Mi fotis nenion tiam. La budon mi fotis unu jaron poste, kiam la tekstoj skribitaj per blanka krajono sur griziĝintajn, asprajn tabulojn jam preskaŭ malaperis, iĝis nelegeblaj.






Elemento de elementoj. Spaco de menso.
Ŝedo. Budo. Kabanaĉo. Tuta universo.

Iru ĉirkaŭe. Rigardu ĝin de flankoj
Fronta kaj dekstra, ankaŭ de la malaj.
Grimpu la eskalon. Vidu ĝin de supre.
(ĉielon mornan, nubojn muskajn, stelojn malŝaltitajn)
Ne fosu la kavon. Grundo dura, seka.
La subo ne meritas vian egan penon.
Kaj ene? Kio troviĝas? Plena malpleno?
Mistero silenta, tenebra? Vi pordon
malfermos, lumon enlasos, homojn, tumulton...
Restos tie fikse samkiel nun ĉi-loke.
Do estas pli bone rigardi tra fendoj,
Pensi, cerbumi, imagi kaj vizii ŝoke.







Tiam la teksto estis klarvidebla kvankam ne brilis, ne frapis okulojn... Mi apogis la eskalon sur la budon, bluan eskalon, ĉar antaŭ longe ni uzis ĝin por grimpi la subtegmenton kaj la klapego ŝtopanta la truon enplafonan ankaŭ estis pentrita blue. Mi ne scias por kio mi verkas pri tio, ĉar la blueco de la eskalo malgravas – ĝi nur allogis aŭ forpelis, plej probable ambaŭ, ĉar nur kelkaj homoj kuraĝis rigardi la nubojn muskajn. Ĉirkaŭ la herbejo antaŭdoma mi metis "dometojn por libroj". Neregule, po du, po tri. Mi enfosis trunkojn de sekiĝintaj koriloj kaj najlis al ili lignajn porfruktjn kestojn farbitajn neokulfrape: malhelbrune, varmegrize, malhelblue, kremblanke. La blua eskalo bone konvenis... En ĉiu kesteto mi metis unu libron. "Traktatoj pri ligno" estis proksime la hakejo. "Traktatoj pri akvo" ĉe la malnova okulo akva preskaŭ tute kaŝita. "Traktatoj pri grundo kaj metalo" tuj apud granda frakseno kaj iom super la grundo do oni devis klini sin aŭ kaŭri. "Traktatoj pri fajro" ĉela pordego de aŭtejo kie troviĝas ankaŭ la hejtilo. "Traktatoj pri plasto" iom fore kaj en la kesteto plasta, kiu bedaŭrinde ne troviĝis sur plasta tubo. Kaj "Traktatoj pri aero" ŝvebis en la kestoj ligitaj al la perko inter du arboj.

Homoj alvenis. Niaj konatoj kaj nekonatoj. Iom rigardis, iom legis. Poste aŭskultis la koncerton de muziko elementa por fluto kaj tamburoj. Forvenis antaŭ krepusko. Tuj post ilia forveno mi portis ĉiujn librojn hejmen por ke ne tuŝu ilin la elemento de malsekeco.

La sekvan tagon mi malkonstruis la "dometojn por libroj". Restis nur la perko. Mi ne scias kial... Kaj nur tiam mi ekkonsciis, ke mi fotis nenion.



Vivu la efemereco de momentoj.