Unu semajno post la
malfermo de tiu ĉi tute normala, kvankam sufiĉe plezure
aranĝita, ekspozicio mi havis la sonĝon. En la simila
spaco mi konstruis el miaj libroj ion aspektantan kiel
drako - libroj estis ĝiaj korpo kaj karno, libroj estis
la skaloj de ĝia haŭto... Komence mi bedaŭris, ke mi ne
sonĝis tion unu monato pli frue. Poste mi estis
kontenta, ke tio ne okazis. Mi ja estis provanta
konstrui tian drakon, dum estus tro frue por tio, multe
tro frue. La momento estus tute neĝusta - la ĝusta
moment ankoraŭ ne alvenis.
|