| Jen la ordinara
                ekspozicio. Tamen vere bone aranĝita. Kvankam ĉio
                komponiĝas en nenion. Ne estas en la aranĝo kaŝita iu
                mistera senco. Nenio ĝenas tiel kiel io. Dank'al la loko. Dank'al la muzeo. Iam, sed ankoraŭ ne nun, jam ĉe la fino, mi provos komponi el miaj libroj ion. El ĉiuj miaj libroj. Por ke ekvidu, kion oni povas el ili komponi, ian-iun pecon (prefere nur eron) de la Grandega Puzlo. Ho, tio estos terura, penega, murdema tasko. Ĉar tiu ĉi estis facila kaj ege plezura. | 











