|
La suba
teksto estis publikigita, en pli ampleksa
versio, en la revuo "Wici. Info" julie 2006 (numero
10).
Mi estis distranaĉanta jutajn sakojn dum tuta belega junia tago. En ombro de silentege flustranta frakseno. En senĉesa ĉirpado de birdoj. Cent du sakoj. Distranĉinte ilin mi havos ducent kvar unumetrajn tukojn. Sur cent deknaŭ tukoj estos pentritaj literoj – sur unu flanko la blanka kaj sur l'alia la nigra. Kaj en sepdek kvin tukoj literoj estos eltranĉitaj – unu litero en ĉiu tuko. Restos dek tukoj. Bone. Ja mi povas erari kaj pentri ne ĝustan literon. Ĉiuj tukoj estos pendigitaj sub la konstruo tegmenta de postindustria halego jam malplena kaj ne uzata. Sep vicoj po deksep tukoj kun pentritaj literoj kaj inter tiuj vicoj ses aliaj vicoj de tukoj kun eltranĉitaj literoj – tukoj kun eltranĉitaj literoj estos lokitaj orte je tukoj kun pentritaj literoj. Ĉiuj tukoj pendos tuj super la kapo. (La kalkulado kongruas nur kun la pola lingvo.) Nubo de literoj super la kapo. Por legi la frazon komponitan el blankaj literoj oni devos iri laŭlonge de la unua vico de maldekstre dekstren kaj poste laŭlonge de la dua vico de dekstre maldekstren kaj tiel plu ĝis la fino de la sepa vico. JAKA SZKODA ŻE CHMURY
NIE SĄ Z MLEKA A KROPLE DESZCZU ZIARNAMI KAKAO - WTEDY BŁOTO BYŁOBY ZAPEWNE CZEKOLADĄ LUB DESEREM LODOWYM Z OWOCAMI NIEBA DOMAĜE KE NUBOJ NE ESTAS FARITAJ EL LAKTO KAJ GUTOJ DE PLUVO NE ESTAS GRAJNOJ DE KAKA – TIAM KOTO ESTUS ĈOKOLADO AŬ DESERTO GLACIAĴA KUN FRUKTOJ DE LA ĈIELO Sur l'alia flanko de la
lasta tuko kun blanka A troviĝos
la nigra J.
Kaj denove oni devos iri laŭlonge de la vicoj de
maldekstre dekstren kaj de dekstre maldekstren aŭ
bustrofedone.
JAK TO DOBRZE ŻE CHMURY NIE SĄ Z MLEKA A KROPLE DESZCZU ZIARNAMI KAKAO - WTEDY BŁOTO NIE UDAJE CZEKOLADY A Z NIEBA SYPIE SIĘ NA GŁOWĘ SZKLISTY GRAD BONE KE NUBOJ NE ESTAS FARITAJ EL LAKTO KAJ GUTOJ DE PLUVO NE ESTAS GRAJNOJ DE KAKAO – TIAM KOTO ĈOKOLADON NE IMITAS KAJ EL LA ĈIELO FALAS SURKAPEN VITRESKA HAJLO La eltranĉitaj literoj en la vicoj interaj komponiĝos alterne en la vortojn: Z A C H M U R Z E N I E
NUBIĜO P R Z E J A Ś N I
E N I E
MALNUBIĜO Tio estas tre komplika.
Tamen estas aferoj kaj aĵoj pli komplikaj. Estas
ankaŭ tiuj malpli komplikaj.
La vojo de jutaj sakoj
ankaŭ estis komplika. Unue ili estis alportitaj el
Ebura Bordo. Kio okazis poste – mi ne scias. Al mi
oni alportis en tiuj sakoj kvar tunojn da lignera
briketo. Mi ne estas tiel fola por ke mi hejtu la
domon per kakao. Sed mi volonte hejtus tiele min
mem. Mi ŝatas kakaon. Tre ŝatas.
Ĉi sakoj estas aliaj ol
la antaŭaj. Tiuj ankaŭ estis jutaj, sed la teksaĵo
estis pli densa. Alveturis eble el Indio. Senbude
estis post-teaj. Kio tute ne signifas, ke mi
aĉetis kelkaj tunojn da teo por la vintro. Mi
ŝatas teon. Oftege mi plivarmigas kaj malvarmigas
miajn korpon kaj menson pere de teo. Precipe verda
teo. Antaŭ ĉio pere de verda teo. Mi tre ŝatas
verdan teon.
Mi ne scias kio okazis je
tiuj sakoj. Eble ili malsekiĝis kaj putris. Iujn
mi savis. Mi kolorigis ilin tre malhelverde kaj
profunde ruĝe. Mi uzas ilin por fari kovrilojn.
Tiaj kovriloj estas belaj, sed oni devas penegi,
ĉar juto estas dika, malsupla kaj ne bone gluebla.
Ĉi nova juto estas tro maldensa. Ne taŭgas por
kovriloj. Taŭgas por la fluganta poemo. Estas
kakaokolora.
Tiaj pensoj estis
svarmantaj en mia kapo dum tiu tago kaj kelkaj
antaŭaj. Kaj poste dum kelkaj sekvaj tagoj mi
estis pentranta kaj pendiganta literojn.
La poemo jam pretas. Sed
ĝi ne flugas. Foje traflugas ĝin paseroj, samkiel
la nubon. Foje homoj alvenas ĉi tien. Ili ŝajnas
pli devojiĝintaj kaj erarvagantaj ol la birdoj.
Eble pli surprizitaj, ke tiel facile oni povas iri
kun la kapo en la kakaa nubo.
|