume okazos haltoj similaj al tiu priskribita supre.
Se ni parolas pri haltoj kaj haltejoj, ni devus prikonsideri kie tiujn loki. Kaj ĉu oni tiujn vere bezonas – ja oni povas premisi, ke estos nur haltoj laŭdeziraj: vi volas eliĝi tie? bonvolu, ni haltigas l'aŭtobuson kaj vi eliĝas; ni povas ankaŭ premisi, ke l'aŭtobuso ne haltas kaj vi elsaltas dumveture.... Diversaĵojn kaj variaĵojn oni povas premisi – tamen kion elekti? nu, bone: kion elekti? Probable ni devas halti por momento kaj profunde, detalege ĉion analizi. Ne ĉiam kaj ne ĉie okazas, ke ĉe alia flanko de la vojo ABSOLUTO haltis por mallonga ripozo. Aŭ oni ne devas tro rapide, tro frue malakcepti la ideon, ke jen AŬTOBUSO postkuras ABSOLUTON. Veturas kaj atente rigardas ĉirkaŭe. Se ĝi rimarkas absoluton, tiam ĝi haltas, sed parolas nenion. Vi, la pasaĝero, vi devas esti preta eliĝi ajnmomente. Sed ne sufiĉas nur eliĝi. Vi devas rimarki tiun absoluton.... Ege komplika tio estas kaj oni devas atendi kaj supozi, ke pasaĝeroj ne estos multnombraj kaj tiu ĉi busa kompanio baldaŭe bankrotos. Escepte se nur la kompanio utilos ruzan kamufladon – ĝiajn busojn ne estos blankaj veturiloj kun signo AHA!B, ankaŭ blanka, sur ambaŭ bordoj, sed ili aspektos tute normale, ion ajn tiu ĉi nocio signifu.
Interese, ĉu en Liberlando estas la dezerto? Se jes, do ie? Ĉu ĝi estas vasta, meza aŭ nur malgranda? Tio tute ne signifas, ke oni povas renkonti Absoluton nur sur la dezerto. Absolutoj estas diversaj. Iuj ŝatas dezertojn, aliaj preferas ĝangalojn. Tio ne signifas ankaŭ, ke Absoluto estas malpleneco, vakuo, nenieco, aŭ ke Absolutoj abunde loĝas je terenoj ne mastrumataj, ne administrataj, ne kultivataj, sovaĝaj, neglektitaj, forlasitaj... Nek ke ili estas malofte renkonteblaj formoj endemiaj.... Verŝajne ili povas esti trovataj en literoj. Verŝajne plej volonte ili estadas en litero O, oni tute ne scias kial, kvankam okazas, ke ili elektas literon b. La b absoluta estas facile rekonebla, ĉar ĝi loĝas surdorse kaj imitas limakon kaj pensas, ke ĝi estas interesega projekto de haltejo, bona ekzemplo de arkitekturo avangarda...