|
Mi estas en la restoracio. Mi
legas en la menuo: blinoj. Blinoj? Nu, jes,
blinoj. Simple blinoj. Ĝuste blinoj.
Kompreneble, mi konas la vorton. Mi konas ĉi
nomon. Ion mi aŭdis. Sed probable mi neniam
manĝis. Ĉu mi iam manĝis blinojn? Ne, preskaŭ
certe ne. Sendube ne. Do mi ne scias kio estas
blinoj. Do mi konas nur la vorton blino.
Mi konas nur la nocion blino. Eble eĉ
parton de tiu ĉi nocio. Ĉar mi legas blinoj
kaj nenio okazas. Mian internan orelon aŭdas
kelkajn fonemojn kungluitajn en iu sona klastro,
kiu aperigas neniun bildon. Nurnure iujn
nebulajn asociaciojn. Farunbuleto? Io simila al
granda pierogo? Al pasteco aŭ risolo? Io farĉita
per io? Aŭ eble la farunbulego kuirita vapore? .
. . . . . Mi tuj mendos blinojn. Oni portos al
mi blinojn, mi ekvidos ilin, gustumos kaj mi jam
scios. Ĉu sendube mi JAM scios? Kaj se mi irus
al la kuirejo kaj rigardus kiel oni faras
blinojn? Eble tiam mi scius pli. Eble mi revenus
hejmen kaj farus blinojn mi mem kaj tiam mi
scius eĉ pli. Kaj se mi farus treegan blinon,
blinon gigantan kaj enirus ĝin kaj rigardus ĝin
interne? Sed tiam mi estus en la vera blino, en
la blino reala, fizike ekzistanta, dum mi volas
eniri la nocion blino
...... Kial blino
kaj ne flino aŭ
bombolo? Malnovaj
demandoj. Tedaj demandoj. Tedaj ne tial, ke
senĉese ripetataj, sed tial, ke ĉiam sen
respondoj. Sen kontentigantaj respondoj,
ĝisfunde kontentigantaj ...... Ege granda
blino? Estus malfacile. Eble eĉ nefareble. Kie
mi kuirus ĝin? Ĉu oni kuiras blinojn aŭ eble
stufas aŭ frikasas aŭ fritas aŭ bakas aŭ
rostas? Aŭ eble acidigas? Ne, oni tion ne
faras. Io sufloras al mi, ke ne. Kio sufloras?
. . . . . . . . Blino. Blino. Blino. . . . . .
Dublino. Deblino. Lublino. Norblino. . . . . .
. Ĉu oni faras blinojn en Dublino? Kaj en
Deblino? Pli probable en Deblino ol en
Dublino, sed neniu povas esti certa, neniu
(Deblino estas negranda urbo en Pollando;
Lublino estas granda urbo en Pollando, Dublino
estas grandega urbo en Irlandio)...... Aŭ eble
oni faras blinojn en Norblino? En Norblino oni
jam faras nenion. En Norblino oni povintus
fari grandegajn gisferajn blinojn, ĉar tio ja
estas malnova, de longe ne funkcianta fabriko
de metalaĵoj transformita en la muzeon.
Ekzemple en la Halo de 1000 Tunoj. Ho!
Miltunaj gisferaj blinoj! Ferblinoj! . . . . .
. Neĝustaj asociaĵoj. Fola etimologio.
Malkvietigantaj sonaj rilatoj kaj
similecoj...... Sed ili ankaŭ estas parto de
la nocio blino
. . . . . . Nu, kio do estas nocio? Io
spongeca, mola, koteca, ŝmirema, la manoj
sinkas en la pasto, la fingroj gluiĝas, perdas
la sentopovon, nenion povas palpi . . . . . .
. . . l'okuloj tute ŝtopitaj . . . . . . blinda
blino . . . . . . . l'oreloj ankaŭ
ŝtopitaj . . . . . . la buŝo plena - mi ne
povas spiri - eliru! eliru! eliru tuj lavu
sin, purigu . . . . . Nu, mi eliru, mi lavu
min, purigu kaj kion mi scios pri tiel
grasdika, molega, plastelineca blino, mi tiel
pura?
Kial Norblino? Antaŭ ĉio
tial, ke ĝi estas. Mi scias kie ĝi estas kaj kiel
mi povas ĝin eniri. Kaj mi ne scias kie mi devas
serĉi blinon – mi ankaŭ ne scias kiel mi povus ĝin
eniri. Ne estas sengrava la fakto, ke la vorto norblino
enhavas la vorton libro dum ĝi ne
troviĝas en la vortoj dublino, deblino
aŭ lublino. Se la libro estas kaŝita en
Norblino, oni simple devas trovi ĝin. Serĉado
signifos simple verki/skribi ĝin. Se ĝi estas ene
de Norblino, tiam oni devas skribi/verki ĝin en
Norblino. Tio signifas sur Norblino. Laŭvorte,
laŭlitere - ne metafore. Sur la vandoj, muroj,
fostoj, sur la planko. Kompreneble ne senpere sur
ili kaj ne per farbo olea, ĉar tio estas la
interno kun valoro historia..... Mi pensas pendigi
survande transparentajn plastaj tukegojn kaj
skribi sur ili. Tiam la teksto ne kovrus la bildon
(tion kion ni vidas). Tiam la bildo partoprenus en
rakontado samgrave kaj samrajte kiel la teksto . .
