Fine de aprilo en la jaro pandemia la kongreso konusologia ne okazis.

Ĝi povus ŝajni bizarega, sed ĝi ne estis pli bizara ol multaj aliaj kongresoj. La konusologio estas sufiĉe nova branĉo de scienco kaj la kongreso komencontus ĝian triumfan marŝon tra ĉiuj marĝenoj kaj limejoj. Multaj kongresoj havis nekompreneblajn temojn. Multaj kongresoj estis nuligitaj. Multaj kongresoj estis malnecesaj.

La kaŭzo de la kongreso estas prezentado de TOSKONUSIO. Kompreneble la libro ne estis prezentita, ĉar estis neniu al kiu oni povus ĝin prezenti. Do senhezite oni povas verki, ke ĝi plaĉis al neniu. Sendube, estus pli bone, se ĝi ne estus verkita, aŭ almenaŭ ne printita ĝustatempe. Bedaŭrinde la libro estis verkita kaj kelkaj ekzempleroj printitaj eĉ pli frue. La prezentado estus vere mallonga, ĉar ĝuste tiu ĉi libro ne bezonis la specialan instrukciaron – uzado estis intuicia. Ĉar Toskonusio estas la unua provo priskribi la mondon konusan kun bazo triangula, ŝajnis ke ĝi meritas la kongreson, des pli ke la provo ne estis sukcesa. La kongreso komencontus studojn kaj esplorojn kiuj future fruktos per pli bonaj priskriboj de tiu ĉi fenomeno. K.M., respektinda eksperto pri antikveco, tradukinto de Euklido, Heraklito kaj Parmenideso, ne lekciis pri Arhimedeso kaj konoidoj (aŭ pri io alia – Arhimedeso ŝajnis la elekto evidenta kaj pro tio banala, dum K.M. ne estas iu kiun kontentigas banalaj evidentecoj, ho ne). J.S., eminenta eksperto pri arkitekturo, urbanismo kaj politikaj libirintoj, ne lekciis pri konstruaĵoj konusaj, nek renversitaj nek turnitaj, kaj pri sekreta ĉeesto de konusoj ĉie kaj ĉiam. S.Z., elstara historiistino de arto ne pruvis la superecon de brasikoj konusecaj, do oni ne scias ĉu volis pruvi ĝuste tion. K.S., gambisto perfekta, ne ludis la koncerton kaj konvinkis neniun, ke viola da gamba estas ideala por ludi la muzikon konusecan; oni ne scias kiun varianton li elektis, aŭ eble preparis la sian, ne priskribitan en la libro. Nur R.N. montris en la ĝardeno kvar ekzemplojn de la granda (ne)klasika liBeraturo toskonusia – bedaŭrinde li ne montris en la domo la ekzemplojn de malgranda liBeraturo toskonusia.

La unua estis sufiĉe bona, kvankam la loko por la teksto estis trovita iom malzorge:

 













senfolia nesenhonta
ĉe rando de printempo
ĉe abismo de sekeco
mi susuras silente
glimetas delikate
malvole ravas




La dua estis malpli bona, ĉefe pro tio, ke la teksto devus krei la ringon, dum la lasta vorto foriĝis kaj detruis la efekton. La teksto bazita sur vortludo estas netradukebla.




ale szczy na mnie słońcem niebo bezczelnie bezchmurne



La tria, plej granda, ĉefa, tro similis al piramido, pro ne sufiĉa kvanto da lignaj bastonegoj. Ankaŭ manko de la fino ne estis konsekvenca: la rubando devis esti duonigita, samkiel lango serpenta, kaj disvolviĝi en du malaj direktoj, bedaŭrinde ĝi estis fortranĉita tro frue, eble pro malatento – sed de kie tia malatento?





