Okazaĵoj sen influo je la sorto de la mondo

Nenio estas priskribenda, ĉar ĉio oni povas vidi. Preskaŭ cion, ĉar ne tuta teksto estis videbla - laŭ la atendoj kaj kalkuloj la teksto estis tro granda por kapti ĝin entute unurigarde. La unua strofo, do tiu turnita al la domo kaj kiun oni povis vidi el la teraso, sonas jene:

HODIAŬ NUBOJ ESTOS NUR LA NUBOJ
TERO ESTOS TERO KAJ ARBOJ LA ARBOJ
KIO ESTOS MORGAŬ TION NI NE SCIAS
TION NI EKSCIOS KIAM NI EKDORMOS






 










La dua strofo, tiu turnita al la ĝardeno, kiun oni ne povis vidi de malproksime kaj tial je la foto troviĝas nur ĝia duono, sonas jene:

KIAM NI EKDORMOS NI PRI IO SONĜOS
PRI LA ĈIELO HERBEJO ARBOJ KAJ TERO
KAJ POSTE NI VOLOS PRI TIO RAKONTI
SED KION NI DIRU SE NI MALPAROLOS

La nuboj estis indulgemaj kaj afablaj kaj ili permesis al ni konstrui tion kio estis konstruota, kaj ankaŭ tralegi tion kio estis tralegota, kaj ludi tion kio estis ludota. Ni kore dankas al la nuboj.