. . . . kvankam mi vidus la vandon tra teksto, sed
tutan tempon ĉi teksto estus distancigita de la
bildo – tiu ĉi distanco estus tutplene fizika,
mezurebla per centimetroj kaj milimetroj – tio
estas vere grava, tre grava . . . . . . . mi povus
skribi ankaŭ sur teksaĵaj aŭ paperaj rubandegoj
kiuj estus pendantaj sur la traboj tegmentaj
formante kromaj vandetojn, kvazaŭ kulisojn,
aldonan labirinton, ili ion vualus kaj ion
malvualus, kovrus kaj malkovrus, formus
trapasejojn, koridorojn, tunelojn, direktus la
trafikon – aŭ fluadon de teksto kaj legadon – - -
nu, ĉu mi gvidu la leganton? ĉu mi altrudu
direktojn de legado-irado aŭ nur tiujn sugestu aŭ
permesu la leganton iri-legi laŭvole, erarvagi,
perdi la vojon, serĉu pene la elirejon ....... mi
povus meti en tian “tekston” aĵojn kaj elementojn
trovitajn sur kaj en vandoj: tenilon-hieroglifon,
levilon-piktogramon, duone forviŝitajn literojn,
signojn... mi ankaŭ povus skribi per koloraj
kretoj sur la planko – tiam tio kion mi skribus
estus malrapide kaj pograde malaperanta forviŝita
kaj fortretita far la piedoj de legantoj – far la
piedoj legantaj – tio ankaŭ estas interesa: tiu ĉi
verkaĵo devos malaperi kaj ĝi malaperos, nenion
postrestos, eble nur kelkaj apenaŭ legeblaj vortoj
en iu anguleto . . . . . . . . Kaj tiel plu. Tiam
tia laŭvorteco, laŭlitereco iĝus metaforon de
ennociiĝado. Do, aldone mi trovus min en la
metaforo . . . . . . . . Kaj poste mi devus eliri
tiun ĉi labirinton. Tamen unue mi devus eniri ĝin.
Kaj verki/skribi ĉion senpaŭze. Eliri nur tiam,
kiam mi skribos ĉion aŭ kiam mi elnociiĝos . . . .
. . . . . Unueco de la dramoj de verkisto kaj de
heroo. Unueco tempa, loka kaj eventa de la
skribanto kaj de skribato. Unueco de la
verkanto/skribanto kaj de verkato/skribato. Do,
estus nek skribanto, nek skribato. Kiu do estus? .
. . . . . . Ankaŭ priskribo ne estus, ĉar skribado
mem estus eventosekvo, dramo, aventuro – kaj la
loko de tiu ĉi dramo-aventuro-evento estus mia
menso – la menso de la skribanto-skribato . . . .
. . . tiam la plano de tiu ĉi malnova fabriko
estiĝus la plano de mia menso . . . . . . modelo .
. . . . skulptoskizo . . . . . .
Nu, nu. Ĉio ĉi iĝas pli kaj
pli interesa, vekas pli kaj pli da scivolemo. Nu kaj tiam devus esti varme. Devus esti almenaŭ Majo. Kiele tio
aspektus? Mi eniras Norblinon ekzemple la unuan de
Majo kaj foriras ĝin la dekan de Majo. Norblino
estos transformita en LIBRO 2 N (en pola lingvo norblino
ne havas la lastan o, do post kiam oni
elmetos en ĝi libro restos ankoraŭ du
literoj n). Kaj poste? Poste Libro 2N
devas ŝanĝi sin en Norblinon. Mi devos ordigi kaj
purigi ĉion. Kion restos? Preskaŭ nenio. Nu, bone.
Eble ia dokumentaro: filmo, fotoj, skizoj. Spuro
en la memoro. 2N. Nor – nor. 2 x nenio. Nowakowski
x Nowakowski...
No...
No... Mi
pasigis en la Halo de 1000 Tunoj dek komencajn
tagojn juniajn ĉar dek tagojn mi estis tie
pasigonta.
La unuan tagon mi estis suspektema kaj singardema. La duan tagon mi estis terurigita. La trian tagon mi volis fuĝi. La kvaran tagon mi malkovris la kialojn de mia malpovo kaj frustro, de senĉesa furioza kuraĉado de unu vando al l'alia: unuafoje okazis, ke la libro de mi verkata estis multe pli granda ol mi – ĉiam mi estis multe pli granda ol la libro – mi povus facile ĉifi la paperfolion kaj forĵeti ĝin – nun mi mem povis esti ĉifita kaj forĵetita kaj tio preskaŭ okazis - - - - La kvinan tagon kaj la sesan mi estis hejme kaj mi printis vortojn maleblajn sur la foliojn kiuj poste formis la strion de lumo trans mia kapo . . . . . . . . . La sepan tagon mi estis trankvila, eble iom revema. La okan tagon eĉ ravis min tio, ke tuta mia faraĵo ennorblina estis preskaŭ ideale malbezona. La naŭan tagon kiel kutime nenio precipa okazis, nur venis al mia kapo la ideo de multlibro diapozitiva, ankaŭ tute malbezone. La dekan tagon mi estis entuziasme rezignaciinta. Tio kion mi kreis meritis nur la nomon skizo. Mi devus pasigi en Norblino dek jarojn, por krei tie ion kio povus esti konsiderata kiel la verko kompletigita grandparte kaj detale. Kompreneble tio nun ne eblas. Pro diversaj kialoj. Ĉefe pro tio, ke mi preferas pasigi la sekvajn dek jarojn de mia vivo ie alie. Tamen eblegas, ke post dek monatoj mi faros la sekvan libron multe malpligrandan ol mi, la libron priskribantan ne nur dek tagojn kiuj nenion kaj neniun skuis. fotoj: Klara kaj Żuk Piwkowscy |