Iun tagon, oni ne scias ĉu sunplenan, ventecan, nebulan, nubozan, varman, varmegan, pluvan, oni ankaŭ ne scias ĉu printempan aŭ someran (ĉar sendube ne vintran, pro tio ke vintroj jam ne ekzistis), la tagon nedifinitan, kiun povus esti ĉiu el tiaj tagoj, en la ĝardeno kaosa kaj neordigita, maldevige, plenkonscie sovaĝa, aperis la bizara strukturo. Ĝi similis al konusa, primitiva laŭbo, simplaĉa tendo – la vigvamo komparita al ĝi laŭdegus pro sia eskvizita konstruo – tamen ĝi ne estis vakua ene, plenigis ĝin branĉoj, kvazaŭ ĝi volus komprenigi nin, ke ni vere devus ĉirkaŭiri ĝin anstataŭ eniri. Pensi ke ĉi-maniere oni sukcesus haltigi la degeneritan homan deziron eniraĉi ĉien kien oni povas kaj ne povas – jen granda naiveco. Tamen, surprize, la strukturo sukcesis, vere. La homoj kiuj malmultnombre amasiĝis ĉi-loke nur por unu posttagmezo por sperti la ĝuon, eĉ volupton, dubenda por multegaj, interrilati kun abstrakteco kaj absurdo de teorioj kaj imaginadoj, estis irantaj ĉirkaŭe kaj manifestis neniun volon je agoj brutalaj kaj detruantaj, kiuj nur imitas delikatecon kaj respekton. La laŭbo estis ĉirkaŭvolvita per la materialo simila al papero kaj nebulo – papero estas ja kondensita nebulo garantianta senfinan erarvagadon, ĉu ne? - sed tio neniel transformis la laŭbon en skizan modelon de la turo Babel. La teksto estis skribita sur la rubando. Ekis ie ĉe la vertico kaj spirale descendis al la bazo, kiu estis la kvinangulo komponita el betonaj fostoj kiuj iam subtenis lignajn spanojn de ordinara bastona barilo. La kvinangulo ne imitis la cirklon, ĝi estis tio kio ĝi estis, ordinara randaĵo limiganta la fajrejon, tute ne iu mistera pentagramo, kion volus kaj dezirus kredi multaj uloj pretaj ĝuste tion ekvidi. Tia aranĝo de la teksto devigis la legantojn rivolui ĉirkaŭ tiu ĉi bizara libro malsimile al planedoj orbitantaj la sunon, ĉar iliaj kapoj devis daŭre malaltiĝi kaj la dorsoj kliniĝi, do ilia orbito estis falanta, kio povis, kvankam ne devis, kaŭzi aldona kaoson kaj kromajn kapturnojn. Aldonaj, ĉar la ĉefajn kaŭzis, kiel kutime, la demando kiun oni ne devus demandi, sed kiun ĉiuj demandas ĉie kaj ĉiam, kaj precipe en tiaj situacioj: POR KIO TIO ESTAS? La demando KIO TIO ESTAS? ne devis esti demandata, ĉar ĉiuj vidis, kaj se vidis, do sciis. Neniu ja vidis la kosmoŝipon kiu alvenis el la randoj de la konusa universo. Ĉiuj vidis preskaŭ egale longajn, hommane dikajn korilajn trunkojn ĉirkaŭvolvitaj per blankeska ŝtofo kovrita per koloraj literoj. Por kio la koloroj? Tiel nomata popola prudentaĵo suflorus, ke por trompi la adversulon, dum alia, same popola kaj same malnova prudentaĵo alŝutus, anticipante la sekvan demandon, ke adversuloj estas ĉie, ĉiuj kaj ĉio estas la kontraŭulo, do oni devas resti atentema. La hipotezo, ke la verkisto preparis la ŝtiparon por si mem, por esti bruligita laŭ siaj kondiĉoj, ne laŭ ies, estus konsiderita kiel tro absurda eĉ en tiu ĉi absurda lando, al nenies kapo ĝi frapetus, nek alproksimiĝus sufiĉe por ke ĝin atingu niajn vidon, aŭdon, senton aŭ intelekton. Ne temis ankaŭ pri tio, ke oni forbruligu solene kaj kvazaŭ-rite la klasikan verkaĵon de la literaturo toskonusia, ĉar la laŭbo de literoj kaj vortoj tia verkaĵo ne estis. La ŝtiparo tiom granda donus la flamon gigantan, atingantan pintojn de arboj abunde kaj riĉe ĉi tie kreskantaj. Tia flamo ne nur bruligus la truon en la ĉielo, sed vorus tutan ĝardenon, kion neniu volus nek dezirus eĉ plej kaŝeme. Ne temis ankaŭ pri tio, ke la rakonto malsekiĝu kaj malaperu kune kun dissolviĝantaj literoj. Tio devus esti vera pluvego kaj ĉi tie ne pluvegis vere tre longe kaj io tia sendube ne okazos baldaŭ. Nu, ja sufiĉus sterni la paperon-nebulon sur la herbejo, neniu konstruo, neniu strukturo neprus, por ke la akto de dissolviĝo, forlaviĝo plenumiĝu... Estis pli kaj pli malfacile cerbumi pri tiuj kaj aliaj problemoj, ĉar nur la legantoj devis preskaŭ rampi, kio kuraĝigis ilin akcepti la respondon, ke temas pri tio, ke la verkaĵo restu nelegebla, nekomprenebla, nedeĉifrebla same kiel la disko de Fajstos – tute ne malhelpis tion la fakto, ke la disko de Fajstos ĝis nun ne estis legita, dum la konuson de Dolna oni povas legi facilege. Ja ĉiuj bone scias, ke tio estas nur kamuflaĵo, la verkaĵo maskanta, kiu esence estas io tute alia ol ĝi estas – kio? sufiĉas nur sekvi ĝin kaj ĝi gvidos nin neniu scias kien. Jen ni atingis la bazon de konuso, kaj ni ne vidas la finon de la rakonto. Tio estas iom trompema nekongruo, malbone alĝustigitaj elementoj. Kiel la rakonto disvolviĝos? Kaj la legantoj ekis disvolvi la rakonton atendante fascinantan intrigon kaj ravantaj vortskermado de fikciuloj kiuj fine elmergiĝos el la nebulo de papero. Samtempe ili cerbumis kien ĉio tio gvidos ilin: profunden en la ĝardeno kaj poste sur la herbejo kaj en abismo de arbarego, aŭ tra iom sinueca ŝtuparo al subtegmenta, subĉiela labirinto? . . . . . Speciale nun, kiam la strukturo pli kaj pli multe similis al la ĉapo de sorĉisto. Nu, kien? Kien?... Kie estas kie?






La kvara estis la plej bona. Nu, la frukto de sperto. Domaĝe, ke mankis la kvina, la sesa, la sepa. Domaĝe, ke mankis iu fonto de lumo en la kalikoj-konusoj – tiam la spiritoj de Toskonusio vizitus nokte la ĝardenon vekiĝantan por la vivo.






    estas mi feliĉa aŭ ne estas
    min kaŝante en densaĵo
    en volvaĵo de nebulo
    vorta - scias tion iu ulo?



Jes, ĉio povus esti farita pli bone, multe pli bone... Tamen R.N. bone sciis, ke li tuj ĉion malkonstruos, ke tio estis nur formo de skizo, nur provo... Baldaŭ l'arboj vestos sin en brulantaj verdaj folioj, do bezonis nek pantalonojn nek robojn. Ankaŭ multnombraj birdoj ŝajnis feliĉaj – neniu malhelpos ilin krei sian arton.

Mi kore dankas la ĉiuj nepartoprenantoj pro preteco kaj entuziasmo.