Radosław Nowakowski
Toskonusio

ISBN:
978-83-61946-19-9

jaro: 2020
formato: A4
kovrilo: mola (bindita japane) + kartona skatolo
papero: 80g, papero ekologia ne blankigita
printo: inka printilo
lingvo: Esperanto
eldono aperta
 

Maleblaĵoj ne ekzistas, nur estas maleble imagi iujn aĵojn.


Tia estas la unua frazo de la rakonto kiu estas la provo priskribi la mondon konusan kun triangula bazo. La mondo iom nekutima kiu estis nomita Toskonusio...
Oni devas substreki, ke tiu ĉi provo estas malsukcesa. La libro apartenas al la grupo de libroj, kiuj ĉiam impresigas min, ke ili ne estas ĝustaj, ke ili devus esti tute aliaj ol ili estas. Tutcerte ĝi ne estas la bona ekzemplo de la klasika liBeraturo toskonusia. Feliĉe la rakonto nek tedas nek longas.